HotFreeBooks.com
The Esperantist, Vol. 1, No. 5
Author: Various
Home - Random Browse

Transcriber's Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.



SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 5.

March, 1904.

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.



CONTENTS

Page The Accent Problem (The Editor) 65-66 A February Walk (Esperantist 6380) 67 Italian Folklore (Clarence Bicknell) 68 Spanish Proverbs (Esperantist 4686) 68 The Tempest, continued from pages 5, 21, 40 & 56 (translated by A. Motteau) 69 Mateo Falkone (Elise Bauer) 70-72 Tom Bowling (translated by A. Motteau) 72 Various Items of Interest 73 Correspondence Notes 74-75 The Birth of Esperanto (translated by John Ellis) 76-78 Our Holidays (The Editor) 78 The Language of Flowers (Ben Elmy) 79 Two Fables from Lafontaine (O.W. 7074) 79 The Gates of Heaven (J. H. Meyrick) 80



FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield, Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq. Spencer College, Wimbledon.

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.



The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.



La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

_Tute liberigxita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.



To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.



THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W.



[Image: Esperanto Postcard]

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to—

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.



THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.—A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.—M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.—A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.—G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.—Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon.

Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos.

Oni povas sendi la abonpagon per posxtsignoj, kiuj estas akceptataj lauxvaloro.

No. 5.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

MARTO, 1904.



Karaj Legantoj, Salutojn!

The Esperantist! Kio estas la signifo de tiu cxi vorto? Kompreneble gxi devas esti (1) Tiu, kiu lernas, kaj uzas, Esperanton: (2) Tiu cxi malgranda Gazeto, en la sama lingvo presita.

Kaj kio estas Esperanto? GXi estas tio, kion nia bona estro, Doktoro Zamenhof, donis al la mondo, post kiam li estis studinta multajn Euxropajn lingvojn.

CXu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj cxu tiu cxi Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en gxi presita ia sxangxo, neaprobita de la auxtoro de la lingvo? Tute ne.

Je la kvindek nauxa pagxo, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kauxzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankaux estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstataux la supersigno.

Tiu cxi certe estas lerta kaj suficxa, tamen gxi sxajne ne placxas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laux la Angla uzo. SXajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj.

Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, cxar oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaux kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo.

CXar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj cxi akcentoj, mi hodiaux sendas al Vi tiun cxi leteron. Kaj, cxar Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi posxtkarte Viajn opiniojn antaux Aprilo 10, 1904.

(Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W.).

La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) cxiam estas kontraux la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun cxi demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj cxi du proponoj:—

(1). CXu The Esperantist presigxos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH?

(2). CXu gxi presigxados per la literoj CX, GX, HX, JX, SX kiel gxis nun ni faris?

Mi petegas ke cxiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj cxi du proponoj, skribu al mi posxtkarton, enhavantan la vortojn "Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia."

Tiam, se mi ricevos suficxe da tiaj posxtkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist.

Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsanigxita, kaj forvojagxis al Sudafrikujo. Kompreneble cxiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resanigxo, kaj esperos ke, antaux ne longe, li povos repreni siajn sencxesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfelicxe estas paginta la punon de tro da entuziasmo, cxar li provis fari pli ol eble estas.

La Biblioteko Esperanta denove pligrandigxis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:—

(1). Vojagxo interne de mia cxambro (kvindek ok pagxoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo.

(2). Advokato Patelin (kvardek du pagxoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. GXia enhavo estas tre interesa kaj sxerca, kaj cxiuj Esperantistoj gxuos bonan ridon, je gxia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antaux ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, laux la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo.

(3). Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine, tradukitaj de M. Vaillant, bone tauxgas kiel legolibro Esperanta, cxar ni jam konas la Anglan tradukon. Niaj legantoj jam vidis specimenojn de fabloj Esperantigitaj, kaj espereble tiu cxi aro placxos al ili.

Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldaux skribos aliajn (eble originalajn) verkojn.

CXiuj el ili trovigxas cxe The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. CXiu kostas 1/-.

Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe placxis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi suficxe da interesajxoj por gajnadi la aprobon de gxia tutmonda Abonantaro.

Dear Readers, Greeting!

The Esperantist! What is the signification of this word? Naturally it must be (1) One who learns and uses Esperanto; (2) This little Gazette printed in the same language.

And what is Esperanto? It is that which our good chief, Dr. Zamenhof, gave to the world after he had studied many European languages.

Therefore should we be justified in introducing our own "improvements" into the language? And could this Gazette rightly call itself The Esperantist if in it were printed any change not approved of by the author of the language? Certainly not.

On the fifty-ninth page, in the February Number, we saw some of the causes which prove that accents greatly hinder our progress; and it was also announced that Dr. Zamenhof approves of the use of the letter H instead of the accent.

This certainly is both ingenious and adequate, nevertheless it apparently does not please some of our English students. Entirely forgetting that when one is learning any language one must begin at the alphabet, they imagine that the Esperanto consonants must be in accordance with the English usage. Apparently our friends in other lands are not considered.

I believe that we in England will rightly approve of using GH, HH, JH, for their sounds are easily remembered. And I also believe that the Italians will not justly disapprove of CH and GH, although their sounds are quite different from the Italian usage.

As a few students continue writing about these accents, I send this letter to you to-day. And, as you are true Esperantists, you will carefully consider the subject, and will be so kind as to send me, by postcard, your opinions before April 10, 1904.

The majority of us in England (perhaps in the whole world) have ever cried out against the accents. "Away with them" is the cry of many a fervent helper. To settle this question, you, dear Esperantists, can choose between these two proposals:—

(1). Shall The Esperantist be printed without accented letters, but by CH, GH, HH, JH, SH?

(2). Shall it be printed with accents CX, GX, HX, JX, SX as heretofore?

I beg all readers who prefer the first of these proposals to write me a postcard containing the words "I believe the use of accents hinders the universal adoption of Esperanto as an international language."

