HotFreeBooks.com
The Esperantist, Vol. 1, No. 1
Author: Various
Home - Random Browse

Transcriber's Notes

Midi, PDF, and MusicxML files have been provided for the song in this e-book. To hear the song, click on the [Listen] link. To view it in sheet-music form, click on the [PDF] link. To view MusicxML code for it, click on the [MusicxML] link. All lyrics are set forth in text below the music images. Obvious errors in the notation have been corrected.

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.



THE ESPERANTIST.

VOL. I.

Nov., 1903-Dec., 1904.

Wholesale Agent: 14, NORFOLK ST., STRAND, LONDON.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE

No. 1.

November, 1903.

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.



CONTENTS.

Page

Esperanto (W. T. Stead) 1-2 Editor's Page 3 Italian Summer (C. Bicknell) 4 "The Tempest" (translated by A. Motteau) 5 Esperanto in Daily Life (J. Ellis) 6 Esperanto in Shorthand (G. Ledger) 7 A Sailor's Life (Ben Elmy) 8 From Foreign Comrades 9 Humorous Side of Telegraphy (C. F. Hayes) 10 Correspondence Page 11 Various Items of Interest 12 Our Best Friends (E. A. Lawrence) 13 Synopsis of Grammar 14-15 An Original March (A. Motteau) 16



The HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES are

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

MANCHESTER, Dr. A. von Mayer, Central Hall.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Crane's Park.

N.B.—It is earnestly hoped that gentleman who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.



The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

Tute liberigxita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.



IN OUR NEXT ISSUE

will appear a list of Esperantists who desire to correspond in Esperanto about specified subjects.

This is an excellent means of testing the value of Esperanto, and it is to be hoped that many will send in their names. The cost of insertion is 6d.

We beg to remind our Readers

not to omit to translate the letters enclosed in the Text Book, and to send the translations to us with four penny stamps. The Adresaro—a list of Esperantists—will then be sent, by means of which one can correspond all over the world in Esperanto.



ESPERANTISTS can save 10-25%

Off the usual prices of OFFICE STATIONERY,

Printing, Litho, Relief Stamping, Engraving, Brass Name Plates, Rubber Stamps, &c., &c.

Also COPYING APPARATUS (and Materials) for manifolding Writing, Sketches, Music, Typewriting, &c., from 2/8, carriage paid.

LETTER FILES: Best and cheapest system for filing Letter Invoices, &c., in book form, 1/4, carriage paid.

COPYING BOOK AND PRESS combined, for home use or travelling, 4/-, carriage paid.



Novelty Department.

If you have an Idea which you think may be turned to good account, I shall be pleased to receive particulars with a view to working it out, perfecting and patenting it for you or running it to your advantage.

If you require any Machine or Goods, I shall be pleased to furnish estimates. I divide the usual trade profits with my clients.

* * *

F. W. ZIMER, 2, Pancras Lane, Queen St., E.C.



This is a reduced facsimile of the design for an illustrated Postcard.

It is obtainable in two patterns, Inland and Foreign. All the finest quality ivory cards. Price for propaganda purposes, 1/1 for 50.

State whether Inland or Foreign are required.



THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

No. 1.

NOVEMBRO, 1903.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d.



ESPERANTO.

Unua vorto en unua artikolo de la unua ekzemplero de tiu cxi Gazeto estas signifa. "Esperanto!" Espero estas la sxlosilo de la tuta movado. Ni do esperas ke ni movadas. Cxar ni esperas, ni eldonas tiun cxi Gazeton, ni fondas Esperantistajn grupojn kaj ni faradas cxion, kion ni povas, por disvastigi Esperanton en la mondo.

Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero" Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto Fido, antauxvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras "Gxi devas fari."

Kvankam Esperanto estas enradikata en kristanaj virtoj kaj lia idealo estas atingebla nur en malproksima estonteco, gxi tamen estas unu el la plej simplaj kaj klare necesaj aferoj en la mondo. Gxi estas tiel simpla kaj necesa ke ni miregas ke homaro nur nun elpensis gxin. Nun estas neeble prokrastadi gxian enkondukon, kiel necesega ilo por internaciaj interrilatoj.

La deknauxa centjaro, pli faciliginte vojagxojn, necesigis elpenson de internacia lingvo. La dudeka centjaro devas universaligi gxian alprenon. Gxis tiam kiam lingua franca aux universale akceptita helpanto lingvo estas alprenata de cxiuj nacioj, la pliigxo de internaciaj rilatoj estas ankaux pliiga laboro, ekkoleremeco kaj malkomprenecoj.

Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la alia, ili malgrandigxadis gxis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis. Estas kredeble ke, je kuro de agxoj, homara sagxeco povus elpensi lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas gxin. Kaj, cxar per unanima konsento de cxiuj el la plej kompetentaj auxtoritatuloj, Esperanto estas la plej bona sxlosillingvo gxis nun elpensita; cxar oni ne povas dubi ke gxi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni invitas cxiujn Geanglojn ellerni Esperanton.

Speciale ni skribis "sxlosillingvon" cxar estas necese je la komenco akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aux deziras anstatauxi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu songxas devigi cxiujn mondlogxantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj, kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj kaj domaj rilatoj. Oni nur antauxmetas Esperanton kiel dua lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus cxiulandanojn facile interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo.

Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva.

En tiu cxi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco pravigos nian kredon, ni kuragxigxas antauxmeti koregan peton ke nia legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora cxioscio estas gxenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila eldono je tiu cxi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas cxiuj eklernantoj.

Cxiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj ricevataj.

"Neniu el ni estas senerara, ecx la plej juna" estas sagxa proverbo, precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu cxi, kie ni cxiuj estas pli aux malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraux estas en sia infaneco.

Jen estas resumo de la kauxzoj kiuj fondigis tiun cxi organon de la Esperanta movado en Britujo.

Ni estas Esperantistoj cxar ni havas esperon kaj konfidon je la progreso de homaro.

Ni estas Esperantistoj cxar ni kredas ke, pro la sencxese kreskantaj facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo estas neevitebla kaj absolute necesa.

Ni estas Esperantistoj cxar la alpreno de Esperanto ebligos al cxiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiujn cxiu povis aldoni al la pensoj kaj sciigoj de la mondo.

Ni estas Esperantistoj cxar jen estas bonaj komercaj profitoj per la alpreno de simila ilo per kiu komercistoj povos priskribi, anonci kaj vendi siajn produktojn en cxia lando sen la deviga helpo de tradukistoj; kaj fine—

Ni estas Esperantistoj cxar, sen simila sxlosillingvo, ni neniam povos praktike efektivigi la altegan veron pri la universala frateco de cxiuj nacianoj.

