HotFreeBooks.com
The Esperantist, Vol. 1, No. 3
Author: Various
Home - Random Browse

Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 3.

January, 1904.

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.



CONTENTS.

Page Editor's Notes 33-35 Radium (Sir William Ramsay) 36-37 Two Fables (Esperantist 6266) 37 Nursery Rhymes (Ben Elmy) 37 A Terrible Night (Edward Metcalfe, M. A.) 38-39 The Tempest, continued from pages 5 and 21 (translated by A. Motteau) 40 Casabianca (translated by Clarence Bicknell) 41 Evening (Carlo Bourlet) 41 Comrades in Other Lands 42 The Antiquity of the Sphinx (Ben Elmy) 43 A True Tale (Esperantist 4686) 44 Benjamin Franklin's Whistle ("Kabe") 44 The Dream-Doctor (Esperantist 8379) 44 Correspondence Notes 45 Various Items of Interest 46 Synopsis of The Grammar 47-48



FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J.A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Crane's Park.

TYNESIDE, A. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.



The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

Tute liberigxita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.



To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.



LINGVO INTERNACIA,

A Monthly Gazette entirely in Esperanto. Edited by M. Paul Fruictier.

Annual Subscription, 3/6. With Literary Supplement. 5/6.

Send to the Librarian, Esperanto Club.

Single Numbers, 4d.



[Image: The BEST and most Useful Present for all who write, and the Busy Man's Right Hand.]

Waterman's IDEAL Fountain Pen

THE RIGHT WRITING PEN.

Does Not Leak. Does Not Blot. Does Not Spurt.

The Right Pen and the Wrong Pen

are two different things. Waterman's Ideal Fountain Pen is the right pen. It is right in every way. It is right in every section. You get a nib just right, to suit your hand. It is always there, and you get so used to it, no other pen is right. The ink supply is right—no leaking or blotting, no spurting or smudging. The writing is right. There are no sudden stops. The pen always keeps right on.

WATERMAN'S IDEAL— The Pen that is just right every way.

Of Stationers, Jewellers, &c, from 10/6. In Silver and Gold for Presentation. Send for Illustrated Brochure, post free from

L. & C. Hardtmuth.

12 GOLDEN LANE, LONDON. E.C.



THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.—A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.—M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.—G. B. Smith, Esq., 19. Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50. Dobelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.—Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos.

No. 3.

JANUARO, 1904.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.



KORESPONDANTE, NI LERNADAS.

La Nova Jaro komencas. Saluton! Gxi estu felicxa por cxiuj Gesamideanoj tra la Esperanta Mondo. Kaj gxi estu felicxa por la kara lingvo mem!

La jaro 1903a estis bonega, eble la plej bona kiun Esperanto estas gxis nun vidinta—sed ni fidu ke la venonta jaro estos ankoraux pli bona.

The Esperanto Club ankaux komencis novan jaron. Cxion, kio estis farebla per gxiaj malgrandaj financoj, la Klubo faris por disvastigi la lingvon; kaj estas mirinde kiom malmultaj entuziasmuloj povis fari dum kelkaj monatoj de senfina klopodado. Cxiuj Esperantistoj kaj iliaj amikoj estas invitataj al gxia Jarkunveno cxe Essex Hall, Strand, Jan. 14. 1904, 7-10.

Cxiulandanoj trovas plezurega la propagando de Esperanto. Nia legantaro sxatos la belajn vortojn de Doktoro Gustav Busuttil (Maltujo), kaj sendube gxi donos egalan plezuron legi la sekvantan leteron da Doktoro Ostrovsky (Jalta, Rusujo).

"Tre estimataj Kunfratoj: Mi jxus ricevis la Numero 1 de via Gazeto, The Esperantist. Koregan Gratulon pri tiu cxi nova grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon internacian de 1891 jaro, tamen gxis nun, mi ne forgesas la mirindan impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi sxajnis, kvazaux iu forprenis de miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaux malfermis antaux mi largxan pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi cxiam renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas. Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto farigxadis cxiam pli kaj pli largxa; kaj mi pli kaj pli gxuadis la grandegan gxojon estadi en tiu cxi cxarma palaco, kune kun gxiaj noblaj logxantoj. Hodiaux via bela, tre simpatia The Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera gxojo. Gxi kvazaux enkondukis min en novan, gxis nun nekonatan de mi, grandegan cxambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej belaj, plej luksaj apartajxoj de tiu cxi palaco, kie espereble ankoraux mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso estas sorcxe! Vivu la konstruistoj de tiu cxi mirinda palaco! Vivu la Esperantistoj!!"

Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn korespondantojn en nia lando. Por tiu cxi celo ni fidas ke nia legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu cxi Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaux sin mem, cxar, korespondante ni lernadas. [Cxiuj el la anoncoj en The Esperantist estas indaj je atento.]

Ni povus skribi multajn pagxojn pri la progreso farita de Esperanto dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro, 1903.

Jam longe Esperantistoj deziregis tauxgan stilmodelan skribajxaron. Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof jxus eldonis interesan kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el gxia Antauxparolo:—"Por ke cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis Fundamentan Krestomation kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de Esperanta stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al cxiu, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. Cxiuj artikoloj estas aux skribitaj de mi mem, aux, se ili estas skribitaj de aliaj personoj, ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. Zamenhof."

La unuaj pagxoj enhavas simplegajn frazojn. Je la dekoka pagxo komencas fabeloj kaj legendoj. Tiam aperigas multaj anekdotoj, rakontoj, sciencaj artikoloj kaj, laste poezio. Eble estas bedauxrinde ke la bona Doktoro enpresis 38 pagxojn el sia Hamleto kaj 17 pagxojn el la Iliado de Sinjoro Kofman, cxar multaj Esperantistoj jam havas tiujn cxi verkojn. Sed sendube la aliaj 403 pagxoj suficxos por montri perfektan stilon. (Kosto 3/- afrankite de la "Librarian," Esperanto Club).

Alia utila eldonajxo estas "Komercaj Leteroj" redaktite de Sinjoroj Berthelot kaj Lambert, kiu certe faciligos la uzon de Esperanto inter niaj komercaj samideanoj. Gxi enhavas 34 leterojn pri diversaj aferoj, kaj vortaron en la lingvoj Esperanta, Franca, Germana kaj Angla. (Kosto 7d. afrankite).

Sinjoro Rhodes sendis al ni ekzempleron de sia nova Key to the Ekzercaro. Gxi estas tre bona verketo, kaj cxiuj Esperantistoj kiuj havas la Ekzercaron certe estos sagxaj sendante 35 centimojn por gxia traduko en la Angla lingvo. Sinjoro Rhodes ankaux komencis tradukon de Bunyan's Pilgrim's Progress, kaj kredeble niaj legantoj baldaux vidos specimenon en The Esperantist. Alia specimeno kiun ni esperas presigi estas el la traduko de la Rubaiyat of Omar Khayyam, verkita de nia agema kunverkanto, Sinjoro Ben Elmy. Kvankam estas bedauxrinde ke Esperantistoj tiel lertaj, kiel estas tiuj cxi adeptoj, ne cxiam skribos originalajxojn, ni tamen deziras la sukceson de la du libroj, kaj ni esperas je originalajxoj de ili kaj de cxiuj adeptaj Samideanoj.

Mi deziras danki cxiujn, kiuj sendis proponojn pri la plibonigo de la Gazeto. Lauxdezire ni nun presigos sciencan kolonon. Niaj legantoj scias iom pri la jxuseltrovitaj ecoj de Radiumo, la plej nova mirajxo de la hxemia mondo. Mi kuragxigxis skribi al Sir William Ramsay, petante ke li helpu la Esperantan Aferon, aminde skribante por ni artikolon pri Radiumo. Mi plezure anoncas ke li ne nur promesis tion fari, sed ke lia respondo estis Esperante skribita.

