HotFreeBooks.com
The Esperantist, Vol. 1, No. 2
Author: Various
Home - Random Browse

Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET

No. 2.

December, 1903.

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs: 1-1/2 roubles: 75 cents).

Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.



CONTENTS.

Page Editor's Notes 17-18 What Max Mueller Said (Felix Moscheles) 19 The Beggar Maid (C. Bicknell) 20 "The Tempest," continued from page 5 (translated by A. Motteau) 21 An Autumn Daisy (Ben Elmy) 22 The Biter Bitten (Paul Mathews) 22 The Three Friends (Elise Bauer) 23 The Sound of a Voice (J. Ellis) 24 Phonetic Longhand Esperanto 25 Comrades in Other Lands 26 Two Fables 27 The Angel and The Child (A. Motteau) 27 Correspondence Notes 28 Various Items of Interest 29 Specimens of the New Dictionaries 30 Synopsis of Grammar 31-32



The HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES are

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

MANCHESTER, Dr. A. von Mayer, Central Hall.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Crane's Park.

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.



The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

Tute liberigxita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.



A NEW WORK

You should have to perfect your knowledge of Esperanto is the just-published Esperanta Sintakso laux verkoj de Doktoro Zamenhof kaj aliaj auxtoroj.

Verkita de PAUL FRUICTIER. NUR EN ESPERANTO.

From THE ESPERANTO CLUB, 1/6 Post Free.

We beg to remind our Readers

not to omit to translate the letters enclosed in the Text Book, and to send the translations to us with four penny stamps. The Adresaro—a list of Esperantists—will then be sent, by means of which one can correspond all over the world in Esperanto.



Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi en Esperanto.

Doktoro G. BASUTTIL, Misida, Malta. Intersxangxos posxtsignojn.

Rev. H. T. W. BUTLER, St. Paul's Vicarage, Middlesbrough, Yorks. Cxiam respondos je cxiuj demandoj.

H. W. CLEPHAN, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. Pri muzikaj aferoj.

Sinjoro C. CHARRIER, Calle Zabala, 77, Montevideo, Uruguay. Kolektas ilustritajn posxtkartojn. Cxiam respondos.

Frl. V. DESPORTES, 17, Boulevard Voltaire Chaumont, Haute Marne, France. Intersxangxo de Kuiristaj receptoj.

J. A. D. HENDERSON, Esq., 97, Donegall St., Belfast, Ireland. Alilandaj sistemoj de stenografio.

G. LEDGER, Esq., 9, Tancred Road, Endymion Road, Finsbury Park, London N Nur letere, pri cxiuj sciencaj aferoj.

L. LAROSE, Esq., 813, Mount Royal Avenue, Montreal, Canada. Respondos je posxtkartoj skribitaj en Esperanto.

M. MAURICE MARTIN, Studento cxe la kolegio de Chateaudun (Eure et Loire), France. Ilustritaj Posxtkartoj.

C. G. STUART MENTEATH, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Gxardenaj Urboj kaj "Darwinismo" por la Homaro.

Sinjoro A. de MARICH, Budapest, IV. Realtanoda u. 5. 11/7 Hungary. Ilustritaj Posxtkartoj kaj muziko.

C. REEVE, Esq., 3, Effingham Road, Lee, Kent. Komercaj temoj kaj komercajxo kun samlandanoj per stenografio Pitman.



This is a reduced facsimile of the design for an illustrated Postcard.

It is obtainable in two patterns, Inland and Foreign. All the finest quality ivory cards. Price for propaganda purposes, 1/1 for 50.

State whether Inland or Foreign are required.



THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. M. Paul Fruictier, 27, Boulevard Arago, Paris, France. A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal, Canada. M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai, Belgium. Herr Ahlberg, 50 Dobelnsgatan, Stockholm, Sweden. A. Agius, Esq., Strada S. Gaetano, 92, Hamrun, Malta. G. W. Messerly, Esq., Port-of-Spain, Trinidad, B.W.I.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos.

No. 2.

DECEMBRO, 1903.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.



PRI LA ESTONTECO.

"Neniu el ni estas senerara, ecx la plej juna."

La Redaktoro de The Esperantist deziras sendi, kiel eble plej frue, siajn koregajn dankesprimojn al sia legantaro pro la amindaj leteroj kiujn li tage ricevas. En la unua artikolo de la unua Esperantist peto antauxmetigxis ke oni bonvolu sendi proponojn pri la plibonigo de la plej juna el Esperantaj Jxurnaloj. Sekve, multaj amikoj skribis siajn pensojn pri la afero.

Por komenci je la komenco, kelkaj samideanoj kritikis la verdeceto de la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankaux ricevis, precipe de niaj legantinoj, tute aprobante gxin. Ni do kredas ke estus bedauxrinde sxangxi gxin sen unuanima konsento, tial la dua kajero ankaux havas similan verdan eksterajxon.

Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internajxo. Kelkaj legantoj trovis ke nedividata pagxo estis iom malfacila por legi. Precipe en la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam nedividataj pagxoj havas pli belan vidigxon, ni ne dauxrigos ilin en la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonajxon.

Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio cxi estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la profetajxo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos cxi tie kiel eble plej multaj artikoletoj—precipe originalaj verkoj—suficxe interesaj Gazetoj rezultos.

La sama kritikisto ankaux opiniis ke ne estis suficxe da Angla lingvo en la unua numero. Gxi enhavas nur dekses pagxojn, kaj la plimulto de la legantaro deziras legi Esperantajxojn, ne Anglajxojn. Unu el niaj sindonemaj kunverkantoj promesis marki cxiujn vortojn, kiujn ne trovigxos en la lernlibro, kaj ni cxiam donos iliajn tradukojn. Tiamaniere ni esperas ke ni placxos tiujn, kiuj deziras vidi pli en la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon.

Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[1] lando orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas, per via Gazeto, gvidi la songxajn Esperantistojn malsupren al la cxiutagan landon de porkajxo kaj faboj!"

Vere tiu cxi estas bona konsilo, cxar Esperanto devas esti "Pana kaj butera lingvo" por komerco kaj cxiutaga vivado. Sed cxu nia legantaro deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj kaj rakontetoj.

Alia helpanto de tiu cxi bonfaranta movado havas gravajn internaciajn rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke cxiuj komercaj Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antauxmetante Esperanton, kiel tauxga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus gxin por estontaj komunikajxoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos felicxa ricevi specimenojn de la proponita anonco.

Ree dankante cxiujn kunverkantojn, ni petegas pri originale verkitajn artikolojn por la Gazeto. En cxiuj landoj estas la sama afero. Oni trovas grandan nombron da skeptikuloj, kiuj diradas: "Ho! Mi vidas ke via lingvo estas bona nur por tradukajxoj. Kiam vi havos vian propran verkaron, mi eklernos Esperanton. Sed, en la nuna tempo, mi pliamas mian patrujan lingvon."

Mi skribis tiun cxi peton al nia bona amiko, Sinjoro Ben Elmy, kaj, kiel rezulto, niaj legantoj nun havos la grandan plezuron legi Esperantan poemeton, kun Angla traduko. Aliaj amikoj jam respondis al tiu cxi peto kaj sendis la interesajn rakontetojn kiuj estas tie cxi presitaj kaj korege cxiuj devas danki ilin por la granda helpo kiun ili donis al Esperanto, tielfarinte. Kvankam tradukoj estas tre akcepteblaj, originalaj verkoj sendube estas indaj je antauxeco.

La Redaktoro.

FOOTNOTE:

[1] Lit.: "Potatoless."



CONCERNING THE FUTURE.

"We are none of us infallible, even the youngest."

The Editor of The Esperantist desires to send as early as possible his most hearty expression of thanks to his readers for the kind letters which he daily receives. In the first article of the first Esperantist a request was put forward that one should send proposals for the improvement of the youngest of Esperanto journals. In consequence of this, many friends have written their opinions on the subject.