Tial ni eldonas tiun cxi malgrandan organon kaj korege invitas cxiujn, kiuj partoprenas tiujn cxi fidojn kaj idealojn, informigxi pri tiu cxi Esperantista movado kaj vidi por si cxu ne estus bone ke ankaux ili aligxus al Esperantistaro.

Lauxvorte tradukita de la Redaktoro.

ESPERANTO.

The first word in the first article of the first number of this Periodical is suggestive. Esperanto! Hope is the Keynote of the whole movement. We hope, therefore we are moving. It is because we hope we publish this paper, we form Esperantist circles and we do all that we can to push a knowledge of Esperanto throughout the world.

Esperantists have no use for pessimists. To Giant Despair Esperanto is a sealed book. And Hope, like its sister grace Faith, looks to the future, laughs at impossibilities and says "It shall be done."

Yet, although Esperanto has its roots in the Christian Graces and its ideal can only be attained in the far future, it is one of the simplest and most obviously necessary things in the world. So simple is it and so necessary that we marvel that mankind should have but now discovered it. It is however impossible any longer to delay its introduction as an indispensable instrument of human intercourse.

The nineteenth century, by facilitating travel, made the invention of a key language a necessity. The twentieth century must make its adoption Universal.

Until a lingua franca or universally accepted key language has been adopted by all nations, the increase of international intercourse is an increase of trouble, of irritation and misunderstanding.

Various attempts have been made to supply such a medium. One by one they have dwindled away until now Esperanto holds the field!

It is conceivable that, in the course of the ages, the wisdom of mankind might invent some language more ideally perfect than Esperanto, but we cannot afford to wait. We want a key language and we want it now. And as by general agreement of all the most competent authorities, Esperanto is the best key language yet invented, as there is no question that it is by far the most widely spread and generally understood, we invite all English-speaking men and women to master Esperanto.

We say "Key language" purposely, because it is necessary at the outset to emphasize the fact that no Esperantist hopes or desires to supersede any other language by the introduction of Esperanto. No one dreams of inducing all peoples that on earth do dwell to abandon the use of their own languages, in their intercourse with men of the same tongue within the limits of their national and domestic relations. Esperanto is only put forward as a second language which if universally adopted would enable the natives of every land to communicate easily with any foreigner, no matter what might be his mother tongue.

What we hope is to make the human race bi-lingual.

In this journal, founded as it is in Hope and in good confidence that the Future will justify our faith, we venture to put forward an earnest plea that our readers will extend to us the Charity which will be sorely needed to excuse the inevitable blunders of beginners.

The assumption of Editorial omniscience is usually absurd, but it would be both preposterous and ridiculous in such a periodical as this, in which Editor and staff alike are but beginners.

All suggestions and criticisms will be gladly received and cordially acknowledged.

"We are none of us infallible, not even the youngest," is a wise saying, especially worthy of acceptation by those on a venture like this, where all are more or less novices, using a language that is still in its infancy.

Here is a recapitulation of the reasons which have led to the founding of this organ of the Esperantist movement in Britain.

We are Esperantists because we have hope and good confidence in the progress of the human race.

We are Esperantists because we believe that, in the constantly increasing facility of international communication, the adoption of a key language is inevitable and absolutely necessary.

We are Esperantists because the adoption of Esperanto will enable men and women of every nation to share with all others the best contributions which each has been able to make to the thoughts and knowledge of the world.

We are Esperantists because there are solid business advantages in the adoption of a medium which will enable business men to describe, to push, and to sell their goods in every land, without having to rely upon the services of translators; and finally—

We are Esperantists because without some such key language we never can give practical expression, or attain to a full realization of the sublime truth of the Universal brotherhood of all the nations that dwell upon the earth.

Therefore we publish this little organ, and cordially invite all those who share these faiths and these ideals to inquire into this Esperantist movement and see for themselves whether it would not be well for them also to join the army of Esperantists.

W. T. Stead.



REDAKTORA PAGXO.

Eldonante novan organon estas kutime ke la Redaktoro skribu malmultajn vortojn pri gxia celo. Sed, cxar Sinjoro Stead tiel kapable faris tiuncxi en la unua artikolo, mi nur deziras rediri ke—

(1). Nia celo estas disvastigi Esperanton kaj unuigi Anglajn Geesperantistojn.

(2). Tiu cxi Gazeto neniel estas politika organo.

Ni korege fidas ke nia legantaro trafigos nin.

Jen estas tri gravaj metodoj por varbi novajn rekrutojn.

(1). Paroladi kiel eble plej ofte pri Esperanto.

(2). Disdoni librojn kaj brosxurojn.

(3). Skribi leterojn kaj artikolojn pri Esperanto al jxurnaloj, cxiam enhavante adreson de iu, kiu respondos al demandoj pri la lingvo.

Cxiuj povas utiligi la unuan el tiuj cxi propagandiloj.

La libroj-disdono estas por ricxuloj, kaj ni esperas ke ili disdonos niajn unufoliegojn kiuj estas acxeteblaj je la stacidomaj librejoj de Sroj. W. H. Smith & Sons. La verketo No. 52 ankaux estas tauxga lernlibreto por eklernantoj.

Multaj amikoj jam skribis utilegajn artikolojn pri, per, pro, por Esperanto, kaj tial varbis multajn aligxantojn. Korege ni deziras danki ilin, kaj ni esperegas ke ili uzados tiun cxi bonegan metodon por disvastigi Esperanton. Ni cxiam provos dauxrigi la korespondadon kaj per dankesprimo akceptos prestrancxajxojn, kiam ajn oni sendos ilin al ni.

Skeptikuloj ofte diras "Cxu mi gajnus se mi eklernus Esperanton?" La vera respondo certe estas "Jes"; sed ni devas aldoni ke oni povos perdi monon per Esperanto. Ni jxus ricevis Esperante-presitan sciigon pri fremda loterio. La papero estas tre bona ekzerco por lernanto; sed ni ne fidas je loterioj, kaj ni esperas ke nia legantaro atendos gxis kiam oni sendos cxi tie anoncojn pri pli bonaj komercaj aferoj ol loterioj antaux komencante rilatojn kun fremduloj. Kiam tiu cxi tempo venis, ecx skeptikuloj silentigxos.

Por fini, mi deziras aldoni koregan dankesprimon al cxiuj Gesinjoroj kiuj helpis min en mia malfacila verko, kaj kiuj, mi korfidas, dauxrigos siajn helpojn en la estonteco.

La Redaktoro.

EDITOR'S PAGE.