Sinjoro Seynaeve proponis Esperantan Kunvenon Londone dum tiu cxi jaro, kiam cxiulandaj delegitoj pripensus pri Internacia Esperanta Akademio. Bonega ideo! Se niaj transmaraj amikoj venos cxi tie, ili povos esti certaj ke ni faros cxion, kion ni povos, por helpi je la fondo de Akademio, kaj ankaux por plezurplenigi ilian libertempon.

La Redaktoro.

P.S.—Ni jxus ricevis pruvon de alia nova verketo, "A New Hobby that may bring you a Living." Gxi estas interesa bonepresata ilo por disvastigi la lingvon, kaj estas eldonata de "The Esperanto Literature Agency," Colchester. La Librarian de la Esperanto Club (P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton) sendos gxin je ricevo de 7d.



IN CORRESPONDING, WE LEARN.

The New Year begins. Greeting! May it be happy for all fellow-thinkers throughout the Esperanto world. And may it be happy for the prized language itself.

The year 1903 was excellent—possibly the best which Esperanto has yet seen—but let us trust that the coming year will be even better.

The Esperanto Club also has commenced a new year. All that was possible with its slender funds the Club has done to spread the language, and it is wonderful how much a few enthusiasts have been able to do during some months of ceaseless activity. All Esperantists and their friends are invited to its Annual Meeting at Essex Hall, Strand, on January 14th, from 7-10 p.m.

People of every nationality find the propaganda of Esperanto most pleasurable. Our readers will appreciate the beautiful words of Dr. Busuttil (Malta), and doubtless it will give equal pleasure to read the following letter of Dr. Ostrovsky (Yalta, Russia):—

"Esteemed Brethren,—I have just received No. 1 of your Gazette, The Esperantist. Most hearty congratulations on this new important means of propagating our dear Esperanto! I know the international language since 1891, yet up to the present I do not forget the wonderful impression which Esperanto produced upon me. It seemed to me as if someone had taken away from before my eyes some heavy curtain, which prevented my seeing God's world. Esperanto, as it were, opened before me a wide portal, the entry into a palace vast and beautiful, where I have ever met many brethren, albeit unknown, yet very dear to me, whom once I lost and now have found again. Corresponding with persons of one and another nationality, my horizon has continued to become wider and wider, and I more and more have revelled in the great joy of being in this charming palace, together with its noble denizens. To-day your attractive, very congenial The Esperantist has once again filled my soul with a new, true joy. It has, as it were, introduced me into a hitherto unknown, immense new chamber of that palace, into your estimable Britain, into one of the most handsome, most luxxurious apartments of this palace, where I hope I still shall find new, sincere, noble brethren. The conception is bewitching! Long live the builders of this wonderful palace! Long live the Esperantists!!"

We hope that the amiable Dr. Ostrovsky will find many correspondents in our land. To this end we trust that our readers will fully utilise the address list on the cover of this Gazette. They will thus not only help Esperanto, but also themselves, for in corresponding we learn. [All the advertisements in The Esperantist are worthy of attention.]

We could write many pages on the progress made by Esperanto during last year, but now we will only give the memorabilia of December, 1903.

For a long time past Esperantists have greatly desired a suitable collection of writings as a model of style. To fulfil this requirement, Dr. Zamenhof has just brought out an interesting and most useful work. Here are some phrases from its foreword:—"In order that all shall be able equally to use the language, it is necessary for some models to exist which shall lay down the law for all. This is the reason why, having given way to the request of many Esperantists, I have brought out the Fundamenta Krestomatio, which can serve as a model of Esperanto style for all, and can guard the language from the fatal falling away into different dialects. I recommend the attentive perusal of the Fundamenta Krestomatio to all who wish to use written or spoken Esperanto. All the articles are either written by myself, or, if they are written by others, they have been by me corrected, so that their style shall not diverge from that which I myself employ."

The first pages contain simple phrases. At the 18th page commence fables and legends. Then appear many anecdotes, tales, science articles, and lastly poetry. It is possibly a matter for regret that the good Doctor has included 38 pages of his "Hamlet" and 17 from the "Iliad" of Mr. Kofman, because many Esperantists already have these works. But undoubtedly the other 403 pages will suffice to manifest perfect style. (Price 3s., post free, from the Librarian, Esperanto Club).

Another most useful publication is "Komercaj Leteroj," edited by Messrs. Berthelot & Lambert, which will certainly facilitate the use of the language among our commercial friends. It contains 34 letters on divers matters, and a vocabulary in Esperanto, French, German, and English. (Price 7d., post free).

Mr. Rhodes has sent us a copy of his new Key to the Ekzercaro. It is a good little work, and all Esperantists who have the Ekzercaro will certainly be wise in sending 2-1/2d. for its translation into English. Mr. Rhodes has also commenced a translation of Bunyan's Pilgrim's Progress, and probably our readers will soon see a specimen in The Esperantist. Another specimen we hope to print is from the translation of the Rubaiyat of Omar Khayyam, done by our busy fellow-worker, Mr. Ben Elmy. Although it is to be regretted that Esperantists, so clever as are these experts, do not always write original matter, we nevertheless desire the success of these two books, and hope for original works from them and from all expert friends-in-Esperanto.

I desire to thank all who have sent proposals for improving the Gazette. By request we will now print a science column. Our readers know something about the recently-discovered qualities of Radium, the newest wonder of the chemical world. I had the temerity to write to Sir William Ramsay, asking him to help the Esperanto cause by kindly writing for us an article on Radium. I gladly announce that he not only promised to do so, but that his reply was written in Esperanto.

M. Seynaeve has proposed an Esperanto Congress in London during this year, when representatives from all countries should deliberate concerning an International Esperanto Academy. An excellent idea. If our friends from over the sea will come here, they may be sure we shall do all in our power to help in establishing an Academy, and also to make their holiday pleasurable.

Literal Translation.

P.S.—We have just received a proof of another new little work, "A New Hobby that may bring you a Living." It is an interesting, well-printed means for spreading the language, and is published by "The Esperanto Literature Agency," Colchester. The Librarian of the Esperanto Club (P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton) will send it on receipt of 7d.



RADIUMO.

De Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S.

La strangaj ecoj de radiumo, precipe gxia brilo en la mallumo, kaj gxia briligo je aliaj korpoj, altiras la atenton de la tuta mondo. Tiu cxi radiumo estas metalo, ni kredas, kvankam gxis nun oni ne produktis gxin en metala stato, cxar gxiaj saloj estas similaj al la saloj de bariumo, blanka metalo, kaj bonekonata elemento. La kauxzo estas ke oni posedas tiel malmulte da tiuj saloj ke neniu deziras malsxpari gxin eksperimente, por efektivigi la sxangxon el salo en metalon, cxar la perdo estus granda. La plej bone konata salo, la bromido, kostas dek du sxilingojn po miligramo, kvanto preskaux nevidebla.

Cxiuj metaloj havas siajn proprajn spektrojn; se iliaj saloj estos hejtataj en flamo, rigardante ilin per spektrovidilo, oni vidas koloratajn liniojn proprajn al cxiu metalo, kiuj estas nomataj gxia "spektro." Tial metalo estas konebla per gxia spektro. La radiumo posedas gxian propran spektron, kiu estas simila al la spektro de bariumo, sed malsimila en la lokigo de la linioj. Ni kredas, sekve, ke la radiumo estas elemento simila al la aliaj metaloj.