To begin at the beginning, some friends-in-Esperanto criticised the somewhat greenness of the cover. But we have also received many letters, especially from our lady readers, fully approving of it. We therefore think it would be regrettable to change it without unanimous consent; thus the second number has a similar green exterior.

But the most serious criticisms were concerning the interior. Some readers found that an undivided page was somewhat difficult to read. Especially in the interesting original work, "The Italian Summer," did they experience this. Although undivided pages have a more pleasant appearance, we will not continue them any more, and thank the friends who pointed out the defect.

An adept Esperantist thought the standard was too high; that the second Gazette could not be as interesting as the first, and so on. This truly would be a most serious matter, and British Esperantists must take care that the prophecy be not verified. We are quite certain that if one will only send as many articles as possible—especially original works—sufficiently interesting Gazettes will result.

The same critic also opined that there was not enough English in the first number. It contains only sixteen pages, and the majority of readers desire to read Esperanto matter, not English. One of our painstaking collaborators has promised to mark all words not to be found in the Textbook, and we will always give their meanings. In this manner we hope to please those who wish to see more in English, without limiting the interesting matter.

Among the friends who have written of the great purpose of Esperanto, one has said "Xenophon led the lost Greeks through the barren eastern land of poetry, sand, and romance. And you, my friend-in-Esperanto, must—by means of your Gazette—guide the dreamy Esperantists down into the everyday land of pork and beans!"

Truly this is good counsel, for Esperanto must be a "Bread and butter language" for commerce and daily life. But do our readers wish us never to print poetry and interesting narratives? The majority of the letters which continue to arrive daily contain congratulations on the poems and short stories.

Another helper of this beneficent movement has weighty international relations with foreign firms, and has proposed that all commercial Esperantists should write to their foreign clients, submitting Esperanto as a suitable auxiliary language, and asking them to learn it for future communications. A most excellent idea! If this be approved, the Esperanto Club will have circulars printed and will distribute them among its commercial members. The Hon. Sec. will be glad to receive specimens of the proposed announcement.

Again thanking all collaborators, we appeal for original work for the Gazette. In every land it is the same. One finds a great number of people, sceptics, who continually say, "Oh! I see that your language is only good for translations. When you have your own literature I will take up the study of Esperanto. But, at present, I prefer my national tongue."

I wrote this request to our good friend, Mr. Ben Elmy, and, as a result, our readers now have the great pleasure of reading an Esperanto poem with English translation. Other friends have already responded to this appeal, and all must thank them most heartily for the great help they have given to Esperanto in so doing. Although translations are very acceptable, original works are, without doubt, worthy of precedence.

Literal translation.



KION MAX MUELLER DIRIS.

Mi deziras scii cxu The Esperantist estas preta por akcepti en gxiaj kolonoj la liberan uzon de la cxiam cxeestanta persona pronomo "Mi." Eble mi, gxin enkondukante, estas iomete maltima, sed mi ne povas eviti la opinion ke, ecx nova lingvo devas enhavi almenaux kelkajn el la nekonvenajxoj kiujn cxiuj malnovaj lingvoj necese toleras.

Tio, kion mi tuj rakontos, nur estas malgranda persona memorajxo, sed gxi kunligas kun la nomo de famega lingvisto; tre citinda auxtoritato.

Mi estis en Venezio, ne staranta inter palaco kaj malliberejo, sed gondole glitanta sur la kanaloj de la feina urbo, tiel kiel cxia mortemulo devas fari, se li deziras elpruvi ke vivo estas vivinda. Mi tiam estis leganta artikolon "Rememorajxoj" de Max Mueller, kaj gxi tiel cxarmis min ke, tuj post mia reveno hejme, mi skribis al li iom simile al jeno—

"Mi estas al vi nekonato. Se mi ne skribos tuj sub la pusxo de la impreso, mi tute ne kuragxus fari tion. Sed, kompreneble, ni devus koni unu la alian. Vi, baptofilo de Max Maria von Weber, mi baptofilo de Felix Mendelssohn! Vi lernis latinan kaj grekan lingvojn en Leipzigo, mi ankaux lernis tie; sed vi studiis cxe la Nikolai-Schule kaj mi cxe la Thomas-Schule; jen la malsameco de la rezultato klarigxas. Sed ni, kiel knaboj, ambaux devis mangxi niajn pomojn el la korbo de la sama maljuna vendistino en Grimmaischer Strasse, k.t.p."

Nu, Max Mueller respondis al mi tute afable. Li sciigis min ke li iam auxdis mian patron ludi fortepianon kune kun Mendelssohn, ke li ankaux estis vidinta unu el miaj pentrajxoj tial ni ne estis nekonatoj. Cxu mi venus Oxfordon post mia reveno en Anglujo, kaj cxu mi volus esti lia gasto?

Post kelkaj monatoj mi do iris, kaj pasigis malmultajn tagojn en lia domo. Tiu cxi estis senegala okazo por sciigxi liajn opiniojn pri la alpreno de universala lingvo.

"Cxu la afero estas ebla?" mi demandis. "Netauxge kian lingvon oni elektos. Mi bezonas vian auxtoritaton por silentigi tiujn kiuj kredas ke la propono nur estas hximera."

"Nu," li respondis, "vi devas demandi tion de pli junaj kritikistoj ol mi. Vi scias ke mi jam skribis mian kredon ke Esperanto estas la plej bona sistemo gxis nun elpensita; mi ne povas diri plu." Mi petegis, eble iom supermezure, sed sensukcese.

Sed, kiam mi estis forironta el lia gastama domo, li redonis al mi albumeton (baptopatran donacon de Mendelssohn), en kiu mi petis ke li skribu sian nomon, kaj mi legis—"Cxu universala lingvo estas ebla? Jes.—M.M."

WHAT MAX MUELLER SAID.

I wonder whether the columns of The Esperantist are disposed freely to admit that ever-present personal pronoun, "I." I am perhaps bold in introducing it, but I cannot help thinking that a new language must have to put up with some of the inconveniences, at least, that all old languages have had to tolerate.

What I have to relate is but a little personal souvenir, but it is connected with the name of a great linguist, and an authority well worth quoting.

I was in Venice, not standing between a palace and a prison, but gliding along the canals of the fairy city in a gondola, as every mortal should if he desires to realise that life is worth living. I was reading an article, "Reminiscences," by Max Mueller, which delighted me so that the first thing I did on returning home was to write to him, somewhat on these lines—

"I am a stranger to you, and if I don't write on the spur of the moment, I should not venture to do so at all. Yet surely we ought to know one another. You, a godson of Max Maria von Weber, and I a godson of Felix Mendelssohn! You learnt your Latin and Greek in Leipzig, and so did I; only you went to the Nicolai-Schule and I to the Thomas-Schule, which accounts for the difference in the result. But we must have eaten our schoolboy apples from the same old woman's basket in the Grimmaische Strasse, etc., etc."

Well, Max Mueller answered in the kindest spirit. He had heard my father play with Mendelssohn, and he had seen a picture of mine, so we were not strangers. Would I come to Oxford on my return to England and be his guest.

Some months later I went, and spent several days at his house. There was a unique opportunity of fully ascertaining his views on the adoption of a universal language.

"Is such a thing possible?" I asked him. "Never mind which language is to be selected. I want your authority to silence those who look upon anything of the kind as chimerical."

"Well," he said, "you must go to younger people for an answer to that. You know that I have given it as my opinion that Esperanto is the best attempt at a universal language yet made, and that is as much as I can say." I pressed him, perhaps rather unduly, but without success.

But as I was leaving his hospitable house he handed me back a little album (a godfather's gift from Mendelssohn), in which I had asked him to inscribe his name, and I read—"Is a universal language possible? Yes.—M.M."

Felix Moscheles.



Oxford, July 2, 10 p.m

Is a universal language possible? Yes. M. M.

Felix Mendelssohn:

Wenn Menschen aus einander gehn So sagen sie, Auf Wiedersehn,—auf Wiedersehn.