In issuing a new organ it is customary for the Editor to write a few words concerning its purpose. But as Mr. Stead has so ably done this in the first article, I merely wish to repeat that—

(1). Our purpose is to spread Esperanto and to unite English Esperantists.

(2). This Gazette is in no manner a political organ.

We most heartily trust that our readers will enable us to succeed in this purpose.

There are three important means of enlisting new recruits.

(1). To talk as often as possible about Esperanto.

(2). To distribute books and pamphlets.

(3). To write letters and articles about Esperanto to the papers, always containing the address of someone who will answer questions about the language.

All can make use of the first of these means of propaganda.

The giving away of books is for the well-to-do. We hope that they will distribute our Broadsheets, which are obtainable at the station book-stalls of Messrs. W. H. Smith & Sons. The little work No. 52 is also a suitable text-booklet for beginners.

Many friends have already written most useful articles about, in, in favour of, for, Esperanto, and have thus gained many adherents. Most heartily do we desire to thank them, and we hope that they will continue to make use of this excellent means of spreading Esperanto. We shall always try to prolong the correspondence and will thankfully accept press-cuttings whenever they are sent to us.

Sceptics often say "Shall I gain if I begin to learn Esperanto?" The true answer certainly is "Yes"; but we must add that one can also lose money through Esperanto. We have just received a notice—printed in Esperanto—of a foreign lottery. The paper is an excellent exercise for a pupil; but we do not trust in lotteries, and hope that our readers will wait till people send notices here of better commercial undertakings than lotteries, before entering into relations with foreigners. When this time has come, even sceptics will become silent.

In conclusion, I desire to add a most hearty expression of thanks to all those who have aided me in my difficult work, and who, I heartily trust, will continue their assistance in the future.

Literally Translated by The Editor.



ITALA SOMERO.

Malmulte da fremduloj konas la Liguran marbordon[1] dum la somera sezono, inter la komenco de Junio kaj la finigxo de Septembro. Ili alvenas tien cxi nur por eviti la malvarman nordan vintron, kaj, post Pasko, ekforiradas. Ili nature volas reiri siajn hejmojn kaj proprajxojn sed plimultaj, precipe personoj sen devoj kaj sen ia okupado, veraj mondvagantoj, sekvis ilin, cxar "La sezono estas finigxita"! Tiuj cxi sopiras je aliaj lokoj, kie ili povos rekomenci senfinajn vizitojn kaj ricevi cxiutagajn invitojn al kunvenoj aux aliaj amuzajxoj. Ankaux multaj erare kredas ke la somera varmo estas netolerebla. Sed iuj ne havante alian hejmon, aux aferistoj, restas, tre kontentaj pro la trankvileco. Ili pace laboras aux verkas, kaj gxojas la sensxangxeman belan veteron de la suda somero, ne timante iom pli malbona ol tertrema skueto[2]. El cxiuj monatoj, Junio estas la plej bela; la gxardenoj kaj la kamparoj estas florplenaj; la olivujoj, ordinare tiel grizkoloraj, estas preskaux verdaj: la rozoj kaj la kariofiloj[3], suficxe multekostaj dum la vintro, ne havas plu valoron; oni povas havi plenbrakon de ili per danko. Julio estas ankaux belega. La urbanoj komencas marbanojn, cxar antaux la festo de Johano Baptisto, la maro ne estas tre saniga.[*] Cxiutage oni vidas lauxlonge la marbordo junularon brunigitan de la suno, kaj kusxitan sur la sxtonoj kvazaux krokodiloj. Antaux la sunkusxigxo familioj malsupreniras al la maro, levas diverskolorajn tendetojn[4] en kiuj ili sin senvestigos, kaj, post la bano, kunvespermangxas. Kelkafoje sed malofte, sxarko proksimigas al la tero, sed kvankam tiuj cxi malagrablaj vizitantoj plioftigxas, gxis nun oni povas bani sendangxere. Oni diras ke la fisxoj elvenis el la Rugxa Maro tra la Sueza Kanalo. Antaux ne longe unu el miaj Italaj amikoj estis fisxkaptanta vespere kaj malsupre, knabo nagxis. Subite la knabo ekkriis "Ho, kia bela hundego." Mia amiko rigardis kaj ekvidis proksime grandan fokon, cxirkaux tri jardoj da longeco kiu lin rigardis per siaj brilantaj kaj inteligentaj okuloj. La besto diris "Papa" kaj "Mama" kaj tuj malaperis. Estis unu el la du specoj de fokoj kiuj logxas en la varmaj maroj. La Angla nomo estas Monahxa Foko (Monk Seal) oni edukas ilin sen malfacileco, kaj kelkafoje oni vidas ilin en Euxropaj urboj je la nomo "La Parolanta Fisxo." La fisxistoj tie cxi certigas min ke tiuj cxi fokoj alvenos teren, surrampos sur la sablon gxis la proksimaj vinberejoj kaj ekmangxos la vinberojn. Mi mem dubas pri la vereco de la rakonto, sed eble iu el miaj legantoj diros cxu la fokoj estas iam herbmangxantoj. Nun, kiam ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi jxus vidis fokon sur la pinto de olivujo, sercxantan oleon por sia salato. Li mokas kaj diras ke almenaux preter la vinberoj, la fokoj mangxas figojn!

La monato Auxgusto estas iom tro varma, cxar la suno brulegas la tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaux neniam ecx pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La suficxegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstatauxis la florojn; kaj oni forgesas la sekigxitajn gxardenojn kaj la profundan pulvon sur la stratoj.

Tiam, tro tro frue, Septembro finigxas. La pluvoj auxtunaj komencas: la fremduloj ekrevenas, kaj la dolcxa paco kaj kvieteco de la someraj monatoj estas foriritaj, kiel,

LA LASTA ROZO DE SOMERO.—(Moore).

Nun floras de l'somero La sola lasta rozo. La kunvivantoj gxiaj Velkis en mortripozo: Ne estas flor' parenca, Aux rozburgxono ia, Por gxemojn kaj rugxigxojn Redoni al alia.

Mi ne vin lasos sole, Sur la tronket' plendeti Cxar la beluloj dormas, Vi devas kundormeti. En morto, sen parfumo, L'amikoj jam dormetas: Do floron vian teren Gxentile mi disjxetas.

Mi tiel volus sekvi Se l'amikec' finigxus Aux la juveloj brilaj De l'amular' forigxus: Cxar se la koroj veraj Kaj dolcxaj ne plu estus, En la dezerta mondo Volonte kiu restus?

Clarence Bicknell.

FOOTNOTES:

[*] A popular tradition.

[1] Sea-shore.

[2] A slight earthquake.

[3] Cloves.

[4] Tents.