El la saloj de radiumo elvenas dauxre gaso, kiu havas la econ ke gxi brilas en la mallumo, dume restante varma, kaj gxi eljxetas korpetojn nomatajn "elektronojn." Kiam tiuj cxi korpetoj tusxas la aeron, aux gason ian, ili aldonas al tiu cxi la povon eligi elektroskopon. Dum tiu cxi gaso eldonas hejton, kaj dum gxi sxutas elektronojn, gxi malaperas malrapide, kaj anstataux, oni ekvidas alian gason tre malpezan kies spektron Sinjoro Janssen, fama franca astronomiisto, observis en la suna lumo dum la jaro 1868, kaj kiu unue estis eltrovata sur la tero de la skribisto de tiu cxi artikolo.

Sxajnas do ke unu elemento, radiumo, povas produkti alian, heliumon. Cxu, kiel eble estas, aliaj elementoj formigxas samtempe, ni ne scias. Tia demando restas por estonta sercxado.

Ni vidu cxu radiumo posedas iajn ecojn, en speco aux grado malsimilajn al tiuj de aliaj elementoj, en kiuj oni ne observis gxis nun tiajn eksterordinarajn sxangxojn.

Unue do, estas almenaux du aliaj elementoj kiuj elsxutas elektronojn. Tiuj cxi estas toriumo kaj uraniumo. Cxiuj el ili, tiel kiel radiumo, sendube konsistas el multepezaj atomoj. Se ni prenos la pezon de hidrogena atomo kiel unuon, tiu de radiumo pezas cxirkaux 225 (aux ecx eble plie) tiu de toriumo 232, kaj tiu de uraniumo 240.

Cxar tiuj estas la tri plej pezaj specoj el konataj atomoj, ni povas diveni ke, kiam atomo estas multepeza, gxi celas al disrompigxo; ke sammaniere ke oni ankoraux vidis nenian stelon kiu posedas grandegecon pli vastan ol, ekzemple, miloble tiun de nia suno (alie gxi estus malpersista kaj forjxetus sekvanterojn); tiel neniaj elementoj posedantaj pli grandan atompezon ol difinan maksimumon, povas ekzisti, kaj ke tiuj, kiuj, laux nia sciigxo, posedas tre altan atompezon, estas mem en sia forjxetajxo de sekvanteroj.

Eble estas permeseble konjekti ke elektronoj estas malgrandaj, kaj atomoj de heliumo pli grandaj sekvanteroj. Sed preterdauxrigi la temon, sen difina konigxo, kiu nur povas ricevigxi per eksperimentoj, estus malutile.

Kompreneble multe da laborantoj, kiel eble plej ili povas, en la nuna tempo penadas por enigxi pli profunde en tiujn interesegajn regionojn de esplorado.



RADIUM.

By Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S.

The strange qualities of radium, especially its brilliance in the dark and its power of illuminating some other bodies, attracts the attention of the entire world. This radium is, we believe, a metal, although till now it has not been produced in metallic form, for its salts are similar to the salts of barium, a white metal and a well-known element. The reason is that so little of these salts is available that it cannot be wasted in experimenting to effect the change from a salt into a metal, for the loss would be great. The best-known salt, the bromide, costs twelve shillings per milligram, an almost invisible quantity.

All metals have their peculiar spectra. If their salts be heated in a flame, on examining them by means of the spectroscope, coloured lines peculiar to each metal may be seen, which are named its "spectrum." Thus a metal is recognisable from its spectrum. Radium has its particular spectrum, which is like the spectrum of barium, but different in the location of the lines. We therefore believe that radium is an element similar to the other metals.

From the salts of radium a gas continually escapes, which has the quality of shining in the dark, remaining warm the while, and it throws out bodies known as electrons. When these bodies touch the air or any gas they impart to that gas the power to discharge an electroscope. While this gas is giving forth heat and discharging electrons it gradually vanishes, and instead another gas appears, of low density, the spectrum of which M. Janssen, a famous French astronomer, noticed in the light of the sun during 1868, and which was first discovered on the earth by the writer of this article.

It seems, therefore, that one element, radium, can produce another—namely, helium. Whether, as is possible, other elements are formed at the same time we do not know. That question remains for further investigation.

Let us see whether radium possesses any properties, differing in kind or in degree, from those of other elements which have not yet been observed to undergo any such extraordinary change.

First, then, there are, at least, other two elements which discharge electrons. These are thorium and uranium. They all, as well as radium, undoubtedly consist of atoms of great weight. If we take the weight of an atom of hydrogen as unity, that of radium weighs about 225 (or perhaps even more); that of thorium 232, and that of uranium 240.

As these are the three heaviest kinds of atoms known, we may guess that when an atom possesses a great mass it tends towards disruption; that just as no star has been seen possessing a magnitude greater, let us say, than one thousand times that of our sun (else it would be unstable, and would throw off satellites), so no elements of a greater atomic weight than a certain maximum can exist, and that those which we know to possess very high atomic weights are themselves in the process of throwing off satellites.

It is perhaps permissible to speculate that electrons are small satellites, and that atoms of helium are larger ones. But to pursue the subject further, without more definite knowledge, which can be gained only by experiment, would be unprofitable.

Needless to say, many workers are doing their utmost to penetrate more deeply into this most interesting field of exploration.



La Leono kaj la Bovoj.—Tri bovoj sin pasxtis sur herbejo, tre pace kaj amike. Leono jam de longe estis rigardinta ilin kun la espero je kapti ilin, sed sentis ke ne estos sxanco por tion fari, dum ili kune restados.

Tial li sekrete ekdissemis malbonajn kaj falsajn dirojn pri unu kontraux la aliaj, gxis tio naskis jxaluzon kaj malfidon inter ili. Tuj kiam la leono vidis ke ili evitis unu la aliajn kaj sin pasxtis malkune, li sin jxetis sur cxiun aparte, kaj tiel sukcesis ke cxiu el ili farigxis facila kaptajxo de la leono.

Kiam amikoj malpacas, malamikoj profitas.

(6266).

La Rano kaj la Bovo.—Bovo sin pasxtis en marcxejo kaj okazis premi sian piedegon inter kelke da ranidoj, kaj morte premegis unu el la kovitaro[1]. Postvivanta ranido forkuris al la patrino por sciigi al sxi la teruran novajxon.—"Kaj, ho patrino, estas tre granda besto, granda kvarkrura[2] besto kiu tion faris!"—"Tre granda?" diris la maljuna ranino. "Kiel granda? Cxu gxi estas tiel dika" (kaj sxi sxveligis sin multe) "tiel dika kiel tio?"—"Ho!" diris la ranideto, "multe pli dika ol tio."—"Nu, cxu gxi estas tiel granda?" (kaj sxi sxveligis sin ankoraux plie)—"Certe, patrino, gxi estas; kaj, ecx se vi krevigos[3] vin, vi neniam atingos la duonon de gxia dikeco."

La maljuna ranino, kolerante ke sxia povo tiel estas dubata, alian penadon faris kaj vere krevis.

"Sin tro sxveligi estas dangxere."

(6266).

FOOTNOTES:

[1] Brood.

[2] Fourlegged.

[3] Burst.



KANTETOJ INFANAJ.

"TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!"

Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto! Kio estas vi, multe mi miras; Tiel alta, altega, el nia tereto, Diamant' en cxiel' vi aperas.

"THE NORTH WIND DOTH BLOW."

Blovas norda vento, Negxa estas sento, Kion faros tiam rugxgorgxeto? En grenejo restos, Varme tie nestos, Sub flugil' kasxite la kapeto.