Felix Moscheles:

Die Sprachen sind auch aus einander gegangen. D'rum theilen sie alle dasselbe Verlangen. Auf Wiedersehn, auf Wiedersehn!

F. Max Mueller.

Felix Mendelssohn diris.—Se homoj disigxas ili diras "Gxis la Revido, Gxis la Revido."

Felix Moscheles diris.—La lingvoj ankaux estas disigxitaj, do cxiuj partoprenas la saman deziron. "Gxis la Revido, Gxis la Revido!"



L'ALMOZULINO.

THE BEGGAR MAID (Tennyson).

Sxi, de beleco nedirebla La manojn sur la brusto tenis: L'Almozulino nudpieda Al regxo Kofetuo venis. La regxo, kun mantel' kaj krono, Renkonti sxin malsupreniris "Nature, sxi pli bela estas Ol lumo," cxiuj Grafoj[2] diris.

Sxi, en mizera vesto, sxajnis Al ili, lum' tra nuboj hela; Sxin lauxdis ili, pro okuloj, Piedoj, haroj, mieno bela. Neniam estis en la lando Vizajx' aux cxarm' angxela tia, Kaj jxuris Kofetuo "Estos L'Almozulin' regxino mia."

C. Bicknell.

FOOTNOTE:

[2] Counts; barons.



[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

LA VENTEGO (Dauxrigo).

(Vidu la komencon en Novembra Nro.).

AKTO I.

Sceno I. (dauxrigo).

(Revenas la Subestro.)

Subestro.—Faligu la grandmaston! vigle[3]! pli malsupren! Penu direkti la sxipon al la maro! (Ekkrioj interne) Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli lauxte ol la blovado, aux ecx nia propra kriado! ... (Revenas Sebastiano, Antonio kaj Gonzalo) Ree? ankoraux? Kion vi faros tie cxi? Cxu ni devos cxesigi nian penadon kaj droni? Cxu vi deziras iri al la marfundo?

Sebastiano.—Ha peston al via faringo, kriemulo,[4] blasfemanta malbenita hundo!

Subestro.—Nu, do, laboru vi mem!

Antonio.—Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni.

Gonzalo.—Ho! lin mi asekuras[5] kontraux la dronado, kvankam la sxipo ne estus pli fortika ol nuksa sxelo.

Subestro.—Direktu la sxipon! Du gradojn plie, al la maro ... haltu!

(Venas Maristoj tute akvokovritaj.)

Maristoj.—Cxio estas perdita! ni pregxu! ni pregxu! Cxio perdita! (Foriras cxiuj)

Subestro.— Kion? Cxu malvarmigxos niaj busxoj?

Gonzalo.— La regxo kaj la princoj cxiuj pregxas: Samstate ni kun ili pregxi devas.

Sebastiano.— Mi perdas paciencon.

Antonio.— Ni pereos: Per la maldiligento de drinkuloj— (Al Subestro) Largxfauxka bruegulo mi tre volus Vin vidi droni en dek maralfluoj[6]!

Gonzalo.— Pendonta, tamen, li post cxio restos, Ja, kvankam plendos cxiu guto akva Kaj largxe malfermigxos por lin gluti.... (Ekbruoj interne) Cxiel' kompatu! nun fendigxas sxipo! Adiaux do, edzino kaj infanoj! Ho ve,[7] adiaux, frato! Gxi fendigxas!

Antonio.— Ni cxiuj nun fundiru kun la regxo! (Foriras).

Sebastiano.— Ni iru tuj al li adiaux diri! (Foriras).

Gonzalo.—Nun, volonte, mi sxangxus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo,[8] brunigxinta dornstipejo,[9] io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti. (Foriras).

Sceno 2.—Sur insulo—antaux la cxambreto de Prospero.

(Venas Prospero kaj Mirando.)

Mirando.— Karega patro, se per via povo La maro tiel brue sovagxigxis, Ho trankviligu gxin! Nun preskaux sxajnas Malbonodoran pecxon Cxiel' vomi.[10] Se supraj ondoj ne estingos fajron ...

... Suferis mi kun la malfelicxuloj Videble kiuj dronis en la sxipo! Kreitoj noblaj ili estis, eble, Kaj, jen! nun estas cxiuj disrompitaj ... ... Gxemegoj gxis la mia kor' atingis! Se ia dio estus mi potenca, En teron volus mi trapusxi maron, Prefere ol engluti belan sxipon Sxargxitan tute je animoj homaj! ...

Prospero.—Ne plu miregu nun, kaj kvietigxu; Al via kompatema koro diru: Ne malbonajx' okazis.

Mirando.— Ho ve, patro!

Prospero.—Nenio, ja, filino, jxus okazis Krom cxio, kion mi efektivigis Por vi, filino mia, karulino! Vi kiu ido estas nescianta, Cxar, nek vi scias pri l'elveno mia, Nek konas min pli altan ol Prosperon, La mastron de malricxa tia loko, Kaj simplan patron vian.

Mirando.— Mi neniam Imagis plie.

Prospero.— Estas nun la tempo, Kaj vin mi devas plie tuj informi. —Forprenu la magian[11] veston mian— (Demetas la mantelon). Magio restu. Plu ne ploru, kara; Konsolu vin. Terura la vidajxo De sxippereo, kiun vi bedauxras, Okazis tiel, per magia povo, Ke iu, kiu estis en la sxipo Nek mortis, nek ecx haron tie perdis, —Kriegojn kvankam auxdis vi, kaj vidis Fundiri sxipon—Sidu, nun, Mirando, Cxar vi plimulte devas tuj sciigxi.

(Dauxrigota).

FOOTNOTES:

[3] Cheerily, actively.

[4] Noise-maker, brawler.

[5] Insure.

[6] Tides.

[7] Alas!

[8] Heath.

[9] Prickly broom (or furze) patch.

[10] Vomit.

[11] Magic.



LEKANTETO AUXTUNA.

"Purpurvestata kara auxtuna flor', Vi ploras, do, pri morto de l'somero? Funebra, certe, estas la kolor', Kaj cxiam servas al la malespero!"

"Ha, ne! Vi ne forgesu, kara mia, Purpuro apartenas al majesto; Kaj placxas al la vintroregxo nia, Ke prezentigxu mi en deca vesto!"

12a Okt., 1903. Ben Elmy.

THE MICHAELMAS DAISY.

"Dear little Autumn flower, with purple clad, Dost thou thus weep the death of Summer fair? Funereal, truly, is thy colour sad, And ever serves as symbol of despair!"

"Ah, no! dear friend, remember yet one thing— That purple, too, is Majesty's display; And 't is the pleasure of our Winter king, That I present myself in meet array!"

Tradukis Ben Elmy.



MORDANTO MORDITA (Originale Verkita).

Tiu cxi okazis dum mia lernado cxe la universitato.

Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin kun aliaj samideanoj cxe la logxejo de unu aux alia por amika kartoludeto. En tiu cxi okazo la renkontejo estis cxe Bruno.

Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie trovigxis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne venis. Ni do ekkolerigxis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu cxi malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsagxkaptilon!"[12] "Bonege!"

Ni formovis la tablon en angulon de la cxambro. Sur la tablo, per la helpo de kapkuseno[13] el la dormocxambro, de kelkaj vestoj, kaj de la lamposfero[14] sur kiu ni figuris malbelegan vizajxon, kaj en kiu ni enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitajxon. Tiam ni atendis.

Baldaux ni auxdis la pasxojn de la alproksimigxanta Bruno, kaj ni retiris en la dormocxambron. La pordo de la cxambro malfermigxis: Bruno eniris.

Subite terurplena kriego surdigxis niajn orelojn. Nia mizera amiko enfalis preskaux senmove en sian segxegon, nur murmurante—"Mi gxin vidis! Mi gxin vidis! Mi estas viro mortonta!"

Tiu cxi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kauxzi tian malfelicxecon.

Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompigxis sur la tapisxo. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperajxon kiu cxiam montras sin al membro de la familio Bruno, antaux la subita morto de tiu persono.

Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.

Mi do eliris por venigi kuraciston.

Logxante en la kolegxo, estis necese ke mi petu permeson de la kolegxestro, cxar vespere je dirita horo la pordego fermigxis por ke neniu povu senpermese eliri. La kolegxestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizagxa, auxskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante—"Estas granda malfelicxeco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni cxu mi povos ion fari."

Cxar la kolegxestro tre malofte vizitis la logxejon de kolegxanoj, tiu cxi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la logxejo de Bruno.

Enirante en la cxambron ni trovis Brunon ankoraux flegatan de Blanko, sxajne neniel plibonigxitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavocxe—"Mia kara Bruno, mi tre bedauxras aux...."

Kvazaux elektrigxita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana vocxo—"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[15] antaux vi."

Unue iom enuata, sed baldaux komprenante la sxercon, nia bona estro trankvile diris—"H—m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."

Tiel parolinte li ridetante foriris.

Paul Mathews, Esperantisto 7799.

FOOTNOTES:

[12] Booby-trap.

[13] Pillow.

[14] Lamp globe.

[15] Played the fool.



Almozulo: Donu al mi pencon, Sinjorino!

Sinjorino: Cxu vi ne povas trovi laboradon!

Almozulo: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo.

Sinjorino: Kial? Kion vi faras?

Almozulo: Mi forsxovelas negxon de pavimo.

G.C.L.



LA TRI AMIKOJ.

Konfidu je nenia amiko ne pruvinte lin. Cxe la festena tablo ni trovas pli multajn ol cxe la pordo de la malliberejo.[16]

Homo havas tri amikojn; du el ili li multege amis, la tria estis al li indiferenta, kvankam tiu cxi estis la plej sincera el cxiuj. En tago li devis aperi antaux la jugxisto cxar li estis grave sed maljuste kulpigita. "Kiu el vi," li diris, "venos kun mi por atesti por mi, cxar mi estas grave kulpigita kaj la regxo kolerigxis?" La unua el liaj amikoj tuj diris ke, pro aliaj aferoj, li ne povus iri kun li. La dua akompanis lin gxis la pordo de la jugxejo, tiam li iris returnen pro timo de la kolera jugxisto.

Sed la tria, al kiu li malplej konfidis, eniris, paroladis por li kaj atestis tiel gxoje pri lia senkulpo, ke la jugxisto liberigis lin.——

Homo posedas tri amikojn en tiu cxi mondo. Kiel li kondutos je la horo de la morto, kiam Dio vokos lin antaux sian jugxejon? Mono, lia plej bona amiko, forlasos lin unue. Liaj parencoj akompanos lin gxis la pordo de la tombo, kaj tiam returnos domen. La tria, kiun li ofte forgesis dum la vivo estas liaj Bonagoj. Nur tiuj cxi akompanos lin gxis la trono de la Jugxisto. Ili antauxiros, parolos, kaj trovos por li kompaton kaj pardonon.

Elise Bauer.

FOOTNOTE:

[16] Prison.



LEGENDO PRI LA VIRO EN LA LUNO.

Antaux multe da jaroj je Dimancxo, viro iris en arbaron por kolekti lignon. Li kunigis gxin, kaj, portis gxin domen. Li renkontis belan viron, dimancxe vestitan, kiu estis ironta al pregxejo. Li haltis, ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Cxu vi scias ke sur la tero hodiaux estas Dimancxo, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, cxiujn bestojn kaj la homaron? Cxu vi ne scias ke estas skribite en la tria komando Sanktigu la Dimancxon?"

Sed la viro estis korhardigxita kaj respondis "Dimancxo tera aux Lundo cxiela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem, respondis "Portu do eterne vian brancxaron. Kaj tial ke Dimancxo sur la tero sxajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la Luno kaj staru cxiam tie kiel timiginta ekzemplo por cxiuj kiuj malsanktigas la Dimancxon per laboro." De tiu tempo la viro kun la brancxaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne.

Elise Bauer.



PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO.

Antaux iaj semajnoj aperis artikolo en la Daily Mail kie oni skribis ke Jxapananoj trovis ke, se ili mangxadis nur rizon, gxi produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis.

Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante cxu gxi estis akurata.

Mi ricevis la sekvantan respondon—"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi aux elefantiasio. La rizo sole ne kauxzas tion: La malricxuloj, la kampanoj, ankaux suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte mangxas rizon; eble nur unu aux du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraux konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaux la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata cxambro havas ofte tiun malsanon. Unu aux du monatoj en la patralando estas suficxaj por kuraci gxin." (Espo. 7383).

Esperantisto 8105.

Kara Sinjoro, La unua numero de via tre lauxdinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankaux portis benon al cxiuj de tiu cxi loko; cxar, jxus cxe la momento de gxia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al gxiaj bone presitaj pagxoj. Certe cxiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuragxa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedauxras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas cxe ni Kariofilojn.[17] Mi devis esti skribinta diantojn,[18] cxar la kariofilo,[17] kreskajxo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie cxi. Kvankam mi estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ...

Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaux ellernis tre multe pri la kariofila[17] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi mirigxas legante ke Anglujo enportas cxiujare 1/4 milion funtojn[20] da tiu drogo. Certe cxiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn pomtortojn![21]

Kun sinceraj gratuloj, Via fidele, C. Bicknell.

FOOTNOTES:

[17] Cloves.

[18] Carnations.

[19] Amateur.

[20] Pounds.

[21] Apple tarts.



LA SONO DE VOCXO.

(Telefona Okazo.)

(de G. S. WEBSTER, eltirita el "TAT," tradukita de JOHN ELLIS.)

* * *

S-INO JUNEDZO. S-O JUNEDZO. VOCXO.

* * *

[SCENO.—Mangxocxambro cxe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas fiksita sur skribtablo.]

S-ino Junedzo (alparolante al katido, dume sxi cxirkauxligas banton[22] cxirkaux gxia kolo[23]).—Nu[24], katideto, mi miras kion mia Ricxjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al malplacxega cxevalkura konkurso—mi ne kredas ke li sin okupas tiamaniere dum lia libera tempo—malgraux la duonesprimajxoj[25] de Klaro Paseo, sed—. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje hodiaux, kaj li mem respondis al mi cxiufoje; tial cxio necese estas tute gxusta. (Sidigas la katidon sur kuseno) Nu, kion fari? Estas tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj pri iliaj kulpetoj, suficxe je unu tago. Mi kudris butonon sur la ganto de Ricxjo, kaj mi jam skribis dudek-sep pagxojn al la patrineto. Ho! Mi devas alvoki Ricxjon denove; li kutimas auxdi mian vocxon almenaux okfoje en cxiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi cxesis ami lin, aux ian similan terurajxon! (Aliras al la telefono kaj sonorigas) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (Post momento, sxi auxdas respondon.)

S-ino J. (en 'fonon).—Jes, cxu vi cxe-estas?

Vocxo.—Kompreneble, Karulineto!

S-ino J.—Kiu estas tie?

Vocxo.—Kies vocxo sonas, cxu vi pensas?

S-ino J.—Tio estas simila je la vocxo de mia propra edzeto.

Vocxo.—Tia mi estas, Kara Mia!—Via vera, sola, propra Ricxjo.

S-ino J—Cxu vi maltrankviligxas kaj pensadas ke mi ne estas alvokonta al vi denove, Plejkara?

Vocxo.—Jes; mi ja terure maltrankviligxis pri tio, Koro Mia.

S-ino J.—Kion vi faras?

Vocxo.—Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia propra edzineto. (En tiu cxi momento, persono largxasxultra, festatempe vestita, mallauxte malfermas la pordon. Li staras senmove, kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente.)

S-ino J. (en 'fonon).—Mi sentadis tre forlasite la tutan tagon longe.