[Copyright reserved.]

LA VENTEGO.

Dramo de SHAKESPEARE: tradukis A. MOTTEAU.

La plej malnova presita ekzemplero de "la Ventego" trovigxas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaux kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623a, kaj gxia unua prezentigxo okazis la 1-an de Novembro 1611a, laux samtempaj raportoj.

Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la ricxege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturagxo de gxia kreinto—unu el liaj lastaj cxefverkoj—eble la lasta.

AL LA MAJSTRO, LA ELPENSINTO DE ESPERANTO!

Cxu La Ventegon esperantigante Mi troatencas? Diru al mi, majstro. Ho! sxajnas mia Shakespeare tia fonto Ke cxiutage cxerpas mi belajxojn En liaj helaj pagxoj! Do rigardu Ne tro severe tiun cxi libreton Malindan ehxon je l'Avona Cigno.

A.M.

PERSONOJ.

Alonzo, regxo de Neapolo. Sebastiano, frato de Alonzo. Prospero, rajta duko de Milano. Antonio, frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano. Ferdinando, regxido de Neapolo, filo de Alonzo. Gonzalo, honesta maljuna konsilano. Adriano } kortegaj sinjoroj. Francisko } Kalibano, sovagxa kaj malbela sklavo. Trinkulo, kortega amuzulo. Stefano, drinkema kelisto. Sxipestro, Subestro, Maristoj. Mirando, filino de Prospero. Arielo, aera spirito. Iriso, Cereso, Juno, } spiritoj. Nimfoj, Rikoltistoj, } Aliaj Spiritaj Servistoj de Prospero.

La Agado havas lokon unue en sxipo apud la landbordo, poste sur insulo.

AKTO I.

Sceno 1.—En sxipo—Ventega fulmotondra bruego auxdata.

(Venas Sxipestro kaj Subestro.)

Sxipestro.—Subestro!

Subestro.—Tie cxi, mastro; kion vi ordonas?

Sxipestro.—Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aux la sxipo disrompigxos sur la sxtonegoj. Vigle, vigle!

(Venas Maristoj.)

Subestro.—He! kamaradoj, kuragxe! kuragxe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun, blovu, ventoj, gxis vi krevos, se estas suficxa spaco!

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo kaj Aliaj.)

Alonzo.—Bona subestro, atentu! kie estas la sxipestro? Brave agu, sxipanoj!

Subestro.—Mi petas ke vi restu malsupre.

Antonio.—Kie estas la sxipestro, subestro?

Subestro.—Cxu vi ne auxdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj cxambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie cxi.

Gonzalo.—Neniel; estu pacienca!

Subestro.—Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie cxi! Cxu tiaj blekegantoj timas regxan nomon? Ne! Iru en la cxambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

Gonzalo.—Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la sxipo portas.

Subestro.—Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj cxi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tusxos plu ian sxnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via cxambreto pretigxu por ia ebla estonta malfelicxo, se gxi okazos. (Al la Maristoj) Vigle, kamaradoj! (Al la Aliaj) For de tie cxi, mi petas! (Foriras).

Gonzalo.—Mi ja gxojas pri tiu cxi malgentilulo; sxajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendigxo; ke lia sorta sxnuro nun farigxu nia sava sxnurego, cxar, alie, ni ne povos esperi ian bonajxon: se li ne naskigxis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (Cxiuj foriras).

(Dauxrigota).



ESPERANTO POR CXIUTAGA VIVADO.

Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja posedas cxiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la logxado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro (Francujo), kiu logxado okazis antaux ne longe, donis pluan pruvon. Kun li cxeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko, al kiu Esperanto estis nova lingvo.

Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaux alvenis kaj Frauxlino Lawrence, la eks-sekretariino.

La kvar Kihxlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, logxante en hotelo kie kvar profesoroj cxe la Havra Liceo cxiutage mangxadis, kaj dum almenaux du kaj duono horoj cxiutage la samaj personoj interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis kelkaj frazoj pri la vetero aux la sano, aux kelkaj demandoj pri pakajxoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Cxitie-aux-tie, sed vera intersxangxo de opinioj pri cxiaspecaj aferoj, pasanta inter personoj gxis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.

Plue, la logxado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika lingvo, tauxga por cxiuj praktikaj utilajxoj, kaj ankoraux lernebla sen multa penado.

Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la antauxjugxado, ofte uzas kontraux Esperanto, nome, ke pro la diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo, estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj marsxis sur la Francan teron gxis la finaj adiauxoj, oni trovis nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante.

Tio estis pli rimarkinda, cxar la vizitantoj havis tre malofte okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj jxetitaj en akvon, kiuj devigas aux nagxi aux droni. Certege ili ne dronis; kontrauxe per Esperanto, kaj per Esperanto sole, ili pasigis plejplacxantan libertempeton, kiun ili kore deziras ripeti la proksiman jaron, cxu en Havro, cxu aliloke.

John Ellis, No. 7124.

ESPERANTO IN DAILY LIFE.

Not a few people have already proved by actual experience that Esperanto possesses all the qualifications requisite for a practical spoken language, but the visit of the President of the "Esperanto" Society to Havre (France), which took place a little while ago, has afforded another proof. His wife, who was very happy chatting with the Havre lady-Esperantists, the Secretary of the same Society, and a friend, to whom Esperanto was a new language, accompanied him.

After a few days the Secretary of the Esperanto Club and Miss Lawrence, the ex-Secretary, also arrived.

The four Keighleyites spent eleven days in one spot, living at an hotel where four Professors of the Havre Lycee daily took their meals, and for at least 2-1/2 hours each day the same persons conversed in Esperanto with each other. Necessarily the number of topics covered was very large and the subjects of conversation most various. It was not a case of a short call, some remarks on the weather and health, or a few questions as to luggage and tickets and the best way to So-and-so, but a genuine interchange of opinions on all manner of subjects, passing between persons previously separated from each other for lack of a common medium of speech.

Not only that, but the visit gave opportunity for making speeches, both set and extempore, in Esperanto, and the prized language came through the ordeal with flying colours. Englishmen have now English testimony that Esperanto is not merely an interesting toy to while away the leisure hours, but a sound, solid language, available for all practical purposes, but yet to be acquired without serious effort.

At the same time another argument, which those who are blinded by prejudice frequently employ against Esperanto, that is to say, that on account of the differences in pronunciation and national idiom, Esperantists of various countries would not be able to understand the Esperanto of a foreigner, was effectually silenced. From the first moment that the English set foot on French soil to the final adieux, no difficulty was experienced, either in speaking or in understanding.