"HEY, DIDDLE DIDDLE!"

Babilo, babileto! Kato kaj violoneto, Bovino super lunon eksaltante; Hundeto multe ridis, Ludeton kiam vidis, La plado kun kulero forkurante!

"LITTLE JACK HORNER."

Jxak Horner malgranda, En kojno sidanta, Kun pasto de prunoj sin festas; Enmetis fingregon, Eltiris prunegon, Kaj diris, "Knab' bona mi estas!"

Tradukis Ben Elmy.



NOKTO TERURA.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Estas tre granda cxambro, mi ecx povas diri grandega, sed la lito, antikva kaj per densaj kurtenoj cxirkauxata, estas tute en angulo.

Sur tiu-cxi lito kusxante mi vidas palan lumon enirantan tra la du fenestroj. Per fantoma lumo gxi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio gxi transiras la cxambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon cxe la kontrauxa flanko de la cxambro.

Gxuste tiamaniere timema infaneto tusxus la kapon de kusxanta hundo.

Kontraux tiu cxi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo.

Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi levigxas kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj.

Estas kvazaux ia nekonata forto altirigis min.

Grandaj multepezaj fenestroj, cxiu el ili havante tri kadrojn, el kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermajxoj, malvarma aero enfluas en la cxambron.

Mi sentas min tremetantan de—malvarmo, aux cxu estas—de ia antauxaverto[4] pri dangxero?

Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per sxtonegoj pavimatan. Je tri flankoj malaltaj konstruajxoj—cxeval—aux bovinejoj—gxin cxirkauxas, sed, dekstre de mia cxambro kaj apude, staras altega nerompita muro.

Kune kun mia cxambro gxi formas la kvaran flankon de la korto.

Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro de la cxambro min apartigas de tiu nerompita muro.

En la korto mi vidas du virojn, eble cxevalistojn. Sed kion ili estas farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel fantomoj movigxas?

Kaj pri kio sxajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorcxas min.

Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas lignan duontubon—tian, kian antauxe oni fiksis lauxlonge la randoj de tegmentoj, por ke gxi ricevu pluvakvon—klinigante gxin tiamaniere ke la maldekstra finigxo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra de la brusto de homo.

Ili firmigas gxin per fortaj subtenajxoj, kaj enpakis en la pli alta finigxo kvazaux mureton el drapo.

Tiel silente ili laboras ke oni povas auxdi nur la plej mallauxtan soneton.

Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruajxoj, ili tie restas kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[5], korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizajxo, estas envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur la manoj. Vere la maldikuloj estas farigxintaj dikeguloj!

Ili ambaux portas sxargxojn[6]; la unua pezan sxovilon feran tre profundan; la dua ledan sakon.

Kion gxi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega malkvieteco. Sxajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren, antauxen, malantauxen gxi saltas, aux pli korekte diri, gxi estas saltigita.

De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu cxi io eliras la forto altira, kaj vere gxi estas altirajxo terura!

Alveninte al la duontubo, je la pli alta finigxo, la unua, cxiam forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian sxovilon sur la lignan superajxon, kie trovigxas la drapa mureto: La dua malrapide komencas malfermi la sakon. Ili ambaux estas videble tremantaj!

"Cxu vi estas preta, Jocxjo?" demandis li, metante, singarde, la ankoraux fermitan busxon de la sako gxuste en mezon de la ligna kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[7] gxin, aux mi ne kuragxos gxin tusxi." "Preta," respondas la sxoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian mallertajxon; preta, Vicxjo, vi diras!"

"Ne riprocxu, Jocxjo; vole, nevole, estas necese gxin fari."

"Kaj kial gxi estas necesa? Cxiunokte ni batas kaj rebatas kaj ankoraux rebatas la sovagxan fisxbeston. Kial ne restus gxi en sako? Kiel mi sxatus[8] gxin mortigi. Cxu gxi estas senmortema, vi pensas?

"Se gxi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la Doktoroj gxin tusxu; sed post tia frapado gxi restos morgaux preskaux kvazaux senviva. Kaj estus dangxerege ke gxi restu en sako. Se ni ne cxiunokte svenigis gxin, baldaux gxi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de cxiuj vilagxanoj, eble ecx de la tuta homaro. Frapu fortege; jen——"

Singarde kaj malrapide la busxo de la sako estis malfermita. Io rapida kiel la fulmo antauxen saltegas, tute rekta al la vizajxo de lertega Jocxjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas gxin, kaj en tiu momento Jocxjo antauxpusxas la sxovilon, kaj per rapidega movo forte forjxetas la sovagxan beston. Kun bruega sono gxi frapas, dekstre de mia cxambro, la nerompitan muron, je la alteco de cxirkaux dudek piedoj de la tero. Jocxjo estas aginta kontraux gxi same kiel oni agas kontraux la balon kiam oni ludas "Cricket."

Tute svenigita gxi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj laux la formo de soleo[9].

En la momento dum gxi restas kvazaux senviva, Vilcxjo rapidas gxin levigi kaj remetas gxin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj gxi rekomencas la antauxan saltadegon.

De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antauxena saltego; de-nove kaj ankoraux de-nove....

Kiam Vilcxjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias; "Gardu treege, Jocxjo, ke vi ne sendas gxin tra la fenestroj, cxar gxi mortigos kiun ajn gxi tusxos."

Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, cxar gxi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la fenestron, mi ankaux antauxmetis antaux gxi la lignajn kovrilojn, fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn.

Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi auxdas ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aux flugantan, en la malfermajxon. Du aux tri fojojn gxi cxirkauxflugas la tutan cxambron. Eble gxi min ne vidas; certe gxi min ne tusxas, sed mi sentas la venton de gxia flugo, kaj kuras kiel eble plej rapide al la pordo.

Kiel eble plej rapide; sed la fisxbirdo kiu vere flugas, sed flugas per nagxiloj, tiel rapide antauxen saltis, tien kaj tien cxi, ke gxia blanka korpo sxajnas esti nur strio[10] de lumo.

Mi auxdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero trasxirita, kaj la terura fisxbesto cxirkauxflugadas mian kapon, preskaux frotante mian vizagxon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la pordon, mi permesos al tiu cxi terura besto eniri en la domon. Mi ne kuragxas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la besto ne vundos min. Mi restos en la cxambro."

Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaux per gxia malbona spirito gxi povas legi miajn pensojn, la fisxbesto forflugas al la malfermita fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel grandega nokta papilio.

Dume la du viroj kriegadas.

"Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu gxin eniri en la domon, la plej malgranda piko kauxzos la morton. Gardu la ponardegon[11]! Mi kaj Vilcxjo supreniros."

Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu la pordon.

Sur tableto kusxas largxa, maldika libro, kaj la fisxbesto pendas, kiel mi diris, sur la eksterajxo de la kurteno. Gxi restas tute senmova, eble gxi dormas. Mi denove rapidege ekpensas.

"Se mi gxin frapos forte kaj subite, kredeble gxi forfalos eksteren en la korton. Tiam, antaux ol gxi povos reveni, mi fermos la fenestron."

Per la du manoj tenante la libron, mi proksimigxas la kurtenon. Tiam, per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laux mia espero, estas forpelata tra la malfermajxo.