Vocxo.—Kompatinda knabineto! Baldaux mi revenos, cxarmanta mia.

S-ino J.—Mi skribis dudek-sep pagxojn al la patrineto.

Vocxo.—Cxu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas ke vi sendis al sxi la esprimon de mia amo.

S-ino J.—Ha! Nu, mi sxatas[26] auxskulti vin kiam vi parolas tiel pri la patrineto. Penu cxiam paroli tiamaniere pri sxi kiam vi estas hejme. (La persono apud la pordo sxajnas malkontente, kaj ial iom ekscitate.)

Vocxo.—Mi promesas, Amatino Mia.

S-ino J.—Mi ja pensas ke vi povus arangxi ke vi venos hejmen frue hodiaux, Ricxjo, por festi la trian monaton de nia edzeco. (La persono subite timigxas, kaj provas forsxteli mallauxte for de la cxambro, senvidite.)

Vocxo.—Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre okupataj cxe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (la persono piedfrapas senintence la katidon—la katido blekas ... kaj S-ino J. cxirkauxrigardas antauxe ol la persono povas atingi la pordon—sxi lasas fali la auxdilon telefonan, rapidas al li, kaj kaptas lin sovagxe per lia brako.)

S-ino J. (kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia vocxo)—RICXJO!! RICXARDO!!!

S-o J. (provas gajete sxajni kuragxa).—Nu, Kara Mia, cxu vi gxojas min revidi?

S-ino J. (trenas lin al la telefono).—Venu tien-cxi. (Sxi tenas la auxdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la telefonon si mem).

S-ino J. (en la 'fonon).—Kaj kiu vi diris ke vi estas?

Vocxo.—Efektive, cxu vi forgesis tiel baldaux? Via propra Ricxjo.

S-o J.—Sed, pendigxu! ... (S-ino J. metas sian manon sur lian busxon).

S-ino J.—Kaj kion vi diris ke vi faris?

Vocxo (ripetas malrapide kaj tre klare).—Ke mi tre laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto.

S-o J. (li mem provanta alvoki per la telefono).—Silentigxu, malsagxulo! Cxu vi ne scias.... (S-ino J. cxesigas lin kiel antauxe.)

S-ino J. (en la 'fonon).—Ni finigos tiun-cxi konversacion cxar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, lacxigas iom auxskultante lian propran imagxan vocxon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por atesti kiam mi procesos por ricevi jugxan disigon.[29]

Vocxo.—UX—ux—ho! ux—ux—(S-ino J. sonorigas por cxesigi la elektran komunikadon; sin turnas al S-o J., kies vizagxo grade igxas fraga-tomata-sun-mallevigxan specon de koloro).

S-ino J. (per nordpolusa[30] vocxo).—Havu la bonecon klarigi—se eble vi povas.

S-o J. (gajete).—Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas, karesinda mia, vi havas tre dolcxan kutimeton, alvokante min cxe la oficejo cxiuhore, kaj cxar mi—ux—ne estas—ux—cxiam tie....

S-ino J.—Estante cxe cxevalkuraj konkursoj, eble?

S-o J. (kuragxege).—Jes, estante cxe cxevalkuraj konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperajxon hieraux, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, dauxrigante ... cxar mi ne cxiam estas cxe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ux ... maltrankviligxus se mi ne respondus cxiufoje kiam vi sonorigus por mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia cxefkomizo, kiu estas iom da ventroparolanto, imitu mian vocxon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi forestus, kaj la malsagxulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue hodiaux—tial—Ho! pardonu min, Mimio!

S-ino J. (frostatone).—Neniam! (surlevigante la katidon) Venu kun mi, katideto, ni ambaux estas trompigxitaj. Ne pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (lasas larmon fali sur la dorson de la katido). Sed (sin turnante al S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke—(telefona sonorileto tintas) Ha! la 'fono denove! (S-o J. saltas antauxen kvazaux li volis respondi—S-ino J. malhelpas lin) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi kredas. Eble estus ecx pli interesa afero, se mi provus ventroparolan aktorajxon (aliras al la telefono kaj respondas per rauxka, vira vocxo) jes, kiu estas tie?

Vocxo.—Ho! Maljunulo! Cxu tiu estas vi?

S-ino J. (same kiel antauxe).—Ne,—UX—tio estas, jes.

Vocxo.—Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta cxirkauxkolo, kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno estis cent-deko da livroj; nu, cxar vi volas aldoni plue dekon, mi povas ricevi jxus tion, kion vi bezonas, pendajxon ankaux, po cent-dudek livroj. Cxu tio vin sxatas?

S-ino J. (per malforta vocxeto).—Ricxjo, cxu vi volus veni kaj respondi al tiu-cxi, mi petas?

(Li aliras al la telefono, kaj post arangxinte la aferon, sonorigas por cxesigi la komunikadon, kaj sin turnas al S-ino J., kiu sidas sur la sofo, sxia vizagxo en la pelto de la katido, kaj ploras iom).

S-o J. (alstrecxante liajn brakojn).—Mimio!

S-ino J. (lasas fali la katidon).—Ho! Ho! (Sur lian bruston) Ho! Ricxjo!! (La katido gxoje murmuras.)

FOOTNOTES:

[22] A knot of ribbon.

[23] Neck.

[24] Well!

[25] Half statement.

[26] Like.

[27] A thousand.

[28] Volcanoes.

[29] Separation.

[30] Northpolar.



PHONETIC LONGHAND.

In fulfilment of a promise made in the first number of The Esperantist, a few phrases are here given, with their equivalent English phonetic spelling. In reply to those friends who wish to see a monthly list of stock phrases, with their English meaning, we beg to remind them that the Frazlibro de la Turisto contains 400 such phrases, each in 6 languages, for the trifling cost of 6d. We are not disposed to sacrifice our limited space as suggested, unless, after mastering the 400 phrases named, which deal with a great diversity of subjects, our friends still feel the need for a further collection.

The phrases used below are culled from a forthcoming work by Mr. J. A. Thill, of Plymouth:—

Cxiam uzu Esperanton kiam vi skribos al mi. Chee ahm ooz oo Aysp ayr ahnt ohn kee ahm vee skreeb ohs ahl mee.

Veku min morgaux cxirkaux la kvina horo. Vay koo meen mohrg ow cheerk ow lah kveen ah hohr oh.

Senvestigu vin kaj kusxigxu. Sayn vayst eeg oo veen ky koosh eej oo.

Mi prosperis en tiu cxi afero. Mee proh spayr ees ayn tee oo chee ah fayr oh.

Mi devas refari tiun cxi kalkulon. Mee dayv ahs ray fahr ee tee oon chee kahl kool ohn.

Vi rejunigxas pli kaj pli! Vee ray yoon eej ahs plee ky plee!

Kiam vi senvestigos viajn piedojn? Kee ahm vee sayn vayst eeg ohs vee ine pee ayd oyn?



EN VAGONARO, REVENANTE DE LA MARO.

Lernejestro, afable parolante al la plej mallertulo de la lernejo:

Cxu la maro alvenis al viaj atendoj, Roberto?

Lernanto, kiu estis tro proksimigxinta al la undoj:

Se placxas, Sinjoro, gxi alvenis al tie cxi; Kaj, per fingro, li montris sian bruston.

E. M.

* * *

Du fratinoj logxis kune kun sia onklino, bona sed tre severa virino.

Unu tagon la plej maljuna ekvidis ke la infanino fosas en la gxardeno kaj enterigas ion. Poste sxi foriris por trovi tion kion sia fratino faris: Kaj sxi eltiris el la truo paperan folieton sur kiu estis malbone skribitaj tiuj cxi vortoj. "Kara Diablo, venu tuj kaj forportu mian onklinon Marion."

Esperantisto, 4686.

* * *

Du vendistoj de malnovaj vestoj logxis kontrauxe. Nature ili ne tro amis unu la alian. Nokte angxelo venis al unu el ili kaj diris. "Rakontu al mi tion, kion vi deziras, kaj mi donos gxin al vi kondicxe ke via najbaro ricevos la duoblon da gxi."