This was all the more remarkable because the visitors had previously had very few opportunities of conversation in Esperanto. They were like boys thrown into the water, they had either to swim or drown. Most assuredly they did not drown; on the other hand, by means of Esperanto, and by nothing else, they spent a most pleasant little holiday, which they long to repeat next year, either at Havre or elsewhere.

John Ellis, No. 7124.



ESPERANTO IN SHORTHAND.



Through the courtesy of Sir Isaac Pitman & Sons, Ltd., who have provided us with this plate, we are enabled to show our readers the first example of Esperanto printed in the Pitman system. It must be borne in mind that all the vowels are long in Esperanto. We hope that this anecdote will serve many of our readers as a reading exercise.

N.B.—In line 14 "sherko" should read "shertso." 15 "sherkulo" " "shertsulo." 14 "elversis" " "elvershis."

Oni diras ke, marvojagxante, ventroparolisto amikigxis kun la fajristo de la sxipo, kaj cxiutage eniris en la verkcxambron. Unu tago la vojagxanto sidigxis apud la fajrejo, kaj sxajnis fumadi songxe kaj kviete. Baldaux turnilo ekbruegigis kaj la fajristo venis kaj oleis gxin. Tiam li rekomencis sian laboron. Iom poste, li reauxdis la saman bruon kaj rekuris, oleujo en mano, por kvietigi gxin. Tion farinte, li laboradis; sed preskaux tuj rekomencis de nove la bruon. Tiam la fajristo eksuspektis la kauxzon. Kviete marsxante malantaux la ventroparolisto, li elversxis multe da oleo sur la sxerculon. "Nun," li diris, "mi divenas ke la turnilo ne bruadigos." La sxerco, oni diras, estis tiel bona ke la ventroparolisto ne deziris refari gxin!

Tradukis G. Ledger.



Kiel senkrurulo povos farigxi kuristo?

Nur kutimante paroli pie, li tiel farigxos piediranto.

E.L.

* * *

Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj sxi instruis la knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia mosxto varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos "Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro."

La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian cxambron. La knabo frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La Sinjoro, mia knabo."

* * *

Jen kio okazis al Anglolando, laux la gajhumora franca verkisto Alphonse Allais. "Cxar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri karbon kaj feron, la granda insulo farigxis tute kava, kaj sekve pli malpeza ol la akvo kiu gxin cxirkauxas. Gxi do nagxis. Sed la Angloj kiuj timis ke ilia patrujo povus fornagxi al la Kontinento elpensis kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de sxnuroj alligantaj la insulon al la firmajxo. Sekve Anglujo estas firme fiksita kaj ne povos perdigxi en oceano."

Tradukis E. Legoffre.

* * *

Maristeto demandis sxipestron: Se oni scias kie objekto kusxas, cxu oni povos diri ke gxi estas perdita?

Neniel, respondis la sxipestro.

Nu, via argxenta krajoningo ne estas perdita, cxar mi scias ke gxi kusxas sur la fundo de la maro.

E.L.



VIVO DE MARISTO.

En nokt' okazis uragan', La maron montigante; Tabakon macxis Barni Bunt, Al Bolin Bill dirante— "Nordokcidenta blovas, Bill, Cxu vi gxin auxdas brui nun? Helpu ilin Di', bedauxras mi Bordanojn malfelicxajn nun!

Urbanaj malsagxuloj, kun Dangxer' en cxiu vento, En lito mem tremadas nun, Ke falu la tegmento! Mizeraj ja envias nin, Mi kredas, dezirante La sorton kiun trafis ni, Sur ocean' estante!

Kaj kiuj pri aferoj en La strato promenadas, Por kisi familion, jen, Nun hejmen rapidadas; Dum sur ferdeko vi kaj mi Kusxigxas kun plezuro, Ekflugas cxirkaux ili nun Fumpotoj sen mezuro!

Maranoj ofte auxdis ni, Ke homoj perdas monon, Kaj riskas ecx la vivon, se Veturas en Londonon; Landanoj timas, scias ni, Nobeloj aux vestistoj;— Cxielon danku, vi kaj mi, Ke estas ni maristoj!"

Tradukis B. Elmy.

A SAILOR'S LIFE.

One night came on a hurricane, The sea was mountains rollin', When Barney Buntline turned his quid And said to Billy Bowlin'— "A strong nor'wester's blowin', Bill, Oh, don't you hear it roar now? Lord help 'em, how I pities all Unhappy folks on shore now!

Foolhardy chaps as lives in towns, What dangers they are all in; And now a'tremblin' in their beds, For fear the roof should fall in! Poor creatures, how they envies us, And wishes, I've a notion, For our good luck in such a night, To be upon the ocean!

And then, for them kept out all day On business from their houses, Who late at night are hurryin' home To cheer their babes and spouses,— While you and I upon the deck Are comfortably lyin', My eyes, what tiles and chimbley-pots About their heads are flyin'!

We seamen, too, have often heard How men are sold and undone By overturns in carriages, And thieves and fires in London; We know what risks all landsmen run, From noblemen to tailors; So, Bill, let us thank Providence That you and I are sailors!"

Capt. W. Pitt, R.N.



Perloj en Dezerto.—Arabo, vojperdinte en la dezerto, kaj jam nenion mangxinte de du tagoj antauxe, sentis sin ekmorti per malsato. Pasante apud puto, kie la karavanoj trinkigas siajn kamelojn, li ekvidis sur la sablo lederan saketon. Li gxin prenis kaj palpis. "Estu Dio lauxdata!" li diris; "kompreneble en tio estas aux daktiloj aux aveloj." Plena je tia dolcxa espero, li rapidas malfermi la saketon, sed vidante gxian enhavon, "Ho ve!" li ekkriis, "estas nur perloj!"—(6266).



DIO, SAVU LA REGXON

Nian Noblan Regxon, La gracian Regxon, Dio savu! Estu li venkinta, Felicxa, glorinda, Longe li regxadu, Dio, lin savu!

Sinjor' Di' starigxu, Malamikojn pelu Kaj faligu! Disig' politikon, Venku friponajxon, Al Ci ni konfidu; Dio nin savu!

Donacojn plej karajn Al li donu multajn. Li regxadu! Legxojn li defendu Kaj por ni ebligu Kore-vocxe kanti Regxon savu Di'.

(Tradukis E.L.).



NIAJ FREMDAJ KUNBATALANTOJ.

Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan—

"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedauxrade havas nenian eblon, cxar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas ecx unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la gazeto baldaux trovos tre multe da bonaj kunlaborantoj."

Ni treege bedauxras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni, sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.