Forjxetante la libron, mi jxetas min sur la malfermitan kadron, kaj komencas fortege gxin tiri malsupren. Sed gxi estas pezega kaj movigxas nur malrapide; antaux ol mi povas gxin fermi, mi vidas revenante la fisxbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed nerapide kaj kviete per movo kvazaux gxi nagxas en aero. Jam trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro. Nun unu kvarono restas de la malfermajxo, kiam, tutproksime de mia vizagxo, alvenas la blanka solea korpo; gxi glitas supren inter la vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan korpon glitantan cxirkaux la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama momento la fenestro fermigxas, kaj la terura fisxbesto falas sur mian korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas tute enfermita kun la objekto de mia teruro! Senmove gxi pendigxas sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetajxojn kaj mi vidas la minacajn okulojn, rugxajn kiel brulantaj karboj. Kiel sxtono mi staras! Miaj okuloj grandigxas; mia sango malfluidigxas; mia koro estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi auxdas la frazon, denove kaj denove, "La plej malgranda piko kauxzas morton." "Vi malfidu la ponardegon." Mi ne kuragxas ecx spiri. Pezege la blanka korpo premas mian bruston; brulege la okuloj rugxaj brulas mian cerbon.

Ekster la pordo mi auxdas brueton. Jocxjo kaj Vilcxjo do alvenas!

La besto ankaux auxdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La nagxiloj movigxas, la vosto levigxas. Mi antauxsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite dissxiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forjxetanta gxin saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi vekigxis.

FOOTNOTES:

[4] Premonition.

[5] Legs.

[6] Burdens.

[7] Swoon.

[8] To enjoy.

[9] A sole.

[10] Streak.

[11] Sting.



[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

LA VENTEGO (Dauxrigo).

(Vidu la Novembran kaj Decembran Nrojn.)

AKTO I.

Sceno 2 (dauxrigo).

Mirando.— Vi ofte jam al mi ekparoladis Pri mia la deven', sed cxiam haltis, Lasante min ankoraux nekonantan.

Prospero.—Sed nun la gxusta horo fine venis, La nunminut' postulas ke vi auxdu. Obeu, auxdu. Cxu vi ne memoras Epokon ... aliloke ol cxi tie? ... Memori vi ne povas, kompreneble, Cxar tiam vi ne estis ecx trijara!

Mirando.— Sed iometon povas mi ...

Prospero.— Memori? Pri kio? pri personoj? domo? Nomu L'imagon kiu en vi konservigxis.

Mirando.— Kredeble estas songxo malproksima, Sed ne memoro, kiun mi posedas ... ... Cxu servis min aux kvar aux kvin virinoj?

Prospero.—Virinoj multaj servis vin, Mirando! Sed, kiel povis tia fakto logxi En via nematura la memoro? Nu! vi memoras pri antauxfarigxo ... Cxu eble kiel vi cxi tien venis?

Mirando.— Sed mi ne povas.

Prospero.— Antaux dek-du jaroj, La patro via, dek-du jaroj antaux, Regnestro estis, de Milano duko.

Mirando.— Cxu vi, sinjor', ne estas mia patro?

Prospero.—Patrino via cxiam estis virta: Sxi diris ke vi ido mia estas, Kaj via patro, duko de Milano, Heredontinon unu sole havas: Princino rajte estas sxi naskita.

Mirando.— Cxiel'! per kia perfidajx' ni perdis Grandecon tian? Cxu por nia bona, Cxu malfelicxa sorto?

Prospero.— Ambaux, kara. Perfido nin forpelis el Milano, Sed ni benigxe tien cxi alvenis.

Mirando.— Ho! mia kor' sangadas cxe la penso Je la malhelpo kiun mi vin kauxzis ... —Mi kvankam ne rememorigxas tion— Bonvolu vi dauxrigi.

Prospero.— Via onklo,— —Ke frato povis tiel perfidigxi!— Apud vi, homo, kiun mi koramis La plej en mondo—kiu ecx regadis Duklandon mian, tiam la unuan, Cxar estis mi el dukoj la plej alta! Precipe fama per indeco mia, Mi artamulo brilis senegala; Lernante tempon mi libere uzis, Regadon forlasinte al la frato ... De l'lerno l'amo tiel min okupis Ke fremda mi farigxis al la sxtato. Perfida onklo via ... Cxu vi auxdas?

Mirando.— Sinjoro, tre atente.

Prospero.— Nu, li frue Ricevis prince multon da petantoj, Rifuzis kelkajn, kelkajn kuragxigis, Kaj malobeon punis. Li renomis, Li anstatauxis ecx sekvantojn miajn, Aliformigis ilin; cxar li havis Sxlosilon oficejan, ja, la homan, Kaj lauxdi lin regnanojn li instruis; Cxar kiu flatis plej l'orelon lian Profiton plej ricevis. Nun li estis Hedero princan trunkon vualanta, Sucxanta ecx verdajxon mian propran! —Vi ne auxskultas ...

Mirando.— Patro, tre avide!

Prospero.—Atentu, kara! ... Mi, konfidemulo, Pli sxtataferoj nun ne plu zorgante, Al plibonigxo de klereco mia Dedicxis tempon: la malica frato Profitis. Malgraux mia grandanimo, Solece, mi farigxis nekonato ... Malbona sento movis Antonion Vidantan min senlime lernamulon. Konfido mia naskis kulpon lian; Senlima same lia ambicio Farigxis; ankaux la kvieto mia. Nu, provizita ne nur je trezoroj Sed je la povo ecx postuli plie— —Mensoge cxiam se agadas homo, Memoron sian tiel li pekigas, Ke la malveron li jam plu ne sentas— Jam Antonio pri si mem ekpensis Ke li la duko estas.—Cxar li agis Plenege tiam kiel duklandestro; Privilegion cxiam li posedis, Kaj tial plialtigxis—Cxu vi auxdas?

Mirando.— Ho! tian diron auxdus surdulino!

(Dauxrigota).



KAZABIANKO (Casabianca).—Mrs. Hemans.

Tradukis Clarence Bicknell.

La juna Kazabianko, knabo dektriagxa, filo de la Admiralo de la sxipo "Orient," restis cxe sia posteno[12] (en la batalo de la Nilo) post la ekflamigxo de la sxipo, kaj kiam cxiuj pafilegoj estis forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la eksplodo.

La knabo sur la sxip' brulanta, De cxiuj forlasite, staris; La flamoj de l'batalruinoj[13] Sur la mortintoj lumon faris.

Sed, naskigxite por komandi, Li restis, brava kaj belega, Estajxo de heroa sango, Infano, sed de form' noblega.

La flamoj proksimigxis; tamen, Al patra mendo[14] li obeis; Kaj sia vocxo al la patro Ne venis, cxar li jam pereis.

Li lauxte kriis, "Patro mia Cxu mi ne finis devon mian?" Ne sciis li ke l'Admiralo Ne povas auxdi filon sian.

"Parolu, patro," li rediris "Cxu min foriri nun vi lasas?" Sed nur respondas la pafado; La flamoj pli proksime pasas.

Nun sur la fronto lia batas Kaj sur la haroj, la varmeco; Sed de l'posteno de la morto, Regardis li en trankvileco.

Ankoraux lauxte li demandis, "Cxu estos devo, mia halto?" Dum tra la veloj pli kuradas La fajroj per rapida salto.

La sxipon, kun brilec' sovagxa, La flagon[15] ili envolvadis, Kaj super la kuragxa knabo, En la cxielon radiadis.

Subite tondra sku' bruegis Sed li—la knabo—kie estis? Demandu de la ventoj kiuj La maron per la eroj vestis.

La mastoj, flag', timono[16]—cxiuj Servadon faris je honoro. Sed nobla pli ol ili estis La juna kaj fidela koro.



FOOTNOTES:

[12] Post.

[13] Ruins of the battle.

[14] Order.