La viro pensadis longatempe kaj fine respondis "Mi volas ke mi blindigxos je unu el miaj okuloj."

Esperantisto, 8105.



ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Doktoro Zamenhof aminde skribis al ni la sekvantan leteron—

"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de The Esperantist. La bona enhavo kaj la bela eksterajxo faras tre bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre placxos al cxiuj esperantistoj jam ekzistantaj, kaj gxi baldaux farigxos potenca kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos ricxaj kaj belaj. Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj ... Via, L. Zamenhof."

Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de eklernantaro, kiel estas preskaux cxiuj el niaj kunverkantoj. Estas granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola honorinda abonanto al la novenaskita organo.

* * *

Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie cxi nenio nova. Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermigxontaj en Parizo: se nur cxiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus bonege!!! Duan eldonon de La Frazlibro mi pretigas: al gxi mi aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via, P.F."

Vere la lingvo rapidege antauxmarsxadas en Parizo, kaj estas esperinde ke ankaux tie cxi Londone ni baldaux havos 36 kursojn. La Frazlibro de la Turisto sen gramatiko certe estis bonega libreto; kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, gxi estos mirinde utila verketo.

* * *

Sinjoro Bourlet, Prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza skribis—

"La firmo Hachette & Ko. en Parizo preparas kun la helpo de Sinjoro de Menil tutmondan jarlibron Esperantistan. Tiu jarlibro enhavos la nomojn kaj adresojn de cxiuj Esperantistoj, pro-esperantaj Societoj, jxurnaloj, k.c. Gxi eliros en la monato Marto de la proksima jaro. Mi treege petas vin ke vi bonvolu sendi cxiujn eblajn sciigojn, kiuj povus faciligi gxian verkadon al Sinjoro B. F. de Menil, 46 Boulevard Magenta, Paris 10.

Internacian kaj kunfratan saluton."

La enskribo estas senpaga.

* * *

Sinjoro Cart skribis afablan leteron gratulante nin pri The Esperantist kaj petante ke ni enpresu nomaron de la libroj por la blinduloj. Plezure ni anoncas ke la Angla lernolibro en la Brailla skribo nun estas eldonita, kaj ke gxia kosto estas 4s. Ni ankaux sciigos cxiujn blindajn amikojn de la nomaro de aliaj jam eldonitaj verkoj, se ili skribos al ni.

* * *

Esperanto tre rapide antauxiradas inter niaj Maltaj kunverkantoj. Dankoj al la sindonema propagando de Sinjoroj Agius kaj de Bono, preskaux cxiuj la Universitatanoj jam eklernas la helpantan lingvon. Eble la malgranda insulo baldaux farigxos "Esperantujon," kiu scias!

Sinjoro Agius skribis bonegan leteron kiu estis presita en la Daily Malta Chronicle, kaj ni skribis duan leteron pri Esperanto kiu ankaux estis tie presita.

* * *

Du samideanoj en Jxaponujo, Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn, ankaux skribis pri Esperanto en la Japan Times. Ni ankaux sendis respondon.

Post la ricevo de la dua letero, la Redaktoro de tiu cxi malproksimega organo skribis kiel sekvas.—"The fact that our playful rap at Esperanto should have inspired a disciple of that up-to-date language in this far corner of the world to champion its cause is certainly almost sufficient to make us reconsider our former verdict (which was perhaps dictated by aesthetic rather than utilitarian motives), and to admit that Esperanto may after all have a brighter future than Volapuk. At least the acquisition of the new tongue can do no harm and may possibly do some good. We thank our correspondent for the trouble he has taken.—Ed., J.T."

* * *

Bone, bonege! kaj la tutmonda Esperantistaro devas gratuli Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn por la granda helpo kiun ili tiel donis al la lingvo ne en Jxaponujo sole, sed cxie.

* * *

Ni bedauxras ke ni ne povas presi cxiujn la afablajn leterojn kiujn alilandaj amikoj sendis. Eble, en la estonteco, kiam nia malgranda organo estas bone logxigxita, ni povos pligrandigxi gxin kaj presi du pagxojn de alilanda korespondado. Gxis tiu tempo venos, ni devas esti kontentaj kun nur unu pagxo de tiaj interesajxoj.



DU FABLETOJ.

La Leono, la Urso kaj la Vulpo.—Leono kaj urso iam trovis mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi gxin. Tiel grava farigxis la batigxo ke fine ambaux el ili, duone blindigitaj kaj duone mortigitaj, kusxis sur la kampo, sen suficxa forto por tusxi la trovajxon strecxitan inter ili.

Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapasxis inter ilin kaj forportis la kaptajxon.

"Kiaj malsagxaj kreitajxoj ni estas," ili ambaux ekkriis, "ni malsxparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni mangxon al fripono."

Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis.

(6266).

* * *

La Hundo kaj la Katino—Maljuna sinjorino posedis hundon kaj katinon. La hundo, kiun sxi havis por gardi sxian dometon, logxis ekstere en ligna hundejo; kaj mangxis komunajn mangxajxojn.

La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon mangxante luksajxojn kaj dormante sur la mola tapisxeto antaux la fajro.

Longatempe la hundo envie rigardis la katinon; kaj fine parolis al sxi kiel sekvas—

"Mi gratulas vin, frauxlino, pri via tre bela vivo."

"Kiel gxi estas pli bona ol via?" respondis la katino, malfermante largxe siajn okulojn.

"Ni sxangxu lokojn dum unu semajno; kaj eble vi eltrovos." "Plezure," respondis sxi, kaj tuj la sxangxo estis farita.

Je la komenco la hundo gxuis[31] sin en la saloneto, sed sia gxojo ne estis longedauxranta. Sia granda korpo okupis tro multe da spaco; kaj la servistino, kiam sxi arangxis la cxambron, metis siajn piedojn sur lia kapo aux sur lia vosto, kauxzante al li grandan doloron. La mangxajxoj kiuj estis estintaj suficxaj por la katino, sxajnis esti nenio al lia forta stomako, kaj li sentis kvazaux mortonta de malsato. Fine la saloneto, unue tiel varma kaj bela, farigxis al li senaeran malliberejon. Post du tagoj li ne povis toleri gxin pli longe, kaj, humile foririnte al la hundejo, diris "Cxu vi estas tie, frauxlino?"

"Jes," respondis la katino je la pajlo interne.

"Nu, mi jxus estis pensanta ke, se rabisto venus, vi ne povus kontrauxstari lin; tial mi revenis al mia propra loko." La katino reiris en la saloneton ridetante.

Ne avidu la sorton de via najbaro.

(8380).

FOOTNOTE:

[31] Enjoyed.



L'ANGXELO KAJ LA INFANO.

ELEGIO.

Angxelo vizagxe radia Klinigxis cxe l'flank' de lulil'[32] En kiu, spegule, je lia, Ripozis imago simil'.

"Infan', mia cxarma similo," Li diris, "ho! venu kun mi; Ni vivos en brila Cxielo Ne estas Ter' inda je vi.

"Cxar tie neniu gxojegas; Suferas l'anim' en plezur' Ekkrio felicxa elvokas Sopiron el kor' sammezur'.

"Kaj timo kun cxiuj festenas— Neniam trankvila maten' Vesperon similan entenas[33] Aux de l'morgaux estas subten'[34].

"Cxagreno kaj kora doloro Cxu sulkus[35] vin, ho! frunto pur? Okulojn plenigus la ploro ... Cxu ja estas penseble nur?

"Ne, Ne, tra la supra vasteco Ekflugu tuj kune kun mi; Pardonas la Dia Zorgeco La tagojn estontajn por vi!

"Vestigxu funebre neniu Por vin el ter' vidi forir'; Last' hor' via estu por cxiu Simila je l'cxitienir'.[36]

"Nenia plorema vizagxo, Cxe l'tombo neniu gxemant'; Pro via benita pur' agxo, Mortint' sxajnas kiel dormant'."