Then, if I receive a sufficient number of these postcards, your wish shall be carried out, and you will no longer see accents in The Esperantist.

Probably the majority of readers have already learned that our most fervent supporter, Mr. W. T. Stead, has been taken ill, and has gone to South Africa. Naturally all Esperantists unanimously send him most hearty good wishes for a very speedy recovery, and hope that ere long he will be able to renew his ceaseless labour for the betterment of mankind. At present he has paid the penalty of too much enthusiasm, for he has tried to do more than is possible.

The Esperanto Library has become further enlarged by the addition of the three following books:—

(1). Vojagxo interne de mia cxambro (fifty-eight pages) is a capital translation from the French of Xavier de Maistre. The translator, M. S. Meyer, has succeeded in his purpose, and has given us a most able and correct translation of that interesting work.

(2). Advokato Patelin (forty-two pages) is a three-act prose comedy by Brueys and Palaprat. Esperanto version by M. J. Evrot. Its contents are very interesting and humorous, and all Esperantists will enjoy a good laugh when reading it. Let us congratulate M. Evrot on the good theme he has selected, and let us hope that before long the comedy will appear in an Esperanto theatre, in accordance with Dr. Zamenhof's wish. The reading of plays is a great help to the conversational use of the language.

(3). Thirty-six selected fables of La Fontaine, translated by M. Vaillant, are very suitable for reading exercises, as we already know the English versions. Our Readers have already seen specimens of fables in Esperanto, and it is to be hoped that this collection will give pleasure.

We congratulate the three authors, and hope that they will soon write other (possibly original) works.

All are to be had from the Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C. Cost 1/- each.

We announce with pleasure that the long-awaited Dictionaries have now appeared, and have greatly pleased our friends. We hope, now that one has dictionaries, that many more Esperantists will be so kind as to send us articles. Otherwise The Esperantist cannot contain sufficient interesting matter to continue to gain the approval of its world-wide Subscribers.



FEBRUARA PROMENO.

Originale Verkita de Esperantisto 8380.

Tagmezo estas pasigxinta. Vento farigxis ventego. Grandaj hajleroj komencas stertori furioze kontraux la vitroj de miaj fenestroj. Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason.

Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En momento spirito de vintro tute posedas min. Varma cxambro kaj brila fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian superveston, mi eliras en blovadegon.

Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tusxo. Iom poste mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj cxirkauxajxoj. Mi marsxas kontraux la blovadego kun sovagxa gxojo, kiel soldato marsxas al batalo.

Vojo kusxas inter du densaj arbetajxoj. Antaux malmultaj monatoj, tiuj cxi estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili tiam estis pli belaj ol nun? Hodiaux la suprajxoj de la brancxoj estas kovritaj per negxo, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi retajxon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj.

Tie cxi kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj sercxas rifugxon de la blovegado. Ili sidas kaj tremas, aux eble saltadas senreste de loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kauxzataj per senkompata vintra vetero. Vidajxoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj, de infanoj cxifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas antaux mia imago.

Baldaux trovigxis malfermoj el la arbetajxoj, kaj tie la negxo estas tiel ebena, ke oni sxancelas detrui gxian belecon, sur gxi marsxante.

Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vidas ke la nuboj preskaux estas forpasintaj, kaj ke la vento estas cxesinta. Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. GXiaj radioj iluminas la cxielon je punco kaj oro, kaj jxetas flavan brilecon sur la suba negxo.

Tra gloroj de vintra sunkusxigxo mi marsxas hejmen, al brila vespera fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto.



IRLANDA LEONO.

Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojagxantan sovagxbestaron, kaj demandis la mastron:

"CXu mi povas esti utila al vi?"

"Nu, jes," respondis tiu cxi, hieraux nia sola leono mortigxis. "Se vi surmetos lian hauxton kaj aktos en la kagxo, mi pagos vin."

"Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano.

Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne malsovagxigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kagxon, kun la tigro."

Je tiuj cxi vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete diris: "Vi forgesas ke la tigro mangxos min!" Sed la mastro, svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam mangxas leonojn."

Tiam la leono estis sxovita en la alian kagxon, kaj la tigro tuj komencis treege salti al li.

La malfelicxa Regxo de Bestoj, pensante ke li estis mortigota, murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la tigro, "mi ankaux estas Irlandano!"

G. C. Law.



ITALA FABLASCIENCO.

En Esperanto verkita de Clarence Bicknell.

Ne tre malproksime de mia urbeto, logxas maljunulo okdekjara, tre bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis al mi la vulgarajn nomojn de la sovagxaj kreskajxoj, kiujn la pli junaj generacioj ne lernas, aux rakontas al mi la kredajxojn kaj supersticxojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis tiujn cxi, antaux ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domagxe ne kolekti tiajn fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, cxar baldaux ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas du el la ses rakontoj, kiujn mi auxdis.

(I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, logxantino en la proksima vilagxo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aux la antauxtagon de la Memorigo de la Mortintoj, tio estas, la duan aux la unuan de Novembro. Subite sxi ekvidis procesion de multenombraj personoj, kiuj eliris el la pregxejeto. Tiuj cxi personoj, aux prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn cxe la manoj, kaj unu el ili prezentis al sxi sian krucon, kiun sxi akceptis, kaj metis en sian antauxtukon. Reveninte hejmen, sxi malfermis la antauxtukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaux sxi iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, aux ordonis, ke sxi reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en sxia antauxtuko katon-viron. SXi ankaux devos redoni la oston al tiu, kiu gxin donacis. Tiun cxi sxi faris, kaj la persono, kiam li (aux sxi) ricevis gxin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antauxtuko tion, kio cxeestas; cxar alie vi nun estus kun ni." SXi reiris hejmen, kaj malferminte la antauxtukon, vidis la katon, mortan kaj rigidigxitan.

Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaux la saman fablon, sed kun iom da diversajxo, kaj la afero okazis en malsama vilagxo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, cxar cxiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, sxi metis gxin en la tirkeston de sia cxambro. Dum la nokto sxi vekigxis. Auxdinte gxemojn kaj sopirojn cxe la tirkesto, sxi malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. SXi ankaux iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam sxi redonis la fingron, sxi ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis.

(II.). Tiu cxi estas tre interesa, cxar la rakonto memorigas la legendon pri Tannhauser kaj mi neniam auxdis similajxon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian sxafaron al la malproksimaj montherbejoj kie logxas amiko kunpasxtisto. Tiu cxi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la sxafoj revenis sen li. La nokto pasis, sed ecx matene li ne vidigxis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris sercxante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la trancxileton per kiu li kutimis skulpti figurojn aux literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la pasxtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado."

Post ok tagoj, la pasxtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la sxafoj, sed ili ne tute mangxis gxin; tial li enmetis la restajxon en sian posxon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da cxarmaj frauxlinoj, kaj multe da mangxajxoj, kaj da trinkajxoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li: "Danku la Sinjoron ke vi enhavas posxe iom da salo, cxar sen gxi, vi devigxus resti kun ni."

Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj cxi, kaj de aliaj similaj fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas sxangxigxita. Kaj ankaux ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la antauxtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne plu estas potenculoj.



HISPANAJ PROVERBOJ.

1. Korniko[1] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!"

2. Kiam amiko petis, ne estas morgaux.

3. Dio ne batas per du manoj.

4. Kiam unu pordo fermigxas, cent pordoj malfermigxas.

5. Tiu, kiu donacas al la publiko, donacas al neniu.

6. La piedoj de la gxardenisto ne malutilas al la gxardeno.

7. La vulpo estas ruza, sed pli ruza estas tiu, kiu kaptas gxin.

8. Tiu, kiu bonfaras al vi, aux mortos aux foriros.

9. Tiu, kiu ne havas kapon, ne bezonas cxapelon.

10. La sagxulo sxangxas siajn ideojn, sed la malsagxulo neniam.

(4686).

FOOTNOTE:

[1] Carrion crow.

N.B.—Maltaj kaj Hindaj Proverboj poste aperos.



[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

LA VENTEGO (Dauxrigo).

(Vidu la kvar antauxajn Nrojn.)

AKTO I.

Sceno 2 (dauxrigo).

(Vokante). Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu!

(Aperas Arielo).

Arielo.— Saluton al vi, granda mia mastro! Laux via bondeziro tuj mi venas. CXu flugi, nagxi, trafajrigxi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos.

Prospero.— CXu, spirito, Vi kauxzis la ventegon laux l'ordono?

Arielo.— Precize, mastro. Mi la regxan sxipon Enflugis: cxu postparte, cxu antauxe, CXu sur ferdeko, cxu en la cxambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; CXe l'masta pinto velojn kaj sxnurajxojn Videble mi flamigis; tiam, kune Interligigxis flamoj. Pli momentaj, Ecx pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l'sulfura mugxo!... Neptunon mem siegxi ecx mi sxajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

Prospero.—Spirito brava! En tumulto tia, Suficxa por sxipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi sagxe?

Arielo.— Neniu; cxiuj malsagxuloj sxajnis En malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakvigxis ili el la sxipo De mi ekbruligita. La regxido, Kun haroj starigxantaj kiel kanoj, Unue maren jxetis sin, kriante: "Infero certe estas nun malplena! CXi tie nun la diablaro logxas!"

Prospero.—Bonege, Arielo! CXu proksime De l'lando ne farigxis sxippereo?

Arielo.— Proksime, mastro.

Prospero.— CXu nun cxiuj vivas?

Arielo.— Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj Pli fresxaj vere sxajnas ol antauxe. Laux via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l'insulon, Kaj Ferdinando, la regxido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l'aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokrucigxinte, sidas.

Prospero.—La regxan sxipon, ankaux la maristojn De la sxiparo, kiel vi disponis?

Arielo.— Savita estas nun la sxipo regxa Ankrita en la profundega golfo— De kia loko min, je l'noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetigxa Bermudinsularo— La sxipo tie kusxas. La sxipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorcxarte dormas. Ceteraj sxipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malgxoje iras.—SXiparestro pensas Ke l'regxan sxipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar' pereis la regnestro.

Prospero.—Mision vian, Arielo, bone Plenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l'horo?

Arielo.— La posttagmeza.

Prospero.— Du sablosxutiloj Sin malplenigos gxis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi.

Arielo.— CXu plie mi labori devas, mastro? Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan.

Prospero.—CXagrena? Kial do?

Arielo.— Min liberigu!...

Prospero.—Ne antaux ol la tempo venos!

Arielo.— Mastro! Kompatu min, cxar mi ja tre fidele Vin servis—ne mensogis—ne eraris ... Vin servis sensxpareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton.

Prospero.— CXu, spirito, vi forgesas El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

Arielo.— Neniam.

Prospero.— Jes! vi cxion nun forgesas. Ja sxanceligos vin trapremi sxlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aux vin trapusxi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ...

Arielo.— Neniam.

Prospero.— Malbonulo, vi mensogas! Ecx vi forgesas kiel Sikorakso— Malpura sorcxistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj— Agadis.

Arielo.— Mastro, ne!

Prospero.— Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie sxi naskigxis.

(Dauxrigota).



MATEO FALKONE.

Eltirajxo el Merimee, tradukita de ELISE BAUER.

Unu tagon en auxtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, cxar la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos cxu li ne havis kauxzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kusxis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimancxon, li tagmangxos en la urbo, cxe sia onklo, la korporalo.

Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li eklevigxis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenajxo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj cxiam alproksimigxante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta cxapo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per cxifonajxoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li jxus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu cxi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por acxeti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antaux liaj persekutantoj. Li alproksimigxis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La flavaj kolumoj persekutas min. Kasxu min, cxar mi ne povas plu marsxi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kasxos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kasxu min rapide, cxar la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, gxis via patro revenos. Kasxu min, aux mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas sensxarga, kaj ne estas aliaj kartocxoj en via kartocxujo." "Mi havas mian stileton." "Sed cxu vi kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne povas esti filo de Mateo Falkone. CXu vi do arestigos min antaux via domo?" La infano sxajnis kortusxita. "Kion vi donos al mi se mi kasxos vin?" La bandito sercxis en sia leda posxo, kaj eltiris el gxi moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno apud la domo. Gianetto enigxis tien, kaj la infano lin kovris tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen neeble suspekti viron kasxitan sub la fojno. Plie li prenis katinon kun sxiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke gxi ne estis tusxita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile rekusxigxis je la suno.

Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu cxi adjudanto estis iom parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomigxis Teodoro Gamba, kaj estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis kaptinta kelkajn.

"Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandigxis," li diris. "CXu vi jxus vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraux tiel granda, kiel vi, kuzo," naivege respondis la infano.

"Tio venos. Sed diru al mi cxu vi vidis pasi viron kun pinta nigra cxapo, kaj rugxe kaj flave brodita jako?"

"Viron kun pinta cxapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn demandojn!" "Hodiaux matene la Sinjoro Pastro pasis antaux nia pordo sur sia cxevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi lin respondis—" "Ha, sentauxgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi kien Gianetto iris, cxar estas li, kiun mi sercxas; kaj mi estas certa, ke li prenis tiun cxi vojeton."

"CXu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentauxgulo. La pafoj vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis Gianetton. Eble vi ecx kasxis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj vidu cxu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por marsxi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finigxis tie cxi." "Kaj kion diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia forestado?" "Sentauxgulo," diris la adjudanto, "cxu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! CXu vi scias, fripono, ke mi povas kusxigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviligxis.

La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, cxar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan cxambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, cxasiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj sxajnis gxui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimigxis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la sxultrojn, kvazaux li sentas la ridindecon de sia singardo.

Nenio movis, kaj la vizagxo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon. La adjudanto preskaux malesperis. Li jam serioze rigardis je la flanko de la ebenajxo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris, "vi sxajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone cxe mi, kaj se mi ne timus cxagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun cxi belan argxentan horologxon, kiu certe valoras tridek frankojn!"

"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horologxon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun cxi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis gxin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuragxigxas kapti gxin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. SXajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horologxon al li.

"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horologxon, kondicxe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horologxon, gxis gxi preskaux tusxis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizagxo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto sxuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaux sufokigxis. Dume la horologxo balancigxis, turnigxis kaj kelkafoje ecx tusxis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano levigxis al la horologxo; liaj fingroj tusxis gxin, kaj gxi tute kusxis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la cxenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno gxi brilis kiel fajro.

La tento estis tro granda.—Fortunato levis ankaux la maldekstran manon, kaj per la antauxfingro li montris supre sian sxultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la cxenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horologxo.

La soldatoj tuj renversis la amason, kaj gxi baldaux movigxis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante levigxi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto jxetis sin sur lin, kaj elsxiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraux lia kontrauxbatalo.—Gianetto, kusxita sur la tero kaj ligita kiel brancxaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimigxis. "Filo de ...," li diris pli malsxate ol kolere. La infano jxetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas gxin. Sed la kaptito sxajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marsxi; vi devas porti min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen lacigxi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per brancxoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaux metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli sengxena."

Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandagxi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbigxo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antauxmarsxis, kurbigxata penige sub la pezo de grandega sako da kasxtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; cxar estas neinde je Korso porti ian sxargxon krom siaj armiloj.

Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu cxi ideo? CXu li malpacis kun la justeco? Ne, li gxuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj preparigxis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" SXi tuj obeis. Li donis al sxi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke gxi ne gxenu lin. Tiam li malrapide autauxeniris al la domo, lauxlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta jxeti sin, je la plej malamika movo, malantaux la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kasxate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartocxujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas sxargi la armilojn de sxia edzo.

Vidante Mateon tiamaniere alproksimigxantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aux se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la posxto. Je tia sxanceligxo, li kuragxe decidigxis antauxeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo sxajnis al li longega.

"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj gxentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marsxadon hodiaux, sed ni ne devas plendi pri nia lacigxo, cxar ni faris bonan kaptajxon. Ni jxus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio lauxdata," ekkriis Giuseppina, "li sxtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj cxi paroloj gxojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon—sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:—Plie li kasxigxis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kasxigxis sub tiu cxi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros gxin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro."

"Malbeno!" gxemis tute mallauxte Mateo.

Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kusxis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kracxis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo."

Nur homo certa morti estus kuragxigxinta elparoli tiujn cxi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldaux reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.

"For de mi!" ekkriis la malfelicxulo kun tondra vocxo. Poste, turnigxante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkajxon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li jxus intersxangxis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris adiaux al Mateo kiu ne respondis....

CXirkaux dek minutoj pasis antaux ol Mateo malfermis la busxon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun vocxo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Pacxjo mia," ekkriis la infano, alproksimigxante, la okulojn larmplenajn, preta sin jxeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantauxen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn pasxojn de sia patro. Giuseppina alproksimigxis. SXi jxus ekvidis la horologxcxenon elpendantan el lia cxemizo. "Kiu donis al vi tiun cxi?" "Mia kuzo, la adjudanto."

Mateo ekprenis la horologxon kaj, jxetante gxin forte kontraux sxtonon, disrompis gxin en mil pecetojn.

La ploregoj de Fortunato duobligxis, kaj Mateo dauxrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj jxetinte gxin sur la sxultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris sxi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaux sxi volis legi tion, kio pasigxis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." SXi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie sxi fervore pregxis antaux la imago de la Dipatrino....

Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun largxan sxtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn pregxojn!" "Patro mia, Pacxjo, ne mortigu min!" "Diru viajn pregxojn!" ripetis Mateon, teruravocxe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavocxe la patro respondis Amen je la finigxo de cxiu pregxo.

"CXu tiuj cxi estas cxiuj pregxoj kiujn vi scias?"

"Patro, mi ankaux scias la Ave Maria, kaj la Litaniojn, kiujn mia onklino lernigis al mi."

"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"

La infano finis la litaniojn per malfortega vocxo.

"CXu vi estas fininta?"

"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros gxin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."

Li estis ankoraux parolante kiam Mateo murmuris: Dio vin pardonu!

Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.

Sen jxeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por sercxi fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da pasxoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" sxi ekkriis.

"Justecon!"

"Kie li estas?"

"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu logxi kun ni."



TOM BOLIN.

(Dibdin.—Tradukis A. Motteau).

Senviva kusxas nun Tom Bolin, Karulo de l'sxipar'; Ventego ne plu blovos sur lin En granda mortintar'. Li staris en beleco vira, De la marist' model'; Ferdeke devosklavo vera, Sidant' nun super vel'. (bis).

Tom cxiam sian vorton gardis Kaj kore donis sin; Edzinon virtan li posedis, Amikojn verajn, nin. Li ankaux kantis tiel bele, De l'sxipo Filomel'! Bedauxru ni do lin fidele, Zorgantan super vel'. (bis).

Veteron belan sendos tamen La supervol' al Tom, En tago kiam venos hejmen Maran' kaj landa hom'. SXipanon, regxon morto kaptas; Se li nun homa sxel' Senmova korpo sube restas, Tom vivas super vel'. (bis).



DIVERSAJ AVIZOJ.

Niaj Germanaj Samideanoj baldaux komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan brosxureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj.

* * *

Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club.

* * *

Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj posxtkartoj, jxus estas skribinta: "CXu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraux farinta grandaron da posxtkartoj ilustritaj? CXiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aux ses, cxiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p."

Mi cxiam pensis, ke tiuj cxi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de posxtsignoj ankaux estas inda je atento. Al cxiu, kiu sendos cxi tie sian nomon kaj adreson, por ke gxi enmetigxu en nian adresareton, kiel kolektanto de posxtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaux dek diversaj posxtsignoj. Kaj cxiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun cxi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu cxi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. Per malgrandajxoj oni grandajxojn efektivigos! Tial mi multe konfidas je posxtkartoj kaj posxtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.

* * *

Kelkaj amikoj tre amas kronikon; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la Lingvo Internacia, L'Esperantiste, k.t.p. por gxin trovi. Tamen en tiu cxi numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. The Associated Teachers' Guild, The Central Technical College, The Sir John Cass Technical Institute, The Westbourne Chapel en Londono, kaj kunvenoj cxe Sheffield kaj Nottingham auxskultadis kaj ekinteresigxis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro.

Bonaj leteroj enpresigxis en The Hexham Herald kaj The Scottish Cyclist. Malfelicxe The Daily Paper, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, cxar nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri gxi. Tamen nia movado sxuldas al li ankoraux pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la C.T.C. Gazette mi jam estas skribinta.

Mi ne povas nomi cxiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, The Crank, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema Librarian. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero.

Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En La Plume Stenografique de France trovigxis longan skizon; kaj ankaux tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a jxurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, farigxis konsulo de la Unuigxitaj SXtatoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam gxis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie.

Tamen, antaux kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu cxi antauxemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to Volapuk and Spelin, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success."

* * *

Por finigi tiun cxi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la jxuseldonita tre interesa raporto pri la Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons. Tiu cxi energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al cxiuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu cxi interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elcxerpos kelkajn frazojn el tiu cxi raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Euxroplingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaux nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni cxiuj devas dankegi la Lionan Grupon pro gxia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu gxin kronis.



CORRESPONDENCE NOTES.

A.J.H. (Shrewsbury) writes: "There are many ways of spreading the language, but two plans, which I have not yet seen in print, appeal to me. (1). Let merchants, especially those with a world-wide business, adopt Esperanto names for their goods. (2). Cause Esperanto to be included among the languages in which it is permissible to send telegrams."—In thanking A.J.H. for the kind suggestions, and hoping that many will follow his good example, we beg to note that the second of these plans is already in vogue, as the writer has seen several Esperanto telegrams, of course minus the accents. As to the first, it is a capital suggestion. A certain perfume (Espero) has been advertised in this gazette, and, in consequence, the proprietor has had many orders from France and other foreign strongholds of our Cause. The opening up of a universal market for one's goods is the first advantage of the study, from a business man's point of view, and I trust that ere long it will be largely made use of by our growing army of Esperantists.

* * *

L.R.C. does not know Spanish, yet, thanks to Esperanto, he was able to translate the sentences in that language in our February number. Are we to consider therefore that Spanish resembles Esperanto more closely than Italian, or has some other friend, equally ignorant of that tongue, been able to translate the Italian sentences on page 57?

* * *

Several friends have pointed out the word given in the new English-Esperanto Dictionary for Editor. We prefer to use Redaktoro to translate the term, and use Eldonisto for Publisher.

E.M. (Lancaster) sends an excellent suggestion. He writes: "Will not some good Esperantists consent to correct one beginner's letter per week, provided that an envelope be enclosed for the reply?"—Surely there must be many who are willing to undertake this light work, and who thus will improve their own knowledge, and will also make the study especially interesting for country students. The Editor will be glad to find a learner, or a teacher, as may be desired.

* * *

Several subscribers have pointed out that the meanings of some words not in the text-book vocabulary have not been explained. As the Esperanto-English Vocabulary is now issued, we shall only explain words not to be found in that comprehensive little work.