[15] Flag.

[16] Helm.



VESPERO.

I.

Cxielrugxo, Eknoktigxo, Mallumigxo, Malvarmigxo.

Peza nubo Super arbo; Nigra urbo Kiel tombo.

Cxio restas Kaj silentas; Cxio haltas Kaj ekmortas.

II.

Senamigxo, Mizerigxo, Forlasigxo, Eksoligxo.

Malespero En la koro; Amvespero Sen fervoro.

Koro restas Kaj silentas; Amo haltas Kaj ekmortas.

Carlo Bourlet.



KRISTNASKAJ PROBLEMOJ.

Cxiuj el miaj Jarabonantoj kiuj sendos korektajn solvojn de tiuj cxi problemoj al la Redaktoro ricevos dekduon da Posxtkartoj Esperantaj.

I. Prenu nombran nomon, anstatauxu unu el gxiaj vokaloj per konsonanto, vi ricevos grandan poeton.

II. Prenu nomon de birdo—1. Duobligu la du unuajn literojn, vi havos bongustan frukton. 2. Anstatauxu unu konsonanton per alia, vi ricevos kvanton.

III. Prenu nomon de nematura viro, kaj tiun de forta birdo. Legu cxiun el ili returnen, vi ricevos. 1. Financan firmon. 2. Inan Rusan baptonomon.

(Ni presos la solvojn en The Esperantist, No. 4, kune kun la nomoj de la divenintoj).

(6266).



ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Ni jxus ricevis leteron de Sinjoro Kuhnl, la Sekretario de la Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojagxo tra Euxropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaux, kiam mi denove sidas cxe mia skribtablo mi rememorigxas tempojn jxus pasintajn inter miaj novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj. Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi trovigxis en Anglujo, nekonante Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi sxuldas multe, cxar gxi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun cxi sxuldon mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter novaj adeptoj mi multe aludos[17] mian veturon en Londonon sen angla lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis publikigi en Bohema Esperantisto la tutan vojagxon.—Kuhnl Edward."

* * *

Kune kun Sinjoro Kuhnl en Londono trovigxis ankaux Sinjoro Rene Deshays. Tiu cxi afabla kaj lerta Esperantisto ankaux ne konis nian lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda sukceso kiun al vi mi bondeziras. Cxe mia rekomencita kurso (mi faras cxi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj interparolaj, la cxarman artikolon pri L'Itala Somero. Mi estos ankaux felicxa dauxrigi la legon de la Ventego Sume, mi vin kore gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann, Sekretario de nia grupo, ankaux tre sxatas vian gazeton, kaj skribis raporton pri gxi por la cxitieaj jxurnaloj.——Rene Deshays."

Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je The Esperantist, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro, kaj ankaux por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj pri gxi en Francaj Gazetoj.

* * *

Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas malproksima angulo de Trinidado; tamen gxi havas bonan Esperantiston, tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.—"Kara Sinjoro—Estas veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro, dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj cxi estas nur la malmola sablo de la marobordo, kiu tie cxi estas forlasita krom de pelikanoj. La marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[18] kaj la arbetoj de la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter mi. Certe estas malgxoje se oni ne estas venkinta la arton sin amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan al la pentrajxoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson. Pentru Londonon, kun gxia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago de Julio aux Auxgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel gxi cxiam estas. Via. A.M."

* * *

Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon—en Esperanto parolitan—cxe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto, kaj ni tre bedauxras ke ni ne havas suficxe da spaco por presigi gxin en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem, Doktoro Busuttil poezie diris—"Esperanto estas kiel nemortema grandega arbo kun multaj fortaj brancxoj, plenaj je cxiam verdaj Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia Lingvo estas la Arbo: Brancxoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun farigxi brancxo aux resti simpla folio kiun la plej malgranda blovanteta venteto povas faligi—ni devas elekti aux unu, aux la alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaux kvar aux kvin monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro Agius skribis leteron pri la lingvo al la Daily Malta Chronicle. La afero eble silente estus mortinta se la Hon. Sek. de la Esperanta Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu cxi letero kaj decidis fari veran propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de cxiuj cxeestantaj gesinjoroj, fortigxos la Maltan brancxon de la grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed kompreneble Anglujo cxiam faros tion, kion sxi povos, por helpi sian fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj Anglaj kaj Italaj. Ambaux el ili presigis multajn bonajn artikolojn pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel eble plej ofte.

FOOTNOTES:

[17] Allude to.

[18] Cocoanut Palms.



KIAN AGXON LA SFINKSO HAVAS?

Sendube la plej antikva konstruajxo hommana, kiu ankoraux restas gxis nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu fama statuego staras aux—pli bone diri—kusxas sur la sabloj de la egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de Kajro, cxefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kusxanta leono, laux korpo kaj membroj; sed kun kapo, sxultroj kaj brusto de virino. Cxe nia tempo nur vidigxas iom plu ol la kapo de la giganta statuo; cxar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaux enterigita, de la sablo.

Kian agxon la Sfinkso havas? Cxu iu povas tion nun eltrovi? Cxe la militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn soldatojn—"Bravuloj miaj, de la altajxo de tiuj cxi Piramidoj, milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aux fanfaronado[19]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas ecx pli malproksiman daton. Kaj cxiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso ekzistis longe antaux la fondigo de ia Piramido.

Plinio skribis, cxe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas cxirkaux la 6a gxis 16a de Auxgusto, dum estas la Suno en la signoj zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena "procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka ne akordigxas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo. La fiktiva[20] (tamen konvena) sistemo homa malproksimigxas de la reala loko de la stelaroj dum la dauxro de cxirkaux 12,900 jaroj,—kaj tiam vice alproksimigxas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu tempdauxro la Suno transkuras la tutan zodiakon, logxante en cxiu zodiaka stelaro laux la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo (cxe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj Leono. Kaj en tiu cxi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraux okazis kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive, la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro.

Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en epoko kiam vere akordigxis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj de sama nomo. Tia monumento dece[21] memorigus tioman notindan kaj raran okazon. Estis ankoraux tia okazo preskaux 2,000 jaroj A.K., sed la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol cxiu historio. Eble, do, la Sfinkso memorigas pli fruan okazon, cxirkaux 23,000 jaroj A.K.? Tia konkludo ne devas sxajni nekredebla; cxar Herodoto rakontas ke la Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj la plej novaj sercxadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus atingi tian malproksiman daton.

Originale verkita Ben Elmy.

FOOTNOTES:

[19] Boast.

[20] Hypothetical.

[21] Fittingly.



GERMANAJ PROVERBOJ.

1. La infanoj de niaj najbaroj estas cxiam la plej malbonaj.

2. "Preskaux" neniam mortigis musxon.

3. Pli malgrasa la hundo, pli grasa la pulo[22].

4. La plej bona spegulo estas malnova amiko.

5. Dio donas la vinon, sed ne la botelon.

6. La kuirejo mortigis pli multe da homoj ol la glavo.

7. Silko kaj veluro estingas la fajron de la kuirejo.

8. Unu patro subtenas dek filojn pli bone ol dek filoj unu patron.

9. Kiu unufoje invitis la diablon en sian domon neniam liberigxos de li.

10. La legxoscienco havas vaksan nazon: oni povas tordi gxin lauxvole[23].

(En la kvara Esperantist trovigxos dek Italaj Proverboj.)

(4686).

FOOTNOTES:

[22] Flea.

[23] At will.



LERTA RESPONDO.

"Se la demando ne estus malgxentila, kiom vin kostas via logxejo kaj mangxado?"

"Se la demando ne estus malgxentila, mi tuj respondus!"