* * *

Ni ankaux ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen gxi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj ecx mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angloj havas la jugxadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en lingvo neuxtrala trovigxas la praktika solvo de lingvo internacia. Aliparte, antaux sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaux lingvo kies duono da vortoj almenaux estas jam antauxe konataj de ili, viaj samlandanoj nepovas malsxati rimedon de internacia komunikigxado kiun malgraux cxio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.—L. de. B.

* * *

Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza Medicina Fakultato. Gxia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al cxiuj, kiuj abonos antaux la apero de la unua No. ni sendos senpage unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laux verkoj de Doktoro Zamenhof." Plie, ilia abono dauxros dum tuta jaro 1904a, kia ajn estos nombro de N-oj aperontaj gxis fino de tiu cxi jaro ... Tial konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antauxe plej kore vin dankas, kaj humile salutas."

Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro Fruictier trovos multe da abonantoj kaj kunlaborantoj inter niaj scienculaj adeptoj.

(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).

Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.

So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras "Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaux mi ricevas vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj, alia post 40 jaroj, mi kuragxis diri, post dek jaroj oni en Anglujo mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj cxeestantoj ekridegis, kaj hodiaux, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novajxon! ... Diru al amikoj en Anglujo ke ili sendu posxt-kartojn al la Virina Klubo Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo estas la unua virina Esperantista, gxi fondis Esperantan ekspozicion, kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro de unu el la plej gravaj cxiutagaj jxurnaloj en Montrealo, certe multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.—Via A. Saint-Martin."

Ni kore gxojas ke la profetajxo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas bona. La patrinalando ne estas tiel malantauxema kiel oni pensis.

Ankaux ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio estos tute sukcesplena.

* * *

Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis—"Mi ne povas eviti prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus povinta kredi tion antaux unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto, kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laux mia deziro, li nun estas publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj firmo, firinoj kaj letere sciigos tion cxi al mi.—Al vi kaj al via klubo kunfratajn salutojn.



LA HUMORA FLANKO DE TELEGRAFO.

Se oni kolektus depesxojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus kuriozan kaj interesan volumon de korespondajxoj. La kosto de la forsendo de depesxo dependante de la nombro de vortoj kiujn gxi enhavas kompreneble igas gxian konstruajxon kiel eble plej mallongan. Plej multaj depesxoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu cxi malgranda nombro de vortoj ofte enhavas.

Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam sxia edzo revenos hejmen, sendis al li depesxon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis lin, kaj ke li ne povos reveturi gxis post kelkaj tagoj.

La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depesxon en sekvanta lakonika stilo:—"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depesxo ricevita. Deuxtronomio xxiv., 5."—Mario.

Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis sekvantan longan leteron:—

"Se oni edzigxis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni klopodigxi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu jaro, kaj oni devas gxojigadi la edzinon kiun oni edzinigis."

Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta kontraux la legxoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii cxu estus prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:—

"1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Cxu cxio estas O.K.?—D.T.M.

Kaj li ricevis sekvantan mallongan respondon:—

"Al D.T.M. 1 Oktobro, 1903. Proverboj xxvii., 12."—B.C.M.

Turninte al la nomita verso la sciama individuo ricevis vere sekvindan konsilon:—

"Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; sed naivuloj antauxeniradas kaj estas punitaj."

Tradukis C. F. Hayes.

THE HUMOUROUS SIDE OF TELEGRAPHY.

Were one to collect despatches which pass over the telegraph line, says a practical manager of a great telegraphic system, they would make a curious volume of correspondence. The cost of the transmission of a message depending upon the number of words it contains of course renders its construction as brief as possible. Most despatches contain less than a dozen words (together with an address and signature), and it is marvellous how much matter this small number of words often contains.

A lady, who wanted to ascertain when her husband would return home, sent him a message making the enquiry. He replied that a serious matter hindered him, and that he would not be able to return for some days.

The lady immediately replied by sending another message in the following laconic manner:—"Home. 12 September, 1903; To F.C.P. Message received. Deuteronomy xxiv., 5."—Mary.

Having turned to the specified verse in the Word, the addressee read the following long epistle:—

"When a man hath taken a new wife, he shall not go out to war, neither shall he be charged with any business; but he shall be free at home one year, and shall cheer up his wife which he hath taken."

A second specimen is a reply sent to a man who had committed an offence against the law and had absconded. He wanted to find out whether it would be prudent to return. He therefore telegraphed in the following style:—

"1 October, 1903; To B.C.M. Is all O.K.?"—D.T.M.

And he received the following brief reply:—

"To D.T.M. 1 October, 1903. Proverbs xxvii., 12."—B.C.M.

Having turned to the verse mentioned, the enquirer received good counsel:—

"A prudent man foreseeth the evil, and hideth himself; but the simple pass on and are punished."



Kiel marsxas la Lapoj? Ne kapo malsupre, mi pensas? Ne, ili piediras per la plando sur Laplando (plando, sole of the foot).

E.L.

* * *

Maljuna Soldato: Cxu vi deziras esti heroo, knabeto?

Knabeto: Ne dankon! Mi ne deziras havi nur unu brakon kaj okulon artefaritan!

G.C.L.

* * *

BONVENO.

Gazeto Angla Esperanta, iru Antauxen en la mondon, kunhelponte Kolegojn viajn cxiam sendi vortojn De amikeco kies sono dolcxa Eniru en la korojn de la homoj Kaj ligon sanktan de frataro fari.

No. 8380.



CORRESPONDENCE PAGE.

O.A., of York, writes:—"I want to head my notepaper with a notice that I am willing to receive correspondence in Esperanto. What is the best phrase to use?"

We think that "Mi korespondados Esperante" is best, being to the point and short.

* * *

Several correspondents have enquired whether it is easy to teach one's self Esperanto. This depends on the learner. But I will give two communications received to-day (September 4). Many similar letters of appreciation arrive every week.

(1). "Kara Sinjoro, Mi komencis lerni Esperanton la lastan Sabaton el (je?) la libreto Esperanto, kaj mi acxetis mardon la 'Complete Text-Book' de Sinjoro O'Connor. Mi jam estas konvinkita ke la nova lingvo internacia estas perfekte praktika, kaj ke gxi farigxos grandan gajnon por la mondo se gxi ricevos la atento kiun gxi meritas. Kun saluto."

A.G.E., London, N.

This is, word for word, the Esperanto letter of a five-days' student. It would be interesting to see a similar production after an equally short period of self-tuition in any natural language. "Atento" instead of "atenton" seems to be the only slip!