Flugilojn L'Angxelo malfaldis, Kaj tra l'blua regno de l'sun', Duop' ili supren flugadis— —Senfila patrin' estas nun'.

El J. Reboul.

Esperantigis A. Motteau.

FOOTNOTES:

[32] Cradle.

[33] Contains.

[34] Support.

[35] Wrinkle.

[36] Coming here.



CORRESPONDENCE NOTES.

In our first issue the hope was expressed that all Esperantists would, without delay, translate the two letters enclosed in the Textbook and send them in for "The Adresaro." Many have already done so, and will no doubt soon commence their foreign correspondence, even if the collecting of picture postcards or postage stamps be the initial incentive. Several translators have experienced slight difficulties in their work, which we now take the opportunity of explaining.

In the first edition of the Textbook the first letter contained the word "propono." Many were unable to translate this, the meaning of which is "proposal." "Ekskolonelo" also presented difficulty to many. The meaning is simply "ex-colonel"!

The more recent letters seem to contain but one point of difficulty—the wonderful ever-recurring word "samideano" (which was here put in the feminine through an oversight). We have not yet discovered an apt translation for this most useful term. One of our members has put "friend in Esperanto," whereas others describe it as "kindred spirit" or "fellow-thinker." The literal meaning is of course "one who shares the same idea as yourself."

* * *

A most interesting letter has come to hand from one of our enthusiastic members. We here print it at length:—

"Dear Sir,—I am reluctant to encroach upon your time, but I feel I must write to congratulate you upon the get-up, the good printing, and the general excellence of your first number. It is far and away the best Esperanto journal I have seen.

"One of your correspondents, I see, urges that her age (71) precludes the possibility of her doing much for Esperanto. I hope not. If she has the same good health as I have, she may have several years before her yet. I am in my 81st year, and though I have a very busy life, I take a great delight in our "Kara Lingvo," and can read it with tolerable ease ... I am puzzled about the sound of "Eux," "Ej," and "Uj" ... I cannot make out the last line but one on page 9.

Yours, etc., E.D.R."

We heartily thank E.D.R. for his interesting and cheering letter. Certainly we all hope to have plenty of time before us in which to propagate "La Karan Lingvon."

To deal with the last point first, it was one of the printer's errors which one must inevitably find in a journal printed in a new language. "Firmo firinoj" should have been the one word "Firmoj." Our good colleague, Mr. Ahlberg, is thus fully exculpated from what at first sight must have seemed to our readers as "very original Esperanto" on his part. In apologising for the error, we would again call the attention of our readers to the motto at the top of page 1.

The Eux is very rare, generally found in Euxropo, which is pronounced as Ay-oo-roh-po, just as if the ordinary u had been used. The letter ux has no individual sound, as was explained in our last issue. Ej in plej, and all other cases, has the value of the ayi in playing. Uj as in ruin. Take for example the word Patrujo. This is spoken Pah-troo-yo. Similarly Lernejo is Lairn-eh-yo.

* * *

J.H.M. of Walthamstow writes a congratulatory letter in Esperanto, concluding with the request that we explain the etymology of three words used in the Gazette. "Klopodi," meaning "to busy one's self about something," is derived from the Polish: klopotac sie. "Cxerpi," meaning "to exhaust," comes from the Polish: czerpac. "Varbi," "to enrol," from the German: bewarben.

N.B.—It is remarkable, considering that Dr. Zamenhof is a Pole, that there are not more Slavonic words in Esperanto.

Philologists will find the Universal Dictionary (in Esperanto, French, English, German, Russian, and Polish) a useful work. Price 1s., post free.

* * *

Friends have written suggesting that we should have monthly competitions for the best translations from given passages in English literature. The idea is an excellent one, but we cannot adopt it at present, as our time is too fully occupied to enable us to give the requisite amount of care to the competitors' efforts. Nevertheless, we hope for an interesting competition in the near future. We need original work, however, more than translations. Meanwhile we offer a Prize (the Will o' the Wisp English-Esperanto Dictionary, which really ought to be ready by Christmas) to all friends who can send us the annual subscriptions of ten new subscribers. Of course secretaries and officials of groups are not included in this offer.

We are glad to state that we have received numbers of interesting letters. Our inveterate foe, space, forbids our printing all we wish. We trust that our friends will be satisfied with the written replies which are generally sent when their letters are crowded out.



DIVERSAJ SCIIGOJ.

Samideanoj en Boulogne-sur-Mer faris publikan pruvon pri la utileco de Esperanto per tiu cxi gazeto. Trovinte Francajn amikojn kiuj komprenis la Anglan lingvon, ili petis ke tiuj cxi traduku en la Francan la dulingvajn artikolojn en nia unua nombro. La Esperantistoj ankaux faris same. La rezulto estis rimarkinda. La tradukoj de la Esperantaj adeptoj estis pli akurataj ol tiuj de la studentoj de la Angla lingvo. Tiel oni praktike pruvis ke Esperanto estis ankaux tauxga ilo per kiu lerni naturajn lingvojn! Ili ankaux sammaniere tradukis La Suno Hispana.

* * *

Ni bedauxras ke ni ne havas suficxe da spaco por doni cxiumonate malgrandan priskribon pri niaj samtempaj gazetoj Esperantaj. Eble la Lingvo Internacia, L'Esperantiste kaj la Belga Sonorilo estas tiel bone konataj de nia legantaro kiel estas La Lumo. Sed tre malgranda nombro de Anglaj Esperantistoj vidis la novan (mi estis dironta la plej novan sed tiu cxi Esperantist estas la lastenaskita) Hispana Suno. Gxi estas dekdupagxa monata gazeto en la lingvoj Hispanaj kaj Esperantaj, kaj enhavas multe da tre interesa kroniko. Oni ne trovos rakontojn aux poemojn, sed la organo estos tre utila por cxiuj kiuj deziras lerni la lingvon de Cervantes; cxar la paralelaj tradukoj estas lauxvortaj.

* * *

La Sekretario de la Edukada Regnafako[37] skribis, antaux ne longe, al Sinjoro Ellis (Keighley), respondante je lia propono ke la instruado pri Esperanto farigxus parton de la edukada kurso en la lernejoj popolaj kaj dugradaj. Li diris ke "La fakestroj ne estas pretaj por akcepti la proponon nuntempe." Movi regnan fakon estas longa afero, sed espera fajrereto kusxas kasxe en tiu vorto nuntempe.

* * *

Sinjoro Ellis ankaux sciigas nin ke Sinjoro Wackrill, Colombo, Ceylon, komencis kurson, esperante plioficiale fondigi societon kiam la membraro estos plimultigxinta.

Ni bonvolas sukceson je lia entrepreno, kiu speciale interesas nin cxar gxi estas la unua peno por disvastigi Esperanton en Ceylon.

* * *

Sinjoro Metcalfe diras ke li nun komencis korespondan sxakludon kun Subleuxtenanto L. Jamin (Antverpeno). Ambaux el ili cxiam skribas en Esperanto kaj Sinjoro Metcalfe nun atendas la kvaran movon.

* * *

La unua kunveno de la nova Esperanto Society en Brixton estis tre sukcesa. Preskaux cent cxeestantoj auxskultis paroladon pri la lingvo internacia kaj gxia gramatiko. Poste, dudeksep el ili membrigxis kaj la cxiusemajna kurso komencis. Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, estas la Hon. Sek.; kaj li volonte respondos je cxiuj demandoj pri la nova societo, kies jarabonpago estas 2s. 6d.

* * *

Jen estas ankaux bonaj novajxoj de Plymouth. Sinjoro Treleaven paroladis cxe la Athenaeum, Plymouth, kaj, post kelkaj tagoj, donos similan paroladon en Liskeard, Cornwall.

Oni devas gratuli tiun cxi energian varbiston kaj esperi ke la du paroladoj kreos multajn samideanojn kaj eble fondigos novajn kursojn.