* * *

No. 8380 writes: "Sir, permit me briefly to call attention to two of the examples given last month in illustration of the uses of the preposition 'By.' (1). He was holding him by the neck with both hands. Neck: part of the body, or instrument by which B is held; hands: part of the body by which A holds B. The preposition should, therefore, in my opinion be 'Per.'" (In the first case there is a certain amount of ambiguity, and je or per can be used indiscriminately). "(2). The little boy returned home quite by himself. This somewhat peculiar idiom obviously means that the child returned alone, and must be rendered thus 'La knabeto revenis domen sole.'" The Editor nearly altered the latter phrase to the more colloquial expression "The little boy returned home quite on his own." It seems to mean "by his own instrumentality," and "per" certainly seems to be correct in this instance. He might, for example, have just commenced to walk, in which case the proud mother would no doubt have used the given phrase, even if she had accompanied him every step of the way (which, in the Editor's opinion, she probably did). As the phrases seem to give a considerable amount of instruction, the same contributor has kindly treated in this issue the prepositions "IN and INTO."

IN, INTO.

Many birds fly in the autumn into warmer countries. Multaj birdoj flugas dum la auxtuno en plivarmajn landojn.

When the mouse runs indoors. Kiam la muso kuras en la domon.

The women run about indoors. La virinoj kuradas en la domo.

They are quite right, in my opinion. Laux mia opinio, ili estas tute pravaj.

They were brought up in the fear of God. Ili edukigxis laux la timo al (aux je) Dio.

In the education of children, it is necessary to use— Por la edukado de la infanoj, estas necese uzi—

She had difficulty in expressing her thoughts. SXi havis malfacilecon por esprimi siajn pensojn.

Matrimony, a fact in the life of Henry VIII. Edzigxo, fakto de la vivo de Henriko VIIIa.

He is the best in the world for that. Li estas la plej bona pri tio el la mondo.

I think I did well in acting thus. Mi pensas, ke mi bone faris tiel aginte.

Alike in face and character. Similaj per la vizajxoj kaj la karaktero.

We are going away in two or three days. Ni foriros post du aux tri tagoj.

Something, in the shape of a man, appears. Io, sub la formo de homo, aperas.

They stand in one long line. Ili staras sur unu longa linio.

While walking in the street I fell. Promenante sur la strato, mi falis.

George Washington was born in the year one thousand seven hundred and thirty-two, and never told a lie. George Washington estis naskita la jaron mil sepcent tridek duan, kaj mensogis neniam.

* * *

At the request of many Subscribers, the Grammatical synopsis has been omitted from this issue, and the interesting narrative of the early days of Esperanto takes its place.

* * *

All Members of the London Esperanto Club whose numbers are lower than 136 are hereby reminded that their renewals are now due, and should be sent to the Hon. Secretary. A Renewal Form was enclosed in the January Number.

* * *

Subscribers are reminded that The Esperantist appears at the beginning of each month.

* * *

As the Editor will be abroad during the end of March, it is hoped that friends will excuse delay in replies to letters. The April gazette should appear on the first of the month as usual, notwithstanding.



For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:—

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply subscribers with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.



ELTIRO EL PRIVATA LETERO DE D-RO ZAMENHOF AL S-RO B.,

Presita kun permeso de ambaux korespondantoj, en Jaro 1896.

Tradukis el lingvo rusa V.G.

... Vi demandas min, kiel aperis cxe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la momento de gxia naskigxo, gxis tiu cxi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkasxe eliris kun gxi, estas al Vi pli malpli konata; cetere tiun cxi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauxzoj, ankoraux neoportune tusxadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naskigxo de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al Vi cxion, tion cxi detale, cxar multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dedicxis tutan mian vivon, aperis cxe mi—estas ridinde gxin diri—en la plej frua infaneco kaj de tiu cxi tempo neniam min forlasadis. Tiu cxi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super gxi, kaj kial mi, malgraux cxiuj malfacilajxoj kaj maldolcxajxoj, ne forlasadis tiun cxi ideon, kiel gxin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskigxis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu cxi sxanco donis la direkton al cxiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la logxantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; cxiu el tiuj cxi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelicxon de diverslingveco, kaj konvinkigxas cxe cxiu pasxo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aux almenaux la cxefa kauxzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas gxin en malamikaj partoj.

Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke cxiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, cxio cxe cxiu pasxo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio cxi cxiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu cxi "doloro pro la mondo" cxe la infano. CXar al mi tiam sxajnis, ke la "grandagxaj" posedis ian cxiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagxa, mi nepre forigos tiun cxi malbonon.

Iom post iom mi konvinkigxis, kompreneble, ke ne cxio farigxas tiel facile, kiel gxi prezentigxas al la infano; unu post la alia mi forjxetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forjxeti. Malklare mi iel min tiris al gxi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en cxia okazo suficxe frue, cxe mi formigxis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neuxtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.

Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj cxi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio cxi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn ricxegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun gxia, kiel sxajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun gxiaj centoj da miloj de vortoj, kaj dikaj vortaroj, sxajnis al mi tia artifika kaj kolosa masxino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu cxi laboro ne estas laux homaj fortoj,"—kaj tamen mi cxiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraux kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko jxetigxis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al gxi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la ricxeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis sercxi en la lingvo kaj forjxetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko cxiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaux mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn pagxojn. Tiam mi komencis pli serioze fordonigxi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj cxiam ankoraux ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aux 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "SXvejcarskaja," kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajxo "Konditorskaja." Tiu cxi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu cxi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandigxi antaux miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!"—diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu cxi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, sercxi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj cxiutage mi forjxetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstatauxigante tiun cxi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino," "mallargxa," "trancxilo," k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La mehxaniko de la lingvo estis antaux mi kvazaux sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaux post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

(Finigota en la proksima numero).

THE BIRTH OF ESPERANTO.

Freely translated, from an Esperanto version of a Private Letter of Dr. Zamenhof written in Russian, by John Ellis.