B.E.

Maljunulo: "Vi diris al mi ke vi mortigis leonon en Afriko?"

Junulo (Sveligante je fiero): "Jes, kaj senhelpe mi faris gxin!"

Maljunulo (Kritike): "Do neniu vidis vian kuragxan agon."

Junulo: "Jes, la leono."

C.W.T.R.



VERA RAKONTETO.

En Anglujo la Sinjoroj estas ofte ne suficxe bonmanieraj; en Italujo ili estas ofte tro komplimentuloj, kiel la sekvanta vera rakonteto atestos.

Du sinjoroj, Milananoj, kiuj renkontis la unuan fojon cxe vespermangxo, malfrue kunforiris.

"Cxu vi iras dekstren?" diris Sinjoro A. "Jes," respondis Sinjoro B. "Cxu vi."

Kaj ili ambaux kunpromenis. Cxe la unua flankstrato ili haltis. Cxiu kredis ke sia kunvojiranto logxis en tiu kvartolo[24], kaj volis akompani lin domon. Tial ili kuniris antauxen.

Post multe da similaj haltetoj kiam unu aux la alia diris "Mi esperas ke vi ne venis ekster via vojo pro mi," fine ili alvenis al la enirejo de granda palaco, en kiu logxas du aux tri familioj je cxiu etagxo. Sro. A. akceligxis ion, kaj Sro. B. haltis, konvinkite ke Sro. A. alvenis hejmen. Ambaux diris mil komplimentojn kaj "bonan nokton" multefoje kaj "Je nia revido" sed ili kuneniras kaj supreniras al la unua etagxo, kie ili rehaltis; sed certe neniu estis cxe si: Tial ili supreniris per la dua sxtuparo k.t.p. gxis la finigxo.

Tiam ili trovas ke ili ambaux logxas en alia tre malproksima kvartolo de la urbo!

Esperantisto, 4686.

FOOTNOTE:

[24] Quarter.



LA SONGXOJ VERIGXIGAJ.

La nigruloj, liberataj servoj en Sudaj Sxtatoj de Ameriko, estas tre kredemaj, precipe pri cxarmoj. Ili nomas tiujn cxi "Vudu."

Foje nigrulo malricxa kaj mallaborema, iris al maljuna Vudua Doktoro, kaj deziris ke li donu cxarmon por verigxigi liajn songxojn.

La Doktoro konsentis tion fari kaj donis al li kuniklan osteton kiun li trovis al la tempo de la novluno en la mortintejo. La nigrulo gajege foriris.

Sed post tri aux kvar tagoj li revenis tre malplezurata cxar la cxarmo ne estis sukcesa.

"Ho! Tiu cxi ne estas bona," li diris.

"Ne bona?" ekkriis la Doktoro.

Ne respondis la alia. "Tri foje mi songxis ke mi trovus multan monon, kaj hodiaux mi perdis, mian solan moneron! Vi ne estas Vudua Doktoro; tute ne!

"Ha," respondis la maljunulo. "Cxu vi ne ofte rimarkis ke vi ne povas memori viajn plej belajn songxojn kiam la mateno venis?"

Jes, tiaj kelkafoje estas okazintaj.

"Nu! Oni nur povas verigxigi tiajn songxojn!"

Esperantist, 8379.



LA FAJFILO DE BENJAMIN FRANKLIN.

Kiam mi estis sepjara infano, en festo oni plenigis miajn posxojn je kupraj moneroj. Mi tuj iris en butikon,[25] kie oni vendis ludilojn por la infanoj. Sur la vojo mi renkontis knabon, kiu havis fajfilon. Mi estis cxarmita per gxia sono, kaj donis por gxi mian tutan monon. Tiam mi returnis hejmen kaj fajfis cxie en la domo. Mi estis tre kontenta pri mia fajfilo, sed mi maltrankviligis la tutan familion. Miaj fratoj kaj gekuzoj, sciigxinte pri mia komerco, diris ke mi pagis kvaroblan prezon. Mi ekpensis kiom da bonaj objektoj mi povus acxeti per la resta mono, kaj ili tiel ridis je mia malsagxeco, ke mi pro malgxojo ploris.

Sed tio cxi estis poste utila por mi. Ofte, kiam mi estis tentata acxeti nebezonan objekton, mi diris al mi mem "Ne donu tro multe por fajfilo" kaj tiamaniere mi konservis mian monon. Kiam mi farigxis grandegulo kaj eniris en la Societon, mi renkontis multajn, tre multajn, personojn kiuj donis tro multe por siaj fajfiloj. Kiam mi vidis viron tro deziregantan la regxajn favorojn: Kiam mi vidis iun celantan la popularecon kaj nezorgantan pri la propraj aferoj—tiam mi diris "Vere, li tro multe pagas por sia fajfilo."

Kaj kiam mi vidis avarulon, kiu rifuzigxis je cxia komforta vivo, tiam mi diris ke ankaux li tro pagis sian fajfilon. Kiam mi renkontis plezuramanton, kiu ne zorgis pri ia ajn lauxdinda plibonigo de sia animo aux proprajxo, kaj kiu nur klopodis pri korpa gxuo "Eraranta homo," mi diris, "vi kauxzas al vi maltrankvilon anstataux plezuron; vi ankaux donas tro multe por via fajfilo." Mallongige, mi komprenis, ke granda parto da homaj malfelicxoj estas kauxzata per la falsa taksado pri la prezo de objektoj, ke oni donas tro multe por siaj fajfiloj!

Tradukis Kabe.

FOOTNOTE:

[25] Shop.



CORRESPONDENCE NOTES.

Dear Sir,—A matter which requires the careful attention of those who desire to make themselves perfectly intelligible to all, irrespective of nationality, is the correct use of prepositions. In English the same preposition is often employed to express many diverse ideas, and it therefore becomes desirable to consider this when translating prepositions into Esperanto.

Of course it is often possible to evade the difficulty by using the accusative without a preposition, and one is often tempted to employ the invaluable "je." As, however, this latter practice should not be indulged in too frequently, it may be of interest to many of your readers to consider some phases of our preposition "of."

The first word of the line. La unua vorto de la linio.

One of us will be chosen. Unu el ni estos elektata.

Do not think of it. Ne pensu pri gxi.

The best means of obtaining it. La plej bonaj metodoj por ricevi gxin.

The Professor of the school. La Profesoro cxe la lernejo.

A great number of ideas. Granda nombro da ideoj.

The largest room of the house. La plej granda cxambro en la domo.

The largest of all the trees in the garden. La plej granda inter cxiuj la arboj en la gxardeno.

When in doubt as to which preposition should be used, try the sentence with all the possible forms, and the correct, logical, preposition will almost always be obvious.

Esperantisto, 8105.

* * *

Several friends have called attention to the apparent misprint in the word Trinki, thinking it should be Drinki. There is, however, an important difference between the two. Trink' (as "made in Germany") is used for the ordinary drinking of man and beast; but with shame we admit that our own vocabulary provided Dr. Zamenhof with the drink' which represents the excessive tipplings of men and beasts. Let us beware of calling our friends "Drinkuloj" during the dog-days. Trinkulo is the more usual and agreeable word.

* * *

Having had occasion to write to the Remington firm on a matter of business, a reply was received in Esperanto, concluding with a question of general interest regarding the sound of "Scii." This word, represented phonetically, does present some difficulty. S-ts-ee-ee is not easy to pronounce. In practice one should elide the first "s" on to the vowel immediately preceding. Thus mi scias is pronounced mis cias.