* * *

Tiu cxi estas nur la dua nombro de The Esperantist, sed gxi estas la lasta de la jaro 1903a. La Redaktoro deziras sendi internaciajn salutojn al cxiuj amikoj, cxu Angloj, cxu alilanduloj, kaj gratuli ilin pri la bona progreso kiun Esperanto faris dum tiu cxi jaro. Esperanto cxiam kreadas entuziasmulojn;[38] sekve gxi kreskadas pli kaj pli rapide.

Antaux dekdu monatoj, la bela lingvo estis preskaux nekonata en tiu cxi lando. Nun jen estas tie cxi almenaux 5,000 personojn kiuj acxetis lernolibrojn; kaj unu lernolibro ofte instruas multajn lernantojn. Kaj tiu cxi ne estas la plej bona atesto pri la praktikeco de Esperanto. Multaj el niaj cxi-tieaj samideanoj jam estas adeptoj, kaj skribis bonajn kaj interesajn artikolojn por tiu cxi malgranda organo. Vere, mi dubas cxu estus eble ke oni redaktu gazeton en natura lingvo ajn, post dekdu monatoj de lernado; ecx se tiu lernado estus estinta treege koncentrigita. Sed tia estas la simpleco de Esperanto, gxia logikeco, gxia senescepteco, ke oni povas eldoni monatan gazeton en la nova lingvo kaj ricevi la aprobon de Doktoro Zamenhof mem. Vivu Esperanto! Vivu Doktoro Zamenhof! Vivu cxiuj amikoj kiuj komencas disvastigi la internacian lingvon tra la multelingva mondo!

FOOTNOTES:

[37] Board.

[38] Enthusiasts.



THE NEW DICTIONARIES.

With pleasure we announce that both the Esperanto-English and English-Esperanto Dictionaries will be ready by Christmas. Orders are now being booked, and will be executed as soon as possible. Each work is published at 2s. 6d. Send to the Hon. Sec., Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C.

SPECIMEN PAGES.

From The Esperanto-English Dictionary.

direkci-o, management (manager's office), body of directors.

direkt-i, to direct, to instruct; o, the direction (to be followed); ad o, management of anything; il o, helm; il ist o, pilot, helmsman.

direktor-o, director.

direktori-o, directory.

dis-, separating affix: jxet i, to throw; jxet i, to throw about; sem i, to sow; sem i, to scatter, to disseminate; ig i, to separate (active); igx i, to separate (mutually); igx o, schism, disunion; don i, to distribute.

disciplin-o, discipline.

disertaci-o, dissertation.

diskont-o, discount; —i, to discount.

diskut-i, to discuss; ebl a, debatable, discutable.

dispon-i, to dispose (not to arrange).

disput-i, to dispute; —o, quarrel, altercation.

distil-i, to distil; ej o, distillery; il o, alambic, still; ist o, distiller.

disting-i, to distinguish; igx i, to distinguish oneself, to become famous; igx a, distinctive.

distr-i, to take away the attention; o, the act of taking away the attention; ajx o, want of attention; ec o, state of inattention; it a, absent-minded.

distrikt-o, district.

diven-i, to guess.

divers-a, diverse, varied.

divid-i, to partake, to share; ad o, division (arithm.); ne it a, undivided; ne ebl a, indivisible.

divizi-o, division (milit.).

*do, therefore, consequently, then (argumentative).

dogm-o, dogma; —a, dogmatic.

doktor-o, doctor.

dokument-o, document.

dolar-o, dollar.

dolcx-a, sweet; ig i, to sweeten, to assuage.

dolor-i, to pain, to ache; —o, pain, ache.

dom-o, house; et o, cottage, small house; an o, one belonging to the house; e, at home; ir i e n, to go home.

domagx-o, pity, (i.e. regrettable affair); est as o, it is a pity.

From The English-Esperanto Dictionary.

Douche, dusxo.

Dough, knedajxo.

Dove, kolombo.

Dovecot, kolombejo.

Down, lanugo.

Downs, sablaj montetoj.

Downfall, falego.

Dowry, doto.

Downwards, malsupre.

Doze, dormeti.

Dozen, dekduo.

Draft (bill of exchange), kambio.

Drag, treni, tiri.

Dragon, drako.

Dragon fly, libelo.

Dragoon, dragono.

Drake, anaso.

Drama, dramo.

Dramatical, drama.

Dramatist, dramauxtoro.

Drape, drapiri.

Draper, drapvendisto.

Drastic, drastika.

Draught-board, dama tabulo.

Draughts (pieces), damoj.

Draughtsman, desegnisto.

Draw (water from well), cxerpi.

Draw (pull), tiri.

Draw after (load, etc.), posttiri.

Draw (near), proksimigxi.

Draw (lots), loti.

Draw (together), kuntiri.

Drawer, tirkesto.

Drawers (garment), kalsono.

Drawing (lots), lotado.

Dray, sxargxveturilo.

Dread, timi, timegi.

Dread, teruro, timo.

Dreadful, terurega.

Dream, songxi.

Dreary, malgaja.

Dredge, skrapi.

Dredger, skrapilego.

Dregs, fecxo.

Drench, akvumi.

Dress (clothe), vesti.

Dress (wound), bandagxi.

Dressing case, necesujo.

Dress coat, frako.

Dressing gown, negligxa vesto.

Dressmaker, kudristino.

Dressing room, tualetejo, vestejo.

Drill, bori.

Drill (tool), borilo.

Drill (military), ekzerco.

Drink, trinki.

Drink (to excess), drinki.

Drink, trinkajxo.

Drinkable, trinkebla.

Drip, guteti.

Drive away (expel), forpeli.

Drive (in carriage), veturi.

Drive back (repel), repeli, repusxi.

Drivel, kracxeti.

Driver (car, etc.), veturisto.

Droll, ridinda, sxerca.



In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine.

SYNOPSIS OF THE GRAMMAR.

The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:—

A B C CX D E F G GX H HX I J JX K L M N O P R S SX T U V Z and UX.

The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by—"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot."

The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound:—

The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " CX " " Church. " " G " " Gag; i.e., the hard sound. " " GX " " George; i.e.,the soft sound. " " H " " His; i.e., it is aspirated and never mute as in French. " " HX " " Loch; i.e., the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " JX " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " SX " " in She.

* * *

The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto.

The letter UX is only found in diphthongs—Baldaux is sounded Bahldow.

The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy.

ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird.

When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird.

All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn.

All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds.

* * *

The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think.

PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go.

PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went.

FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Sxi iros, she will go.

CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go.

IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go!

SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go.

The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA—Iranta, going. In the Passive voice in ATA—Farata, being done.

PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA—Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA—Farita, having been done.

FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA—Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA—Farota, about to be done.

ADVERBS end in E—Bone, well. Bele, beautifully.

* * *

1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers.

2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be.

3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend.

4. Questions are introduced by "Cxu." Cxu mi ne havas amikon? Have I not a friend?

5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary.

N.B.—There are no exceptions or irregularities in Esperanto.

The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:—

BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law.

DIS indicates separation, as in English. Dissxiri, to tear to pieces.

EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn.

MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy.

RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again.

The principal SUFFIXES are the following:—

AJX signifies an object made from—thus, Fruktajxo, something made from fruit.

AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest.

EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable.

EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty.

EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense.

EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Pregxejo, church.

ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm.

IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill.

IGX denotes turning or becoming. Paligxi, to turn pale. Fortigxi, to become strong.

IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle.

IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt.

IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant.

UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man.

By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified.

* * *

All should have "The Student's Complete Text Book," 1s. 3d., post free, and "Twelve Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

The books most read are:—

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free.

"Twelve Exercises with Key," by A. Motteau, 1s. 3d., post free.

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply subscribers with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. the set.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Complete Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries will be ready shortly. Price 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.

THE END

Home - Random Browse