"... You ask me how it was that the idea of creating an international language occurred to me, and what was the history of the Esperanto language from the time of its birth till to-day? The entire public history of the language, that is to say, beginning from the day when I gave it to the world, is more or less known to you; further, it is not opportune now, for many reasons, to touch upon that period; I will consequently relate to you, in general lines, merely the story of the birth of my language.

"It would be difficult for me to tell you all this in detail, for much of it I have myself forgotten. The idea, to the realisation of which I have dedicated my whole life, struck me (it is ridiculous to mention it) in my earliest childhood, and from that time never left me. This circumstance will partly explain why I have laboured upon the matter with so much determination, and why, in spite of all difficulties and hardships, I have not abandoned the idea, as many other working in the same field have done.

"I was born in Bielstock, in the department of Grodno (Russia), where I spent the days of my boyhood. This fortuitous circumstance determined the direction of my future ambitions, for the inhabitants of Bielstock are of four different nationalities—Russians, Poles, Germans, and Jews—each of which speaks a separate language, and is on bad terms with the others. There, more than anywhere else, an impressionable nature feels the heavy misfortune of diversity of tongues. One is convinced at every step that the diversity of language is the only, or at least the chief, cause which separates the human family and divides it into inimical sections.

"I was brought up as an idealist. I was taught that all men are brothers; meanwhile in the street and at home everything, at every step, compelled me to feel that humanity does not exist, that there are only Russians, Poles, Germans, Jews, etc. This thought ever deeply troubled my boyish mind—although many may smile at the thought of a lad sorrowing for humanity. But at that time it seemed to me that the 'grown ups' possessed an almighty power, and I said to myself that when I was grown up I would utterly dissipate this evil.

"Little by little I became convinced, of course, that these things were not so practicable as in my boyhood I had imagined; one by one I cast aside my various childish utopias, but the dream of one single tongue for all mankind I never could dispel. In a dim fashion, without any defined plan, in some way it allured me. I do not remember when, but, at all events, it was very early, I arrived at the consciousness that an international language was possible only if it were neutral and belonged to none of the now-existing nationalities.

"When I passed from the Bielstock Gymnasium[2] to the Second Classical School of Warsaw, I was for some time seduced by the dead languages, and dreamed that some day I would travel throughout the world, and in flaming words persuade mankind to revive one of these languages for the common use. Subsequently, I do not now remember how, the conviction came to me that that was an impossibility, and I began, indistinctly, to dream of a new and artificial language. I often made attempts, inventing a profusion of declensions and conjugations, but the language of man, with, as it seemed to me, its endless mass of grammatical forms, its hundreds of thousands of words and ponderous dictionaries, appeared to be such a colossal, and yet tricky, machine that many a time I exclaimed—'Away with dreams! this labour is beyond human powers!' But, in spite of all, I always returned to my dream.

"In childhood (before I could make comparisons or work out conclusions) I had learnt French and German, but when, being in the 5th class of the gymnasium, I began to study English, the simplicity of its grammar flashed upon my comprehension, thanks, chiefly, to the wearisome ploughing through the Greek and Latin grammars. I observed that the rich wealth of grammatical forms was not a necessity, but merely the blind result of accidental history. Under that influence I recommenced my research into language, and discarded the unnecessary forms, and I noticed that the grammar ever and ever melted under my hands, and soon I arrived at a tiny grammar, which, without causing any disadvantage to the language, occupied only a few pages. Then I began to devote myself to my dream more seriously. Still, the giant dictionaries left me no peace of mind.

"One day, when I was in the 6th or 7th class at the gymnasium, my attention was, by chance, turned to the sign 'SXvejtskaja' (drink-shop), and close by to the sign 'Konditorskaja' (sweet-shop). Although I had seen it many times before, this 'skaja' aroused my interest, and showed me that by means of suffixes I might make one word into others, which need not be separately learned. This thought took complete possession of me, and all at once I felt the ground beneath my feet. A ray of light had fallen upon the terrific giant dictionaries, and they began to shrink rapidly before my eyes.

"'The problem is solved,' I cried. I seized this idea of suffixes, and began to work hard upon it. I understood how important it was to make full use of this power—which, in natural languages, plays only a partial, blind, irregular and incomplete role—when consciously creating a new language. I began to compare words, to examine their constant and defined relationships, and every day I cast out from the dictionary a fresh vast series of words, substituting for this mass a single suffix, which signified a certain fixed relationship. I next remarked that a great number of words, hitherto regarded purely as 'roots' (such as 'mother,' 'narrow,' 'knife'), might easily be treated as 'formed words,' and disappear from the dictionary. The mechanism of language stood before me as though it were upon the palm of my hand, and, inspired by love and hope, I began to work systematically. After that I soon had the entire grammar and a small dictionary in manuscript."

FOOTNOTE:

[2] School preparatory for the University.



NIAJ LIBERTEMPOJ.

Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, logxita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne suficxe konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo cxar gxi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn gxis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun cxi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al cxiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi gxoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belajxoj de tiu cxi jxusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojagxon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatigxis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojagxo nun estus pli ol plezurplenega, cxar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj cxi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedauxros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per gxi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn cxi liniojn hodiaux cxar la libertempoj jam alproksimigxas. Mi cxiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaux cxiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojagxo inter la belajxoj de mia propra lando, aux, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie trovigxas bonegaj vojoj, kaj kie la cxiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojagxi ecx pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaux la Pasko, kaj gxia Aprila Esperantist. Al cxiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojagxi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos.

Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama Cyclists' Touring Club. Kaj vi jam scias ke la Touring Club de France estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, cxu la C.T.C. ne devas ankaux klopodi pri Esperanto? Mi gxin kredas, kaj mi fidas, ke antaux ne longe, gxi faros ion por la afero. En la C.T.C. Gazeto de tiu cxi Marta monato, trovigxas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke cxiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de gxia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, cxiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.

La Redaktoro.