(2). "Dear Sir,—I received the books safely yesterday morning.... I think Esperanto a most wonderful language. I shall soon translate the letters (for enrolment in the Adresaro) and send them in. I have never been so surprised as when I glanced through the text-book. I thought it would take at least 30 or 40 hours to master the grammar, but I find I can do it in 2! You will probably be rather surprised when you hear that I am only 14 years old. Yours truly, W.G.R., Montmorency, France."

We wish him every success, and hope soon to receive an Esperanto note also.

* * *

G.M.H., London, N.W., writes in Esperanto asking for "rules for the order of the words in Esperanto."

For an affirmative sentence the English order is generally the best. For questions, however, the order is not inverted. Cxu mi havas libron? not Havas mi libron?

* * *

A most enthusiastic Sussex Samideanino writes: "I may never be able to do much—my age (71) precludes the possibility; but what I can do will give me the greatest possible pleasure."

* * *

M.A., of Weymouth, says: "I am in a slight difficulty.... What is the pronunciation of the plural termination OJ?" Unfortunately this point was not sufficiently clear in the first edition of the Text-Book. The sound is monosyllabic as in TOY. The tonic accent therefore falls on the preceding syllable. The termination of adjectives follows the same rule.

* * *

A.F.M., of Inverness, wonders whether we are desirous of receiving advice, and says that we should have "at least a column interlined with Hugo's method of illustrating pronunciation, and another with the literal translation of each word just below."

We are only too glad to receive suggestions from our good friend A.F.M. Perhaps he and similarly-minded enquirers are able to read shorthand. If so, the anecdote printed in Pitman's system will suffice. If not, we will see what can be done next month. As for the second suggestion, that is embodied already; the parallel-column translations are as literal as possible.

* * *

W.F., of Beith, asks: "Is the 'k' in such words as 'knabo,' 'kvar,' etc., sounded as in the English word 'knife?'"

This is another point which is frequently referred to as a difficulty. In Esperanto there are no silent letters. Therefore this "k" must be sounded, and not be silent as in the English word given. Students of German will recognise the sound in the word "knabe."



DIVERSAJ SCIIGOJ.

Cxi tie Londone ni ricevis tre interesajn vizitojn de multaj fremdaj samideanoj. Vere estas mirinde ke jen tute ne estas malsameco de elparolado inter la diverslandanoj kun kiuj ni gxis nun paroladis. Plezurege ni nun renkontis Esperantistojn el Francujo, Italujo kaj Bohemujo. Tiu cxi ofta intersxangxo de pensoj kun personoj kiuj antauxe estis apartigitaj per manko de komuna lingvo certe estas unu el la plej grandaj plezuroj kiujn Esperanto donas al siaj adeptoj. Ni korege esperas ke ni baldaux vidos multajn fremdajn kunlaborantojn.

Vicprezidanto de la Hispana Societo skribis al ni kaj sendis afablajn bondezirojn je la estonta sukceso de nia granda entrepreno. Li ankaux sciigas nin ke oni eldonos Novembre novan Esperantan gazeton "La Hispana Suno." Ke gxi estos sukcesplena, ni esperegas. Sed Hispanujo ne estas la sola lando kiu havas novan organon. Malproksima Peruo jxus eldonis "Antauxen Esperantistoj!" Vere felicxa nomo por la naskinto, kaj ni fidas ke la Peruanoj respondos al la devizo, kaj rapide antauxmarsxos.

Sudameriko sxajnas esti bona loko por Esperanto, cxar ni jxus ricevis sciigojn pri la fondo de nova grupo en Santiago, Cxile. La Direktoro estas Sinjoro E. Sepulveda Cuadro, Profesoro de Fonetiko.

Sed ne estas necese ke oni sercxos Sudamerikon por eltrovi pruvojn de la progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley—elparolata Kihxli—havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj. Vere ili faris grandan propagandon, cxar, kvankam la urbo ne estas granda, jen estas preskaux sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie cxiu konas siajn najbarojn, sed, cxu tiu cxi estas vera aux ne, oni devas gratulegi la Kihxlian Societon pri gxia rapidega kresko.

Ankaux cxi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis pri Esperanto cxe la Literary and Philosophical Institute, Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek cxeestantoj, kaj, post la parolado, dudek el ili deziris grupigxi. Tiel nia plej norda Angla Grupo naskis. Ni petas cxiujn kiuj logxas en aux apud tiu urbo ke ili aligxu al la nova societo.

Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, jxus fondigis la "Forest Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de tauxga cxambrego en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto.

La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead, Plymouth, ankaux deziregas cxambregon kie li povos doni senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn du kunlaborantojn.

Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson cxe la Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Sxajnas al ni ke estas notindege ke Angla Universitato malfermis kurson.

Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaux komencos kurson en Jxaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj ni kredas ke gxi kreskos rapide.

Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, S.W. Ankaux al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road, S.W. Tiuj cxi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni skribos al li pri la afero.

GRAVA AVIZO.

La senpagaj kursoj de la Esperanto Klubo nun komencos. Ni devas treege danki la sindonemajn gesinjorojn kiuj aminde donas ilian tempon por disvastigi Esperanton, kaj la plej malgranda honoro kiun oni povos fari je ili estas zorgi ke la kursoj estos sukcesplenaj. Ni do petegas ke kiel eble plej multe cxeestos.

Lunde jen estos kurson de Sinjoro O'Connor cxe "The Gouin School of Languages," 34, Harrington Road, S.W. (quite close to the South Kensington Metropolitan Station), 6.45 p.m.

Jxauxde kurson de Frauxlino Shafer kaj Sinjoro Goody cxe "The Gouin School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m.

Vendrede cxe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W., 7.30 p.m.

Tiu cxi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al Sinjoro Themoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la cxambregojn de la Gouin School, kaj ankaux al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson cxe sia domo.

Je la dua Lundo, cxiumonate, adeptoj kunvenas cxe Mowbray House, Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle."



NIAJ BONEGAJ AMIKOJ.

Du Esperantistaj amikoj foje disputadis pri la nuntempa vivado, gxiaj utiloj kaj malutiloj. Ili promenadis sur belega vojo tra aleo de arboj, kaj je la malproksima vidajxo estis monteto kovrita per florantaj herboj kaj brilanta sub sennuba cxielo.

"Antauxe tiu cxi vidajxo estis tiel bela kiel hodiaux" diris unu el ili. "Jes" respondis la alia "sed tiam ni marsxus tremante, ni timus rabistojn aux militistojn de ia granda barono. Vojo estus malbona kaj certe ni ne havus pluvombrelojn se pluvus."