* * *

The pronunciation of the vowels in Esperanto still seems to give some difficulty, for a correspondent queries the sounds of vowels when followed by "r."

Esperanto is a phonetic language. "One letter, one sound," is one of its invariable rules. Therefore, no matter what the letters adjacent to those vowels may be, their value is invariable. Take the word "per" for example. This is sounded as the English "pay," followed by "r," which is slightly trilled, and not silent, as it often is in English. The writer was once talking in Esperanto with a French expert, and at the termination of the conversation asked if there were any noticeable differences between the English and French methods of pronunciation. "None whatever" was the reply, except perhaps in the value of the letter "r."

Beginners must therefore be careful to sound this letter; and, with regard to the vowels, students cannot dwell too much on them at first. Dr. Lloyd, in his most able article on Esperanto, in the current Westminster Review, says that the vowels are neither long nor short, but have a middle value. This is a very happy description of Esperanto vowels as they are spoken, and if beginners are careful to keep them long at first the middle value will assert itself as fluency is attained.

* * *

Some of the suffixes are very difficult to define. Many learners have believed that only concrete substances could be represented by the use of the suffix "ajx." Such words as bonajxoj, amikajxoj, etc., they would do away with, and replace by boneco, amikeco, etc. On giving the matter a little thought, however, it is quite clear that there is a distinct difference between amikajxoj and amikeco. Whereas the latter means friendship pure and simple, amikajxoj represent the friendly actions which are the outcome of the state of friendship. The nearest English equivalent to define amikajxoj is friendlinesses. Similarly bonajxoj are goodnesses, or good actions, which necessarily arise from the state of goodness, as represented by the abstract suffix "ec."



DIVERSAJ SCIIGOJ.

Je Decembro 15 fondigxis la Tyneside Esperanta Societo, najbaro de la forta grupo de Newcastle. La novenaskita societo jam komencis sian vivon per la lauxdinda energio de Sinjoroj Davidson, Clephan kaj Pearson. La klopodo estis komencita per tre humoraj leteroj pri Esperanto en la lokaj jxurnaloj, kaj sendube tiuj cxi varbigis kelkajn el la multenombraj membroj kiuj jam aligxis je la Grupo. La Hon. Sek. estas Sinjoro Alan Davidson, 26, Park Crescent, North Shields. Ni petas ke cxiuj Tyneside amikoj skribu kaj aligxu je li.

* * *

Sendube multaj el niaj legantoj jam vidis la bonegan artikolon en la Decembra Westminster Review. Doktoro Lloyd, kiu faras Esperantan kurson cxe la Liverpoola Universitato, bonege scias kiel priskribi la karan lingvon, kaj ni konsilas ke cxiuj Geesperantistoj legu la artikolon.

* * *

La jaro 1903 vere finigxis per fanfarado[26]. La eldono de tri novaj verkoj, la enpreso en gravan Revuon de Esperanta artikolo, kaj la fondo de almenaux du novaj grupoj estus estintaj suficxaj por notindigi la pasintan monaton. Sed la Esperantistaro ankaux trovis novan kaj tauxgan helpanton. Leuxt. Kolonelo Pollen, C.I.E., LL.D., dufoje paroladis pri Esperanto cxe The Imperial Institute, Londone. La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda Societo. Ambaux el tiuj cxi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre gajhumora, kaj li amuzis sian auxdantaron, ecx kiam li instruis gxin. Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro mangxis kun Hxino, kaj deziris duan kvanton de ia bongusta spicajxo, kies nomon li nesciis. Kredante ke gxi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo, "Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante respondis "Ne, Baux-aux! Baux-aux!" kaj Doktoro Pollen asekuris la auxdantaron ke, se tiu cxi oficiro kaj sia Hxina amiko komprenis Esperanton, simila terurajxo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj el la Indaj cxeestantoj opiniis ke estis bedauxrinde ke oni ne uzis la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo, kontrauxbatalis kontraux Esperanto, cxar li tute neaprobis facilajn lingvojn! Ju pli malfacila, des pli tauxga por la edukado de la homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila por li!

* * *

Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de L'Esperantista, monata organo de la Itala Esperantista Societo, tute estas reorganizita kaj reformita. De nun gxi estos tute redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la fino de cxiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de cxiuj landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la redaktado de la jxurnalo, Grafo Albert Gallois, en Riolunato, Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn."

* * *

La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre sindonema en tiu cxi afero, estas espereble ke post mallonga tempo Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedauxras ke li ne komprenis la Braillean skribon antaux ol li komencis klopodi pri Esperanto. Poste li ne havis tempon por gxin lerni. Cxar, tago post tago, leteroj en tiu cxi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni bonvolu skribi rekte al tiu cxi afabla helpanto de la Blinduloj, kies adreso estas The Manor Farm, Shepperton, Middlesex.

* * *

En alilandaj societoj, ofte trovigxas multaj sekretarioj, por la diversaj partoj de la administracio de la Grupo. Gxis nun la Esperanto Club nur havis unu. Sed, kvankam la koro deziras cxion fari, la tempon mankas. Ni do antauxmetas peton ke oni cxiam sendu estontajn mendojn[27] je libroj ne al la Hon. Sek. sed al Sinjoro P. H. Howard, The Librarian, Esperanto Club, The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. Kvankam Sinjoro Howard havas sian propran grupon Surbitone li ankaux aminde prenis sur sin la devojn de "Librarian," tiel malpezigante la laboron de la Hon. Sek. Tiu cxi estas necesa por ke Esperanto kaj la Gazeto kreskadu, kaj ni esperas ke cxiuj amikoj memoros la sxangxon kaj tiel sxparos laboron kaj tempon.

FOOTNOTES:

[26] Flourish of trumpets.

[27] Orders.



In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine.

SYNOPSIS OF THE GRAMMAR.

The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:—

A B C CX D E F G GX H HX I J JX K L M N O P R S SX T U V Z and UX.

The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by—"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot."

The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound:—

The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " CX " " Church. " " G " " Gag; i.e., the hard sound. " " GX " " George; i.e.,the soft sound. " " H " " His; i.e., it is aspirated and never mute as in French. " " HX " " Loch; i.e., the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " JX " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " SX " " in She.

* * *

The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto.

The letter UX is only found in diphthongs—Baldaux is sounded Bahldow.

The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy.

ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird.

When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird.

All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn.

All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds.

* * *

The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think.

PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go.

PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went.

FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Sxi iros, she will go.

CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go.

IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go!

SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go.

The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA—Iranta, going. In the Passive voice in ATA—Farata, being done.

PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA—Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA—Farita, having been done.

FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA—Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA—Farota, about to be done.

ADVERBS end in E—Bone, well. Bele, beautifully.

* * *

1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers.

2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be.

3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend.

4. Questions are introduced by "Cxu." Cxu mi ne havas amikon? Have I not a friend?

5. ESTI, to be, is the auxxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxxiliary.

N.B.—There are no exceptions or irregularities in Esperanto.

The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:—

BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law.

DIS indicates separation, as in English. Dissxiri, to tear to pieces.

EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn.

MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy.

RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again.

The principal SUFFIXES are the following:—

AJX signifies an object made from—thus, Fruktajxo, something made from fruit.

AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest.

EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable.

EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty.

EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense.

EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Pregxejo, church.

ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm.

IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill.

IGX denotes turning or becoming. Paligxi, to turn pale. Fortigxi, to become strong.

IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle.

IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt.

IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant.

UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man.

By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified.

* * *

All should have "The Student's Complete Text Book," 1s. 8d., post free, and "Thirty-five Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:—

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply subscribers with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.

THE END

Home - Random Browse