LA LINGVO DE LA FLOROJ.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuragxis malkovri la flamon de kasxita pasio. Tiu cxi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta cxielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn cxarmojn"; la Rozo rugxanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion cxi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo farigxis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.

Sed en tia lingvo, la floroj nur utiligxas kvazaux senvolaj iloj por esprimi ian senton aux sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estajxoj; cxu insekto, cxu birdo aux besto, cxu ecx la homo ankaux. CXe multe da belaj floroj sia rasdauxrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj.

Tamen la floroj—kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aux ecx sonojn en sia lingvo; efektive, tio cxi estas ankoraux nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto—jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aux bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, musxoj, aux skarabetoj, farigxas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aux bestoj farigxas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,—kies suficxa proporcio enterigxos fine en tero fresxa, malproksime de la parencaj floroj.

Sendube la diferenca konstruajxo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj cxi la plej decajn kaj tauxgajn senditojn, cxu de la amo, cxu de la propagando. Ankaux estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, cxiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aux odoro; kaj neniam kreas mielon.

CXu la floroj aux kreskajxoj havas ian konsciencon aux propran volon, je siaj agoj aux funkciadoj? CXu vere "la kverko tremetas cxe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaux nelonge la botanikistoj kutimis diri ke cxiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj auxtomataj, sen propra volo aux inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, sxajne, la unua observanto kiu kuragxis pensi kaj diri ke la kreskajxoj posedas ion analogian je la instinkto aux prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaux diris:—

"Mi certe kredas—cxiu kara flor' GXuadas la aeron kiun spiras."

Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskajxoj." Mi devus ankoraux citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj—Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, cxe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por auxskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.

Ben Elmy.

FOOTNOTE:

[3] Mignonette.



DU FABLOJ DE LAFONTAINE.

La Korvo kaj la Vulpo.—Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromagxon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Mosxto! Kiel bela vi estas! Kiom vi sxajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via vocxo estas tiel bela, kiel estas via vestajxo, vi estas la Fenikso el la logxantoj en tiuj cxi arbaroj."

CXe tiuj cxi vortoj, pro gxojego eksaltis la korvo, kaj, por auxdigi sian belsonan vocxon, li largxe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromagxon.

Tuj ekkaptis gxin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciigxu ke cxiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu cxi leciono sendube egalvaloras fromagxon."

La korvo, hontanta kaj konfuza, jxuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin.

La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo.—Pavo sxangxis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; cxiuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifugxis cxe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.

Estas suficxe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili sxtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkosxtelistoj."[5] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.

O.W. 7074 (Francujo).

FOOTNOTES:

[4] Jay.

[5] Plagiary.



LA CXIELAJ PORDOJ.

Originale Verkita de J. H. Meyrick.

Ricxegulo kusxis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj cxirkauxstaris, sed li ne auxdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la vocxoj de la cxeestantoj sxajnis al li forigi: fine, ecx la cxambro malproksimigxis.

Li estis vivinta multe da jaroj. CXio, kio povis gxojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.

Li ne estis malbonulo, laux la ordinara signifo de tiu cxi vorto; oni ecx povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonajxoj, sed certe li preskaux neniam faris bonajxon.

Nun cxio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaux rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis devigxita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.

Ekgajante, li volis autauxeniri. Subite estajxo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris—

"Kion vi deziras tie cxi, cxe la cxielaj pordoj?"

"Mi deziras eniri" respondis la ricxegulo.

"Amiko, ne estas eble, cxar vi ne tauxgas. Dum via tuta vivo vi cxiam estis sinrigardema; vi neniam vin gxenis pri la cxagrenoj kaj malfelicxecoj de viaj similuloj. Tiu cxi loko ne estas por tieloj. Sed bone auxskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraux estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."

Tion dirinte, la bela angxelo malaperis.

La ricxegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.

Ecx dum tiu cxi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia ricxeco kreskigis malamon je la koroj de la cxeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraux la alia. La ricxegulo vekigxis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la cxagrenitaj cxeestantoj foriris.

La ricxegulo baldaux resanigxis, sed la memoron de sia cxiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antauxa. Li renoncis je cxiuj luksajxoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.

En tago li denove malsanigxis kaj sxajne mortis. Alveninte cxe la cxielaj pordoj, la glora angxelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne tauxgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via ricxeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj cxi donacoj neniam kostis al vi ecx senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraux por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu cxi estas la lasta."

La angxelo tiam malaperis kaj, sopirante, la ricxegulo sin trovis tere.

Li profunde konservis en la memoro tiun cxi cxielan songxon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaux li farigxis malricxegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malricxeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela angxelo tiun cxi fojon parolis kun li pli gxentile, kaj pli dolcxe ol antauxe: "Kara mia amiko! CXu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la cxielaj pordoj?"

"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris cxion, kion mi povis por gxin meriti."

"Mi scias cxion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."

Je tiuj cxi paroloj, forturnis la kompatinda malricxegulo. Li sxajnis tiel malfelicxa ke ecx la angxelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne tauxgas por ke vi tien cxi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaux unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj cxi pordoj. Eble vi forgesis gxin: Jen—" kaj tuj la malricxulo vidis antaux li, kiel en spegulo, preskaux forgesitan epizodon en sia vivado. GXi okazis ne longe antaux lia morto, kiam li estis tre, tre malricxa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaux havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta cxar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Mangxonte, li vidis knabeton lauxtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro plenigxis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaux li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton cxion mangxi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj gxis la proksima vilagxo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aux panan peceton.

Tio cxi pasis antaux li kiel songxa pentrajxo, kaj dum li miradis, la angxela vocxo diris "CXu vi nun komprenas, amiko mia! CXu vi ne nun ekvidas ke antauxe, kiam vi estis ricxegulo, vi cxiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu cxi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn cxielajn!"

THE END

Home - Random Browse