"Cxu la nuna tempo kaj gxia sencxesa aktiveco, gxiaj bezonoj, gxia preskaux lukso por malricxuloj estas egale bona por krei fortan kaj nobelan karakteron? Cxu vi ne kredas ke simpleco estas la plej bona por cxiuj?" "Ne" respondis la alia, "ni havas edukecon kaj jxurnalojn." "Jxurnalojn" kun akcento de grandega malestimo. "Jxurnaloj estas similaj je ventoflagoj aux vaporfajfoj; nur utilaj por montri kien blovas la vento, aux por fari bruon. Vidu do kion jxurnaloj diras pri Esperanto!"

Unue ili legis en la "Daily News": "But we are inclined to think that Esperanto, having no literature and no vital connection with daily living to enrich and refine and subtilize it, would be a poor language, in which it would be well nigh impossible to communicate any ideas but the simplest and most commonplace."

Tiam ili malfermis la "Daily Chronicle" kaj legis: "A gathering of forty or fifty members gave a hearty welcome to the visitors, and the facility of comprehension and of speech on both sides was a revelation."

Alia jxurnalo kiun ili legis estis la "Daily Telegraph" kie oni trovis la sekvantan mallongan kritikajxon "Its meagre scant array of words Could puzzle no beginner; Untutored cannibals by herds, Would learn them after dinner."

La "Glasgow Times" diris "I fear that even the enthusiastic W. T. Stead will not gain many disciples for Esperanto."

En la "World's Work" ili legis "There seems little doubt that Esperanto is at present holding the field against many rivals."

La "General Practitioner" presis "It is good for the general cause of an International language that Esperanto should be propagated as much as possible."

La du amikoj legis kvardek jxurnalojn kaj trovadis similajn diversajn kritikojn pri la kara lingvo.

E. A. Lawrence.

[Vere la nuna sukceso de la Esperantista movado sxuldas al jxurnaloj grandan sxuldon. Sen la helpo kiun gxi ricevis; precipe de la Revuo de Revuoj, T.P.'s Weekly kaj similaj eldonoj, Esperanto en Anglujo ne estus tiel disvastigxata kiel gxi hodiaux estas. Unua ekzemplero de la Esperanta Gazeto ne estus kompleta sen korega dankesprimo, kaj la espero ke cxiamkreskanta nombro de jxurnaloj estados niaj "Bonegaj Amikoj" en tiu cxi bonfarada movado.—Editor's Note].



KELKAJ FABLOJ EL ESOPO.

La Alauxdo kaj Alauxdidoj.—En kampo da matura greno trovigxis kovitaro de alauxdidoj, kaj la patrino cxiutage atendis la venon de la rikoltistoj. Cxiufoje kiam sxi foriris, sxi cxiam diris al siaj geidoj ke ili rakontu al sxi cxion, kio okazos dum sxi forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki cxiujn miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon."

Kiam la maljuna alauxdo auxdis pri tio, sxi diris al siaj idoj: "Se li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaux rikoltos sian grenon."

La proksiman tagon, la bienulo revenis, kaj vidante nenion faritan, li diris al sia filo: "Iru kaj voku viajn onklojn kaj kuzojn, por ke ili komencu morgaux." Sed la alauxdo diris al siaj idoj ke ili ne timu, "Cxar," sxi rimarkis, "la parencoj ankaux havas siajn kampojn da matura greno, kiujn ili devas rikolti."

Sxi denove forestis, kaj la mastro, venante kiel antauxe, nun diris al sia filo: "Ni mem laboru kaj komencu morgaux nian rikolton."

Kiam la alauxdidoj rakontis tiun diron al la patrino—"Nun," diris sxi, "ni vere bezonas forflugi."

"Kion vi deziras farita, tion vi mem faru."

(6266).

La azeno en leona hauxto.—Azeno, vestita je leona hauxto, fiere vagadis kaj timigis cxiun el la timemaj bestoj kiujn li renkontis en la cxirkauxajxo. Ekvidante vulpon, li ankaux volis malkvieti tiun cxi. Sed Rejnardo, auxdinte la azenanbruan vocxon, diris:—"Nu, ja, mi ankaux timigxus se mi ne jxus estus auxdinta vin bleki."

"Trompantoj cxiam estos eltrovitaj"

(6266).



In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine.

SYNOPSIS OF THE GRAMMAR.

The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:—

A B C CX D E F G GX H HX I J JX K L M N O P R S SX T U V Z and UX.

The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by—"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot."

The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound:—

The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " CX " " Church. " " G " " Gag; i.e., the hard sound. " " GX " " George; i.e.,the soft sound. " " H " " His; i.e., it is aspirated and never mute as in French. " " HX " " Loch; i.e., the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " JX " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " SX " " in She.

* * *

The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto.

The letter UX is only found in diphthongs—Baldaux is sounded Bahldow.

The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy.

ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird.

When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird.

All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn.

All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds.

* * *

The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think.

PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go.

PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went.

FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Sxi iros, she will go.

CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go.

IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go!

SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go.

The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA—Iranta, going. In the Passive voice in ATA—Farata, being done.

PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA—Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA—Farita, having been done.

FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA—Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA—Farota, about to be done.

ADVERBS end in E—Bone, well. Bele, beautifully.

* * *

1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers.

2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be.

3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend.

4. Questions are introduced by "Cxu." Cxu mi ne havas amikon? Have I not a friend?

5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary.

N.B.—There are no exceptions or irregularities in Esperanto.

* * *

The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:—

BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law.

DIS indicates separation, as in English. Dissxiri, to tear to pieces.

EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn.

MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy.

RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again.

The principal SUFFIXES are the following:—

AJX signifies an object made from—thus, Fruktajxo, something made from fruit.

AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest.

EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable.

EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty.

EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense.

EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Pregxejo, church.

ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm.

IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill.

IGX denotes turning or becoming. Paligxi, to turn pale. Fortigxi, to become strong.

IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle.

IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt.

IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant.

UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man.

By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified.

* * *

All should have "The Student's Complete Text Book," 1s. 8d., post free, and "Twelve Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

The books most read are:—

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free.

"Twelve Exercises with Key," by A. Motteau, 1s. 3d., post free.

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply subscribers with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. the set.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Complete Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries will be ready shortly. Price 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.



[Music: L'Espero. Himno de D-ro Zamenhof.]

En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu gxi al loko!

Ne al glavo sangon soifanta Gxi la homan tiras familion Al la mond' eterne militanta Gxi promesas sanktan harmonion. En la mondon, &c.

Sub la sankta signo de l'espero Kolektigxas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. En la mondon, &c.

Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta amo disbatitaj. En la mondon, &c.

Sur neuxtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. En la mondon, &c.

Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne lacigxos, Gxis la bela songxo de l'homaro Por eterna ben' efektivigxos. En la mondon, &c.

THE END

Home - Random Browse